Greka kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greka Kruco
Plano de greka kruco (preĝejo en Stilo - Kalabrio

Greka Kruco estas kruco kies kvar brakoj interkruciĝas rektangule kaj kutime samlonge. Tiu desegno vidiĝas, en la kristanaj liturgiaj simboloj kaj en la arkitekturaj planoj de multaj bazilikoj kaj preĝejoj.

Arkitektura alestiĝo[redakti | redakti fonton]

En arkitekturo la interkruciĝo de la navo kun la transepto donas al la preĝejoj planon je greka kruco. Oni parolas pri krucgreka plano en preĝejoj en kiu navo kaj transepto havas la saman longon kaj interkruciĝe meze de sia longo. Alikaze, kiam navo kaj transepto havas malsamajn longojn, oni parolas pri latina kruco[1]

La grekkruca plano estas tipa de la bizanca arto: prototipo estas la detruita Baziliko de la Sanktaj Apostoloj en Konstantinopolo, kopiita poste en Italio dum la mezepoko, sed plimalfrue preskaŭ anstataŭigita per la latina kruco preferita de la Romanika Arto. Famega ekzemplo de grekkruca, bizance inspirita, estas la Baziliko de sankta Marko en Venecio.

La grekkruca formo estis reprenita en la Centra Italio dum la Renesanco, kiam estis konstruitaj diversaj plancentraj establoj, arkitektura formo kiun Filippo Brunelleschi volis eksperimenti en la Malnova Sakristio de la Baziliko de Sankta Laŭrenco (Florenco) en tiu ĉefverko de ĉiuj harmonioj kiel la Cappella Pazzi (Kapelo Pazzi). Liaj imitantoj estis la fratoj “da Sangallo”: Giuliano da Sangallo realigis la bazilikon en Prato (Italio), dum Antonio da Sangallo tiustile arkitektis en diversaj monumentoj en centra Italio.

Kun la Preĝejo del Gesù en Romo kaj kun la modifo de la projekto de la Baziliko de Baziliko de Sankta Petro de Romo la eksperimentoj pri la grekkrucaj establoj ĉesis kaj oni definitive orientiĝis al la pli facila kaj, tiel oni pensis tiam, al pli harmonia renesanca stilo. Entute hodiaŭ admireblas plurcentoj da tiaj preĝejaj establoj, inter kiuj la juvelo de Stilo (Kalabrio).

Tiu arkitektura stilo, male daŭris kaj daŭras en la kristana, ortodoksa kaj katolika artoj, kaj en la proksima oriento.

En Novklasika arkitekturo elstariĝis en Parizo la grekkruca, pro arto kaj historio admirata, Panteono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Latina kruco estas formita per du segmentoj malegalmezuraj rektangule interkruciĝantaj, en kiu la horizontala segmento mezuras trikvarone de la vertikala.

Voĉoj kurilataj[redakti | redakti fonton]

Greka kruco en la regna ŝildo de Ĝrekio (ĝis 1974)