Turka kafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Greka kafo)
Taso da turka kafo, proponita en kafejo de Stambulo.
Tipa "cezve" el kupro.

La Turka kafo, konfirmita de UNESCO kiel Nemateria kultura heredaĵo,[1] estas maniero kuiri kaj proponi kafon propran de turkoj. Oni preparas ĝenerale el la tipo de kafo konita kiel araba kafo muelita ĝis la konsisteblo kiel de faruno. La trinkaĵo estas kuirita tre koncentrita kaj estas proponita plej ofte en malgrandaj tasoj sen teniloj, kun aŭ sen sukero. Tiu trinkaĵo estas komuna tra Meza Oriento kaj la balkanoj landoj. Estas tradicia trinkaĵo en restoracioj turkaj, armenaj kaj balkanaj tutmonde. Ĉar turkoj hegemoniis en Grekio dum jarcentoj, ili metis tien siajn kutimojn kaj tiele la Turka kafo estas tie kaj en aliaj lokoj nomita Greka kafo.

Notoj[redakti | redakti fonton]