Grenadino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grenadino (el la franca vorto grenade : granato) estas sukotrinkaĵo, prae farita el pulpo de granato, ankoraŭ tiel fabrikita en mediteraneaj landoj (Hispanio, Magrebo). Ĝi plej ofte estas vendita sub formo de siropo.

En Francio kaj okcidentaj landoj, la trinkaĵo tiel nomata grenadino estas miksaĵo de sukoj de ruĝaj fruktoj, (fragoj, framboj, riboj, rubusoj, beroj de sambuko...) foje suko de citrono aromigita per vanilo (aŭ pli ofte vanilino) kaj ruĝa kolorilo.

En kokteloj, grenadino uzatas por fari nuancojn de koloro, verŝante la siropon sur la internan vandon de la glaso, turnigante ĝin. (ekzemple en la tequila sunrise).

En Francujo, (tion malmultaj homoj mem konstatas) la industrie fabrikitaj grenadin-boteloj havas sur la etikedo desegnon de orkidaco kiu montras la laŭleĝan uzon de vanilo kiu ja fontas el orkidaco. Se vi iam bonŝancis trovi grenadin-siropon plene naturan, ne miru se ĝi estis senkolora. Franca registaro foje provis malkonsili la uzadon de artefaritaj koloraĵoj, sed rapide la patrinoj plendis, ke por havi (ne eblan) koloron la grenadin-emuloj metis tro grandan parton de la siropo en la glason antaŭ ol ĝin akvoplenigi. Tio fine kostis tro multe kaj rapide industrio reenmetis artefaritajn kolorojn. Ja la parto da koncentritaj fruktoj neniam povas alporti sufiĉe da koloro (tio validas por verdaj aŭ ruĝaj fruktoj).

Citaĵo

"Vivo tristas kiel glaso da grenadin' " (el kanzono "Libertine" de Mylène Farmer)

Eksteraj ligiloj