Gregorio la 5-a

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
PAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
“GREGORIO LA 5-A”
=.
Gregorio la 5-a kaj Oto la 3-a (miniaturo de 1450)
nomo = Gregorio la 5-a
serio = 138 papo de la Katolika Eklezio
elekto = aprilo de 996
enoficigo = la 5-a de majo samjara
fino de la papado = 18-an de februaro de [[999]
antaŭulo = Johano la 15-a
posteulo = Silvestro la 2-a
naskiĝonomo = Bruno de Karintio
naskiĝodato = ĉirkaŭ 972
naskiĝoloko = Saksio
mortodato = 18-an de februaro de 999
entombigo = Vatikanaj Grotoj
nacio = germana: la unua germana papo

Enhavo

Biografio [redakti]

Filo de Oto, duko de Karintio kaj nevo de la imperiestro Oto la Granda (rego: 962 – 973), posteulo de papo Johano la 15-a, Gregorio la 5-a estis papigita dudekkvarjaraĝanta. Antaŭe li estis kapelano de sia kuzo, la imperiestro Oto la 3-a, (rego: 996 – 1002) kiu apogis lian kandidatiĝon.

Agoj de Gregorio la 5-a [redakti]

Politike tiu papo distingiĝis per sia adhero al la politiko de la Imperiestro, kies aŭtoritaton li garantiis en Romo: la saman jaron de sia elektiĝo li kronis (la 21-a de majo de 996) imperiestron la jam laŭleĝe elektitan Oton la 3-an.
Post kelkaj tagoj li kunvokis, kune kun la imperiestro, sinodon dum kiu estis reenoficigita Arnulfon ĉefeepisko de Reims kaj Gerberto, la estonta papo Silvestro la 3-a, deoficigita kiel entruĝinto. Roberto de Francio, kiu estis pretendinta en supozita rajto nomumi episkopojn, estis malaprobita.
Ĵus papigite, Gregorio la 5-a devis alfronti kontraŭpapan rivalon sin nomigita Johano la 16-a, alivorte Johano Filagato, kiu forfuĝigis Gregorion. Estis la nobela frakcio de romaj nobeluloj gviditaj de la influega familio "Crescenzi", kiuj ne akceptis la kadidaton de la imperiestro Oto. Tio okazis tujpost la forigo de la imperistro al Germanio: de kie tiu ĉi revenis la estontan jaron por elooficigi la uzurpanton kaj puni la ribelulojn. La uzurpanto estis kaptita kaj kruele mutilita kaj humiligita kaj, fine, sendita al la monaĥejo de Fulda en Germanio, kie mortis post kelkaj jaroj (1001); la manipulanto "Crescenzi Nomentano" estis pendigita (988) sur la muroj de la Kastelo de Sankta Anĝelo kien li provis milite rezisti. Lia korpo, senkapigita, estid plue pendigita sur la Monto Mario, dirita pro tio "Mons Malus" (monto de la malbono) ĉe romanoj sed tuj post "Mons Gaudii" (monto de la ĝojo) ĉe la fideluloj de Oto.
En 998, Gregorio sendis al kortego de Ukrainio de Vladimiro la 1-a de Kievo ambasadon: de tiu dato komenciĝis la vasta akcepto de kristanismo en tiu lando.
Gregorio la 5-a distingiĝis pro la multaj privilegioj konceditaj al famaj monaĥejoj

Gregorio la 5-a mortis abrupte, kaj ne sen suspektoj de perfido, la 18-an de februaro de 999, aĝante nur dudeksepjare.

Vidu ankaŭ [redakti]

Bibliografio [redakti]

  • Karl Mittermaier, Die deutschen Päpste. Benedikt XVI. und seine deutschen Vorgänger, 2006
  • Karl Mittermaier, Die deutschen Päpste. Benedikt XVI. und seine deutschen Vorgänger, 2006
  • Richard P. McBrien, Lives of the Popes: The Pontiffs from St. Peter to Benedict XVI, (HarperCollins Publishers, 2000), 138.

Eksteraj ligiloj [redakti]