Gregorio Tatevaci

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gregorio Tatevaci (en armena manuskripto de la 15-a jarcento)

Gregorio de TATEV, Grigor Tatevaci aŭ Grigor Tatevianc (armene Գրիգոր Տաթեվատսի ; 1346-1409) estas armena monaĥo, filozofo, instruisto, poeto, pentristo kaj kopiisto de la 14-a jarcento. Defendanto de la sendependeco de la Armena Apostola Eklezio disde la ŝtato. Estis la superulo de la monaĥejo Tatev kaj aŭtoro de multnombraj verkoj pri teologiaj kaj filozofiaj aferoj. Li ankaŭ estas konata kiel "bildiganto" de du manuskriptoj konservitaj en Matenadarano, Erevano, Armenio.