Gregorio de Nazianco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gregor-Chora.jpg

Gregorio de Nazianco (naskita en Nazianco, Kapadokio, (Romia Imperio) en la jaro 329, kaj forpasis samloke la 25-an de januaro 389), ankaŭ konata kiel Gregorio la Teologo, estis kristana ĉefepiskopo de Konstantinopolo en la 4-a jarcento. Li estas vaste konsiderata kiel la plej kompleta retorika stilisto el ĉiuj patroj de la eklezioj. Kiel predikisto kaj filozofo edukita en la klasika tradicio, enkondukis helenismajn elementojn en la prakristanismo, kreante la paradigmon de la bizancaj teologoj kaj klerikaro.

Gregorio signife influis en la formon de la doktrino pri la kristana triunuo kaj en la greklingvaj patroj de la eklezioj kaj en la latinlingvanoj, kaj oni memoras lin kiel la "triunuan teologon". Granda parto de lia teologia verkaĵo daŭre influas la modernajn traktatojn, ĉefe rilate al la tri personoj de la triunuo. Kune kun Bazilio la Granda kaj Gregorio de Nyssa, estas konata kiel unu el la kapadokiaj patroj.

Gregorio estas sanktulo kaj de la katolika eklezio kaj de la ortodoksa. La katolika eklezio inkluzivas lin ene de la Doktoroj de la Eklezio; inter la orientaj ortodoksanoj kaj en la orientaj katolikaj eklezioj li estas venerata kiel unu el la "Tri Ĉefaj Sanktuloj" kune kun Bazilio la Granda kaj Johano Krisostomo.

Memortagoj pri Gregorio la Teologo en eklezioj de bizanca rito estas la 25-a de januaro kaj 30-a de januaro (kun Bazilo la Granda kaj Johano Krizostomo).