Grenchen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grenchen
Blazono de Grenchen
Blazono de Grenchen
Urbocentro de Grenchen
Urbocentro de Grenchen
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Koordinatoj  47°4′N 7°3′O  /  47.067°N, 7.05°O / 47.067; 7.05 (Grenchen)Koordinatoj: 47°4′N 7°3′O  /  47.067°N, 7.05°O / 47.067; 7.05 (Grenchen)
Nombro de enloĝantoj 15751
Areo 26,08 km²
Alteco 451 m super marnivelo
Poŝtkodo 2540
Komunumkodo 2546
Mapo de Grenchen
Mapo de Grenchen

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Grenchen (en la franca lingvo Granges) estas la ĉefurbo de la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 15751 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

[redakti] Geografio

La urbo Grenchen situas norde de la river Aro kaj sude de la Ĵurasa montaro meze inter la urboj Soloturno kaj Bielo.

[redakti] Najbaraj komunumoj

La urbo limas en nordo al Court (en Kantono Berno), en oriento al Selzach kaj Bettlach, en sudo al Arch , Rüti ĉe Büren kaj Büren ĉe la Aro (ĉiuj tri en Kantono Berno), kaj en okcidento al Lengnau ĉe Bielo kaj Romont (ambaŭ en Kantono Berno).

[redakti] Trafiko

Flughaveno Grenchen
Aŭstoŝoseponto de A5

Kvankam Grenchen estas nur malgranda urbo, ĝi disponas pri propra flughaveno (ICAO-Kodo LSZG) kun vardoganoficejo. Ĝi ĉefe servas al privatuloj, komercistoj kaj paraŝutistoj. Krome ĝi estas grava svisa edukcentro por pilotoj.

La stacidomo Grenchen-Nordo siutas ĉe la fervojlinio de Bazelo al Bielo kaj Ĝenevo kaj la stacidomo de Grenchen-Süd ĉe la fervojlinio de Romanshorn tra Zuriko kaj Soloturno al Bielo, Neŭŝatelo, Yverdon kaj Ĝenevo. Ambaŭ estas servataj pere de interurbaj rapidtrajnoj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj.

La urbo krome disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A5 de Soloturno tra Bielo al Neŭŝatelo.

[redakti] Industrio

Grenchen estas grava horloĝindustria centro. Ĝi estas la sidejo de la horloĝo-entreprenoj Atlantic Watches, Breitling SA, ETA SA Manufacture Horlogère Suisse, Eterna SA, Titoni AG kaj Fortis Uhren AG.

[redakti] Personecoj

La fama muzikisto Yehudi Menuhin estas honora civitano de Grenchen.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Grenchen datiĝas el la jaro 1131 kiel Granechun.

En Grenchen estis trovita granda ujŝtono el la neolitiko, laboriloj el la bronzepoko kaj restaĵoj de romia vilao.

En mezepoko Grenchen apartenis al la Grafoj de Fenis, kiuj pandigis siajn rajtojn en la jaro 1345 al Soloturno. En la jaro 1379 la Habsburgoj akiris la urbon. Post kiam la urboj Soloturno kaj Berno supervenkis la lokan kamparnobelaron, la urbo en la jaro 1388 venis sub la komuna regado de la du urboj kaj en la jaro 1393 Soloturno akiris la solan suverencecon kaj jurisdikcion pri Grenchen. Ĝi fariĝis nun tribunalejo de la soloturna voktejo Lebern.

[redakti] Komunuma partnereco

La urbo Grenchen havas komunuman partnerecon kun la komunumo Unterschächen en Kantono Urio.

[redakti] Eksteraj Ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj