Grenato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grenato

La grenatoj estas grupo de siliciataj mineraloj, kiuj formas kristalojn dekduedrajntrapezoedrajn. Ili apartenas al la nesosilikatoj (insulaj silikatoj) kaj havas jenan kemian formulon: A3B2(SiO4)3

La elementoj reprezentataj per A kaj B estas precipe kalcio, magnezio, aluminio, fero(II), fero(III), kromo(III), mangano kaj titanio.

Ŝlifita grenato

La nomo "grenato" devenas de la latina vorto granatus = grajnohava. Eble la grenato ricevis tiun ĉi nomon tra la granato, kies semoj estas laŭ formo, grando kaj koloro similaj al kelkaj ruĝaj grenatoj nature troveblaj aŭ mineblaj.

Ŝablono:LigoLeginda