Grellingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grellingen
Blazono de Grellingen
Kaverno Chessiloch en Grellingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 26′ 32″ N 7° 35′ 23″ O / 47.44222 °N, 7.58972 °O / 47.44222; 7.58972 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 32″ N 7° 35′ 23″ O / 47.44222 °N, 7.58972 °O / 47.44222; 7.58972 (mapo)
Areo 3,31 km²
Alteco 325 m super marnivelo
Poŝtkodo 4203
Komunumkodo 2786
Mapo de Grellingen
vdr

Pri la komunumo

Grellingen estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1715 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Grellingen situas en la suba, okcidenta parto de la Laufenvalo ĉe la bordo de la rivero Birs 15 kilometrojn sude de Bazelo.

La areo de la komunumo etendiĝas sur 3,31 km², de kiuj 58% estas kovritaj de arbaro, 22 % servas al agrikulturo, 17 % konsistas el setlejoj kaj 3 % estas dezertaj.

Najbaraj komunumoj

Grellingen limas en nordo al Pfeffingen, en okcidento al Duggingen, en sudo al Himmelried (Kantono Soloturno), en sia plej okcidenta punkto al Brislach, kaj en nordokcidento al Nenzlingen.

Trafiko

La komunumo Grellingen situas ĉe la ĵurasa fervojlinio de Bazelo tra Delemonto al Bielo. La stacidomo de Grellingen estas servata de la regiona trajnlinio S3 en duonhora kadenco.

Historio

La unua dokumenta mencio de Grellingen datiĝas de la 18-a de aŭgusto 1274 jam sub la hodiaŭa nomformo Grellingen.

En la kaverno Chessiloch en la Kaltbrunnen-valo estis trovitaj homaj restaĵoj, kiuj datiĝas de la 10-a jarmilo a.K.

Proksimume en la jaro 1000 la regiono fariĝis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1789, en 1792 la vilaĝo unue aliĝis al la Raŭraĥa Respubliko kaj poste estis integrita al la departemento Mont Terrible de Francio. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis ĝin al Kantono Berno. En la jaro 1994 la komunumo kune kun la distrikto Laufen transiris al Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto