Gregorio la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gregorio la 2-a
89-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo nekonata
Pontifiko de 19-an de majo (aŭ 21-a de marto) 715
ĝis 11-a de februaro 731
Antaŭulo Konstanteno
Sekvanto Gregorio la 3-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 669
en Romo
Morto 11-a de februaro 731
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Sanktulo
Festotago 11-a de februaro
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Gregorio la 2-a (naskiĝis en 669 en Romo, mortis la 11-an de februaro 731 en Romo) estis papo de 715 ĝis 731.

Li estis antaŭ la papeco subdiakono kaj eklezia trezoristo. Oni elektis lin papo la 19-an de majo 715. Li kiel papo forte apogis la kristanigan laboron de Sankta Bonifacio kaj Sankta Korbinianus inter la germanoj. Li episkopigis ilin ambaŭ en 722.

Kvankam li estis fidulo de Orientroma Imperio, sukcese kontraŭbatalis la klopodojn de la bizancaa reganto (Sira) Leono la 3-a. La imperiestro ordonis do neniigon de ĉiu figurigo de la sanktuloj. Gregorio la 2-a kondamnis tiun decidon de Leono kaj tiel komenciĝis la bildodetrua disputo. Leono kie respondo volis murdigi Gregorion.

La papo luktis dum la tuta lasta vivo kontraŭ la bildodetruo, per apogo de la romianoj kaj la langobardoj. Spite al ĉio, la skismo inter la Roma kaj Bizanca Imperioj iĝis pli kaj pli forta dum la 8-a jarcento.

Li estis agnoskita sanktulo du tagojn post sia morto.