Grens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grens
Blazono de Grens
Blazono de Grens
Blazono de Grens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 23′ 35″ N 6° 11′ 27″ O / 46.39306 °N, 6.19083 °O / 46.39306; 6.19083 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 35″ N 6° 11′ 27″ O / 46.39306 °N, 6.19083 °O / 46.39306; 6.19083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 350
Areo 2,56 km²
Alteco 496 m super marnivelo
Poŝtkodo 1274
Komunumkodo 5722
Mapo de Grens
Mapo de Grens
Situa mapo de Grens
vdr

Grens estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 350 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grens situas sur la ebenaĵo sude de la piedo de la Ĵurasa Montaro norde de la Lago Lemano proksimume 4 kilometrojn okcidente de la distriktĉefloko Nyon.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,56 km², de kiuj 1,6% estas kovritaj de arbaro, 88,7% servas por agrikulturo kaj 9,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grens limas en nordo al Gingins, en nordnordoriento al Trélex, en nordoriento al Nyon, en oriento kaj sudoriento al Signy-Avenex, en sudokcidento al Borex, kaj en okcidento al Chéserex.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Grens pasas en oriento la kantona ĉefvojo n-ro 123 de Nyon al Saint-Cergue. Tra la vilaĝo Grens kondukas konekta vojo de Signy-Avenex al Chéserex kaj krome kondukas vojo de la vilaĝocentro al la kantona vojo en oriento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grens datiĝas el la jaro 1160 jam kiel Grens. En tri lokoj sur la komunuma teritorio estis trovitaj stokoj da romiaj tegeloj. Dum mezepoko en Grens estis konstruita preĝejo konsekrita al Sankta Petro, kies patroneco apartenis al la Abatejo Bonmont. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Gingins troviĝis sub la administrado de la Voktejo Nyon. La vilaĝo Grens apartenis ĝis en la 18-a jarcento al la familio Quisard. La lasta membro de tiu familio estis Sinjorino Quisard, kiu sin nomis ankaŭ Sinjorino de Grens kaj kiu en la jaro 1757 vendis la vilaĝon al David Brutel de Schaffisheim, kiu la vilaĝon siavice post malmultaj jaroj vendis al la Grafo de La Fléchère de Nyon, kiu estis la lasta vilaĝa senjoro ĝis la revolucio. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Nyon.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]