Grenatdorsa pronelo
Grenatdorsa pronelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grenatdorsa pronelo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Prunella immaculata (Hodgson, 1845) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grenatdorsa pronelo (Prunella immaculata) estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kiu troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo kaj Nepalo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.
Tiu estas pronelo tre specifa ĉar ne montras kutimajn striecojn de aliaj samgenranoj kaj montras puran metalgrizan ĝeneralan koloron en kapo kaj subaj partoj kaj same puran grenatbrunan en flugiloj kaj ventroflankoj. De tiu kolorpureco devenas la latina scienca nomo kie P. immaculata signifas “senmakula”. Alia tre klara distingilo estas la tre hela (blankeca al helflaveca) iriso kiu havigas al la specion rimarkindan mienon esceptan en la genro. La beko estas malhelgriza, mallonga kaj pinteca, ĉar tiu specio estas insektovora. Inter la beko kaj la okulo la brido estas iom pli malhelgriza ol la cetero de la kapo. Kaj en la grenatbrunaj flugiloj estas tre metalgrizaj areoj nome el la ŝultro kaj en la flugilbordoj; ankaŭ la vosto estas grizeca.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Prunella immaculata. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|