Grenada kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Grenada kolombo
[[Dosiero:]]
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Leptotila Leptotila
Specio: Grenada kolombo 'Leptotila wellsi'
George Newbold Lawrence 1884
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Grenada kolombo (Leptotila wellsi) estas mezgranda Novmonda tropika kolombo, tio estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemisma en la insulo de Grenado en la Malgrandaj Antiloj. Origine konata kiel Pizkolombo (Lawrence 1884) aŭ Kolombo de Well (Goodwin 1970), ĝi estas la nacia birdo de Grenado. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej danĝere endanĝeritaj kolomboj en la mondo (Bird Life International 2000). Oni supozas, ke malpli ol 100 birdoj loĝas en Grenado; kalkulo de 1990 trovis nur 75-85 individuojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Grenada kolombo estas karaktera per blanka gorĝo kaj helrozaj aŭ helbluecaj vizaĝo kaj frunto nuance al nemarkita bruno en krono kaj nuko; supraj partoj estas olivbrunaj; subflugiloj estas cinamo- aŭ avelkoloraj; kolo kaj supra brusto grizrozaj nuance al blanko en suba brusto, ventro kaj subvostaj kovriloj; la flankoj estas helbrunaj; la ceraĵoj, kruroj kaj piedoj estas ruĝaj, la beko estas nigra (Goodwin 1970). Ĝi estas 28 ĝis 31 cm longa (Lawrence 1884). La ino estas simila, sed multe pli senkolora. La junuloj estas pli senkoloraj kaj malhelaj. La Orelturto, Zenaida auriculata, estas pli malgranda, pli samkolore bruna kun malhela okulo kaj orela marko, nigraj punktoj en subdorso kaj sen blanko en vosto.

La voĉo estas plorema descenda huuu, ripetita ĉiu oka sekundo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Unue priskribita en 1884 de Lawrence kiel membro de la genro Engyptila, ĝi estis ekkonsiderata diferencan specion uzante sonografiajn analizojn de Blockstein kaj Hardy (1988). Nune oficiale konata kiel Grenada kolombo, ĝi estis nomumita kiel la Nacia Birdo en 1991 kaj unu el la blazonaj specioj por konservadaj klopodoj en Grenado (Butler et al. 1992, Rosenberg kaj Korsmo 2001).

Distribuado kaj medio[redakti | redakti fonton]

La Grenada kolombo estas malmulte konata specio endemisma ĉe la ĉefa insulo de Grenado, Karibio (Raffaele et al. 1998). Historie, oni informis pri ĝi el lokigoj tra Grenado, inkludante proksimajn insulojn (Caribbean Conservation Association 1991), kaj la tipa specimeno estis kolektita de Fontenoy, en la okcidenta marbordo (Lawrence 1884). Malaperis delonge el aliaj teritorioj en Karibio. Pli ĵusaj pristudoj sugestas, ke la Grenada kolombo estas asociaj kun la tropikaj kaj subtropikaj sekaj arbaroj de larĝa folio de okcidenta kaj sudokcidenta partoj de la ĉefa insulo (Blockstein 1988, Blockstein kaj Hardy 1989, Blockstein 1991, Bird Life International 2000). Veraj medisistemoj de tropika seka arbaro en la regiono estas restaĵoj de tipo de arida arbustejo kiu hegemoniis en la Karibio fine de Pleistoceno (Pregill kaj Olson 1981, Wunderle 1985), kaj plej parto de la areoj klasitaj kiel seka arbaro en Karibio estas eroj de degradita medio kaj ne konsistigas naturajn medisistemojn (Murphy and Lugo 1986, Roth 1999, Vidal kaj Casado 2000).

Pli ĵuse Rivera Lugo (2005) sugestis, ke pasinta ŝanĝado povus esti kreinta novajn artefarintajn vegetalajn tavolojn kiuj estas malfacile klaseblaj kiel natura arbara komunumo. Ĵusa klasado de tertavoloj per satelita bildaro pruvis, ke la seka arbaro de Grenado povus pli taŭge esti konsiderataj kiel ekologiaj kompleksaĵoj kaj, ke povus esti interrilatoj inter la homa agado kaj la vegetala kovrotavolo (Plume 2005). La pristudoj de Rivera Lugo sugestas, ke la Grenada kolombo uzas miksaĵon de tri laŭsezonaj arbarformoj: duonĉiamverda arbaro, laŭsezona arbaro kaj dorna arbaro. Tiuj kategorioj baziĝas sur la verko de Beard (1949) kaj estas aplikitaj amplekse en Karibio.

Beard konsideras, ke la dorna arbaro kiel laŭsezona formigo estas tre degradita medio kreita de tre prilaborita agrikulturo. Krome antaŭaj statistikoj kaj ĵusaj datumaroj (Clouse kaj Rusk 2004) indikas, ke la Grenada kolombo ĉeestas ambaŭ kaj tre izolitajn duonurbajn areojn kaj pli kamparajn mediojn konsistigantajn foje el tre kontrastajn nivelojn de loĝada kaj ekonomia disvolviĝo. Aliaj membroj de la genro Leptotila laŭ informoj uzas variecon de medioj, kun teritorioj el areoj asociaj kun homa dismodifo, laŭsezona arbaro, humida arbaro, arbustejo kaj duonsekaj areoj (Skutch 1964, Goodwin 1993).

La Grenada kolombo estis dokumentita en sudokcidenta Grenado en la bazenoj de monto Hartman, golfeto de Clark kaj de monteto Richmond (Wunderle 1985, Blockstein 1988, Blockstein kaj Hardy 1989, Blockstein 1991, Clouse kaj Rusk 2004). La bazenoj de la monto Hartman ricevis plej parton de la scienca pristudo kaj estas konsiderata de aliaj sciencistoj kiel la plej signifa medio por la specio (Blockstein 1988, Blockstein kaj Hardy 1989, Blockstein 1991). Parto de tiuj bazenoj estis agnoskita oficiale kiel nacia parko kaj ĝi estas la ununura oficiala nacia parko de Grenada. La Grenada kolombo estis vidata ankaŭ ĉe okcidenta Grenado (Wunderle 1985, Blockstein 1988, Blockstein kaj Hardy 1989, Blockstein 1991).

La plej ĵusa distribukontrolado inkludis individuojn el bazenoj de Beausejour, Perseverance, Woodford kaj Black Bay (Clouse kaj Rusk 2004). Parto de la bazeno Perseverance, apuda al la nova rubejo de la insulo kaj tra la vojo de la malnova rubejo, estis agnoskita kiel rifuĝejo de la Grenada kolombo. Tiu areo inkludas trapasejon ligantan la mediareojn de la norda kaj suda flankoj de la nova rubejo (Rosenberg kaj Korsmo 2001). La malnova rubejo estas kutime incendia kaj estis brulata ekde februaro 2004. Emerĝo rubejo, kreita por setligi la multnombrajn rubaĵojn kaŭzatajn de la uragano Ivan frue septembo 2004, ĝenas la rifuĝejon de Perseverance.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Grenada kolombo estas supozeble teritoria kaj nuntempaj loĝantaroj estas bazitaj sur tiu supozo (Blockstein 1991, Clouse kaj Rusk 2004). La Grenada kolombo en la monto Hartman estis observita luktanta (Blockstein 1988), kaj alisj specioj Leptotila montras varian gradojn de teritoria kutimaro (Skutch 1964, Goodwin 1983). Herbert Bright (1926) havis kaptivajn kolombojn Leptotila en Britio kaj dokumentis reproduktan paron mortigintan aliajn samspeciajn kolombojn enmetitajn en la birdejo. Bright rakontas pri tio kiel ĉe kolomboj de Well, kvankam la fizika priskribo de tiuj birdoj indikas, ke ili povus esti L. verraŭi importitaj el Tobago.

Nur unu aktiva nesto de Grenada kolombo estis dokumentita (Blockstein 1991). Tiu nesto estis aktiva dum januaro kaj februaro kaj estis trovata en palmo. Ankaŭ junuloj estis trovataj surgrunde kaj fotografiataj de anoj de la Foresta kaj Naciparka Servo de Grenado (FNDP); sed neniu nesto estis dokumentita de tiu institucio. Krome estas informo de kolombo ekfluganta el nesto (Clouse kaj Rusk 2004). Povas okazi momentoj de plia reprodukta agado asocia kun pliiĝanta alvokado de Grenada kolombo el junio ĝis decembro. Aliaj fakuloj sugestas, ke povas ekzisti diferencoj ĉe voĉaj cikloj inter la loĝantaroj de Grenada kolombo en okcidenta marbordo, kiuj ŝajne alvokas la tutan jaron, kaj la voĉa agado de la loĝantaroj de sudokcidento, kio povas esti pli laŭsezona. Bright (1926) notis, ke kaptivaj kolomboj Leptotila abandonas sian neston kiam ili estas ĝenataj, sed uzante artefarintajn nestobazojn, li sukcesis kolekti ovojn kaj manzorgi idarojn. La kolomboj de Bright produktis du okrakolorajn ovojn ĉiun ovodemetadon. Tio kongruas kun aliaj informoj pri aliaj membroj de la genro (Skutch 1964, Goodwin 1983).

Plej parto de la informaro pri nesta ekologio ĉe la genro estas asocia kun Leptotila verraŭi.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Observaron oni faris ĉe la Grenada kolombo manĝanta surgrunde (Blockstein 1998, Clouse kaj Rusk 2004). Leptotila en kaptiveco estis dokumentita konzumanta tervermojn (Bright 1926). Aliaj specioj Leptotila estis observitaj manĝantajn fruktojn, semojn kaj agrikulturan grenon. Oni konas, ke la L. verraŭi vizitas birdomanĝejojn (Skutch 1964, Goodwin 1983), kaj aliaj membroj de la genro estis observitaj manĝantaj frukton el la arbara grundo (Estrada et al. 1984, Coates-Estrada kaj Estrada 1986), tiom kiom rekte el plantoj (Goodwin 1983).

Konservado[redakti | redakti fonton]

Oni konas malmulte pri tiu specio. Oni supozas, ke la loĝantaro povas estis malpli ol 100 individuoj en la naturo (Blockstein 1988, 1991), kaj tre verŝajne okazis malpliiĝoj inter 1987 kaj 1991 (Blockstein 1991).

Tiu kolombo estas klasita kiel draste endanĝerita de BirdLife International. La registaro de Grenado -kunlabore kun la Monda Banko- setligis du rezervejojn en 1996 por konservi tiun ĉi specion: Perseverance kaj la apuda bieno Woodford okcidente de la insulo kaj rifuĝejon de c.150 akreoj ĉe monto Hartman sude. Tiu rifuĝejo enhavas ĉirkaŭ 50% de la entuta loĝantaro, kun ĉirkaŭ 22% de la teritorio nune konsiderata kiel nacia parko. Ĉiu estonta disvolvigo de la monto Hartman estos devigata respekti la protektatajn zonojn kio ampleksiĝas ĉirkaŭ 25% de la tuta bieno.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa minaco kontraŭ la Grenada kolombo estas konsiderata la disigo de la medio (Birdlife International 2000). Tiom frue kiom je 1947, Bond indikis, ke unu el la elementaj kaŭzoj de la rareco kaj formortigo de birdospecioj ĉe Karibio estis mediperdo pro la homa agado. Jackson kaj Partneroj (1998) notis multajn faktorojn kiuj povis koncerni la loĝantarojn de Grenada kolombo, inkludante terdisvolvigon kaj rikoltadon de herbejoj kaj de brulligno, kaj sub ĉio la mankon de regularo por disvolvigo.

Aldone al la mediperdo, ankaŭ predado povas tuŝi la loĝantarojn de Grenada kolombo. Povis okazi du separataj enmetoj de ekzotaj specioj en Grenado. El tiuj, la Manikuo, Didelphis marsupialis, kiu estis origine enmetita en Grenado de Indianoj, estas eventuala predanto de ĉiu monto de la vivo de la Grenada kolombo, kaj aliaj specioj de la genro Marmosa estas eventualaj nestopredantoj. Ekzotaj mamuloj enmetitaj ĉe la eŭropa koloniigo inkludas speciojn de Rato, Herpesto (Herpestes aropunctatus), Monaa simio (Cercopithicus mona) kaj strataj katoj (Felis silvestris).

Ĉasado ovis esti influinta la loĝantaron pasinte, ĉar iam la Grenada kolombo estis iam regulata kiel ĉasbirdo (Knight 1946). Nuntempe ĉasado ne estas konsiderata grava minaco.

Novaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 2006, oni informis pri eventuala vendo de parto de la monto Hartman de la registaro al privatulo por setligi turismejon; poste la registaro de Grenado ripetis, ke ĉiu projekto devos respekti la rifuĝejojn de la kolombo. La privata koncerna entrepreno ne certigis, ke ĝi faros la projekton. La registaro de Grenado ankoraŭ nenion decidis.

BirdLife International kaj aliaj organizoj (inkludante la American Bird Conservancy) kaj privatuloj (inkludante aŭtoroj kiel Graeme Gibson kaj Margaret Atwood), kampaniis kontrau la projekto, ĉar oni supozas, ke eĉ se nur en kelkaj lokoj farota, ĝi endanĝerigos plie la specion Grenada kolombo. Aliaj minacoj estas uraganoj kaj predado de nestoj kaj ovoj de enmetitaj herpestoj, katoj kaj ratoj.

Krome, la Grenada kolombo ne estas limigita en sekaj marbordaj arbustejoj kaj multaj el la lokigoj kie la birdo troviĝas estas konsistigataj ĉefe el degraditaj eroj de ĉiamverdaj arbaroj (Rivera-Lugo 2005). La degradita naturo de la medio kuniĝas kun la proksimeco al homaj medioj. Tio videblas ĉe la rifuĝejo de monto Hartman, kio estas malnova bredofarmo de la registaro kun vegetalaro konsista ĉefe el ekzotaj specioj kiel la Leucaena leucocephala kaj Heamatoxylon. La loĝantaroj de la malnova golfejo ĉe Jean Anglaisare suferas premon pro disvolvigo de la privataj loĝejoj. Ĵusaj kalkuloj de la loĝantaro de la specio (Clouse kaj Rusk 2004) ne estis publikaj kaj la lastaj publikitaj estis tiuj de David Blockstein en 1991.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • American Bird Conservancy (2007) Turima projekto Je 20/2/2007.
  • Beard, J. S. (1949). The natural vegetation of the Windward and Leeward Islands. Oxford, Clarendon Press.
  • BirdLife Datumbazo
  • Birdlife International (2006) [http://www.birdlife.org/news/news/2006/12/grenada_dove.html Klopodoj de Grenada registaro je 8/1/2007.
  • Birdlife International (2007) Klopodoj de Grenada registaro je 20/2/2007.
  • Blockstein, D. E. (1991). Population declines in the endangered endemic birds on Grenada, West Indies. Bird Conservation International 1: 83-91.
  • Bond, J. (1960). Birds of the West Indies. London.
  • Bright, H. (1926). Nesting of the Well's dove. Avicultural Magazine, page 221.
  • Butler, P., A. Joseph, and B. A Lazarus. (1992). Promoting love for the Grenada dove: Grenada’s conservation education campaign. RARE Center for Tropical Conservation. St. Georges, Grenada
  • Caribbean Conservation Association. (1991). Grenada: country environmental profile. Caribbean Conservation Association, St. Michael, Barbados.
  • Clouse, L. J., and B. L. Rusk. (2004). Grenada dove census 2003/2004. Grenada Dry Forest Biodiversity Ecosystem Project, St. George’s, Grenada.
  • Jackson and Associates. (1998). Plan for the Mount Hartman national park and Perseverance sanctuary. Unpublished report. Project Implementation Unit Government of Grenada, Grenada, W.I.
  • Knight, E. G. (1946). The Grenada handbook and directory. The Advocate Company, Bridgetown, Barbados.
  • Goodwin, Derek. (1970). Pigeons ad Doves of the World. British Museum (Natural History): London.
  • [1] je 19/2/2007.
  • Grenada Government Press Release of 01/03/2007[2]
  • Lawrence, G. N. (1884). Characters of a new species of Engyptila, from the island of Grenada, West Indies. Auk 1:180.
  • Pregill, G. K., and S. L. Olson. (1981). Zoogeography of West Indian vertebrates in relation to Pleistocene climatic cycles. Annual Review of Ecology and Systematics 12: 75-98.
  • Raffaele H., J. Wiley, O. Garrido, A. Keith., and J. Raffaele. (1998). A guide to the birds of the West Indies. Princeton University Press, Princeton, New Jersey, USA.
  • Rivera Lugo, P. J. R. (2005). Composition and structure of Grenada's forest in relation to the Grenada Dove (Leptotila wellsi) habitat. Grenada, W.I., Grenada Dry forest Biodiversity Conservation Project: 1-109. Nepublikita informo.
  • Rosenburg, J., and F.L. Korsmo. (2001). Local participation, international politics, and the environment: the World Bank and the Grenada dove. Journal of Environmental Management 62: 288-300.
  • Roth, L. C. (1999). Anthropogenic change in subtropical dry forest during a century of settlement in Jaiqui Picado Santiago Province, Dominican Republic. Journal of Biogeography 26: 739-759.
  • Skutch, A. F. (1964). Life histories of Central American pigeons. Wilson Bulletin 76: 211-247.
  • Smith, G. (1824). Reference to the plan of the island of Grenada. Government of Grenada, St Georges, Grenada
  • Wunderle, J. (1985). An ecological comparison of the avifaunas of Grenada and Tobago West Indies. Wilson Bulletin 97(3): 356-365.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]