Grekaj eŭro-moneroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 17 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Grekio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La grekajn eŭro-monerojn produktigas la centra Banko de Grekio.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la grekaj eŭro-moneroj [redakti]

Euromince
Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Flago-de-Belgio.svg Belgio
Flago-de-Estonio.svg Estonio
Flago-de-Finlando.svg Finnlando
Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Grekio.svg Grekio
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Flago-de-Irlando.svg Irlando
Flago-de-Italio.svg Italio
Flago-de-Kipro.svg Kipro
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgio
Flago-de-Malto.svg Malto
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Flago-de-Monako.svg Monako
Flago-de-San-Marino.svg San-Marino
Flago-de-Vatikanurbo.svg   Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Flago-de-Latvio.svg Latvio
Flago-de-Litovio.svg Litovio
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Flago-de-Svedio.svg Svedio

Ĉiu greka eŭro-monero havas sian propran desegnaĵon, kiun desegnis Georgios Stamatopulos. La nacia flanko de la grekaj moneroj, nature, sed unike inter la aliaj naciaj moneroj, montras la valoron de la monero per grekaj literoj. La eŭro-cendo nomiĝas lepto (greke λεπτό [lepto], plurale λεπτά [lepta]).

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
1 greka eŭrocendo.png
2 grekaj eŭrocendoj.png
5 grekaj eŭrocendoj.png
Atena triremilaro
de la 5-a jarcento a.K.
Korveto (aŭ dromon)
de la frua 19-a jarcento.
Nuntempa naftoŝipo.
0,10 € 0,20 € 0,50 €
10 grekaj eŭrocendoj.png
20 grekaj eŭrocendoj.png
50 grekaj eŭrocendoj.png
Rigas Velestinlis-Fereos
greka poeto
17571798
Joanis Kapodistrias
greka ŝtatisto
17761831
Eleftherios Venizelos
greka politikisto
18641936
1,00 € 2,00 € 2,00 € memorigaĵo
1 greka eŭro.png
2 grekaj eŭroj.png
2e 2004 gre.jpg
4-draĥma monero
de Ateno el la 5-a jarcento a.K.
bildigante strigon
Forrabo de Eŭropa
fare de Zeŭso
en formo de taŭro
Memorigaĵo pro la
28-aj Olimpiaj ludoj
en Ateno, 2004

La ĉirkaŭo de la 2 € monero surhavas la vortojn Greka Respubliko, greklingve kaj greklitere ΕΛΛΗΝΙΚΗ ΔΗΜΟΚΡΑΤΙΑ [Elliniki Dimukratia].

Vidu ankaŭ la paĝoj pri [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    paĝoj de la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno
Ekstera ligilo    paĝoj de la centra banko de Grekio
Ekstera ligilo    paĝo germanlingva pri la unua speciala 2-eŭra monero de la Eŭrozono - la greka eldono pri la someraj olimpiaj ludoj de 2004
Ekstera ligilo    paĝoj anglalingvaj pri diversaj aldonaj oraj kaj arĝentaj memorigaj moneroj (10- kaj 100-eŭraj) pri la someraj olimpiaj ludoj de 2004