Grengiols
| Grengiols | |
|---|---|
| Kantono | Valezo |
| Distrikto | Orienta Rarono |
| Koordinatoj | 46°22′00″N 08°06′00″O / 46.366667°N, 8.1°OKoordinatoj: 46°22′00″N 08°06′00″O / 46.366667°N, 8.1°O |
| Nombro de enloĝantoj | 481 |
| Areo | 58,5 km² |
| Alteco | 995 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3993 |
| Komunumkodo | 6177 |
Grengiols estas svisa komunumo de la distrikto Orienta Rarono en Alta Valezo, tio estas la germanlingva parto de Kantono Valezo. La 31-an de decembro 2009 la komunumo havis 481 loĝantojn.
Enhavo |
Geografio[redakti]
La komunumo Grengiols troviĝas en aerdistanco proksimume 156 km oriente de Ĝenevo kaj 120 km sude de Zuriko. Ĝi situas en la supra valo de rivero Rodano. Sur la komunuma teritorio alfluas la rivero Binba al Rodano. La komunuma teritorio etendiĝas en sudo ĝis la alpa montĉeno markanta la Italan landlimon, kaj kulminas sur la monto "Helsenhorn" sur alteco de 3274 m s.m..
Najbaraj komunumoj[redakti]
La najbaraj komunumoj estas norde: Betten kaj Martisberg; nord-oriente: Lax kaj Ernen; oriente: Binn; sude: Baceno kaj Varzo ambaŭ en itala Piemonto; sud-okcidente Ried-Brig kaj Termen; okcidente: Bister kaj Mörel-Filet.
Apartaĵoj[redakti]
Grengiols estas konata pro specio de tulipo (Tulipa grengiolensis); kiu kreskas nur en tiu komunumo.
Folkloro[redakti]
Pro la mallarĝeco de la valo, la urbo ne vidas la sunon dum pli da unu monato en la jara fino. De 1998 la loĝantoj festas ĉiun trian jaron, en novembro, "Sunnetreelleta". Oni rulas radon kun diametro de tri metroj, kiu simbolas la sunon.
Historio[redakti]
La unua dokumenta mencio de Grengiols datiĝas el la jaro 1052 kiel Graneirolis. La komunumo forburliĝis preskaŭ komplete en la jaro 1799, kiam la aŭstria armeo retiriĝis. [1]