Gregorio la 15-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gregorio la 15-a
234-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Alessandro Ludovisi
Pontifiko de 9-a de februaro 1621
ĝis 8-a de julio 1623
Antaŭulo Paŭlo la 5-a
Sekvanto Urbano la 8-a
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1554 (1554-01-09)
en Bolonjo
Morto 8-a de julio 1623
en Romo
Tombo Sant'Ignazio Church [#]
Alma mater Universitato de BolonjoPontifika Gregoria Universitato [#]
Familio
Patro Conte Pompeo Ludovisi [#]
Patrino Camilla Bianchini [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gregoro la 15-a (n. Bolonjo, ĉ. 9-a de januaro de 1554 – m. Romo, 8-a de julio de 1623) estis Papo, kiu regis la katolikan eklezion de 1621 ĝis 1623 kaj en la papa serio okupas la 234-a postenon. Lia regado disvolviĝis ĉiam en Romo kie estis multe estimata pro regado modeligita laŭ mildeco kaj afableco en energia ordonstilo.

Li naskiĝis, kun la bapta nomo Aleksandro, en 1554 en Bolonjo (Italio) el la antikva florencdevna familio Ludovisi; doktoriĝis pri filozofio en 1569. kaj pri teologio en 1671 kaj en utroque iure (ambaŭ juroj); presidis la civilan tribunalon en Romo, kie decidis eniri sacerdotan ordinon.

Lia regado distingiĝas per la forta impulso al la plenumado, en la universa katolika eklezio, de la reformoj ordonitaj de la Koncilio de Trento, celante precipe la moralan kaj intelektan klerigon de la klerularo, kaj per revizio pri la normoj regulantaj la elektado de la papo. Tiurilate li reprovas, kaj parte sukcesas, limigi la entrudiĝojn, en la elektado de papo, de eksteraj granduloj, kiel la eŭropaj ŝtatoj, kaj, unuafojon en la papa historio, li decidis por la "voto sekreta" kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ. Ĉion tion li disciplinis per la buleoj Aeterni Patris kaj Decet Romanorum Pontificem, kie estas ankaŭ priskribite ke la elektado efikus nur per almenaŭ du trionoj de la kardinaloj voĉdonantaj.

En internaciaj aferoj, Gregoro la 15-a maldomaĝis siajn energiojn por ke la kontrastoj inter Francio kaj Hispanio ne forlasu la Valtelinon (italan centralpan valon) al la aneksado al la protestanta svisa kantono Grizono; en la ekkomencanta tridekjara milito li finance helpis por ke la katolika armeo sukcesu malhelpi la protestantizadon de la katolikaj landoj. Kaj la antaŭaj papoj, kaj la sekvaj, li provis bremsi la eneŭropan invadon fare de la islamigantaj Turkoj.

Eksteraj ligiloj