Grekia parlamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Βουλή των Ελλήνων
Grekia parlamento
emblemo parlamentejo
emblemo parlamentejo
Bazaj informoj
Sidejo: Ateno
Oficperiodo: 4 jaroj
Nombro de deputitoj: 300
retejo
www.hellenicparliament.gr

La grekia parlamento (greke Βουλή των Ελλήνων [Vuli ton Elinon], laŭvorte "konsilo de helenoj", de la malnovgreka verbo βουλεύομαι [buleŭomaj], ‚pensi‘, ‚decidi‘, ‚interkonsiliĝi‘) estas la parlamento de la eŭropa ŝtato Grekio. La parlamentejo situas ĉe la placo Sintagma ("placo de la konstitucio") en Ateno. La institucio havas unu parlamentan ĉambron, kaj 300 deputitojn elektitaj por oficperiodo de laŭplane kvar jaroj.

parlamenta kunsido fine de la 19-a jarcento (oleopentraĵo de N. Orlof)

La parlamento unuafoje kunvenis 1846 sekve de popola ribelo, el kio rezultis la konstitucio de la moderna ŝtato Grekio. Antaŭ la konsistigo de la atena parlamento la sidejo de la ŝtata registaro kaj parlamento inter la jaroj 1829 kaj 1934 estis en la urbo Nafplio, ĝis en 1834 la reĝo Otto la 1-a de Grekio decidis translokigi ĝin al Ateno. La unua parlamentejo en Ateno, kiu gastigis la parlamentajn kunsidojn ĝis la jaro 1935, nun estas la Nacia Historia Muzeo de Ateno. Unua parlamenta prezidanto elektiĝis Κωνσταντίνος ΈσσλινKonstantin Alexander Balthasar von Hößlin, filo de germana bankisto kaj de greka patrino.
La antaŭlasta parlamenta baloto en Grekio okazis la 4-an de oktobro 2009, kaj rezultigis absolutan plimulton por la ĝis nun opozicia Tutgrekia Socialista Movado (PASOK) sub sia gvidanto Georgios Andrea Papandreu. Pro la forta ekonomia krizo de la lando kaj la neceso draste redukti la ŝtatajn elspezojn, tamen pli frue necesis nova parlamenta baloto, kiu okazis la 6-an de majo 2012, kaj ĉar tio ne alportis regopovan plimulton, sekvis plia baloto la 17-an de junio 2012.

Eksteraj ligiloj