Greveno (provinco)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Greveno de Grekio. Sendepende de tio, en Germanio ekzistas urbeto kun la nomo Greven.
situo de Greveno en Grekio

La provinco Greveno (greke Νομός Γρεβενών - Nomós Grevenón) estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomós"). Ĝi kovras areon de 2.291 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 38.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Greveno (Γρεβενά - Grevená). La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Okcidenta Makedonio. La pejzaĝo estas plejparte montara; la plej alta montopinto situas je 2243 metroj super la marnivelo.

[redakti] Historio

La teritorio de la hodiaŭa provinco Greveno pli-malpli korespondas al la antikva pejzaĝo Elimea. Elimea situis sudokcidente de la antikva pejzaĝo Eordaia (la moderna provinco Kozano kaj sudaj partoj de la provinco Florino) kaj sudoriente de al antikva pejzaĝo Orestis (la nuna provinco Kastorio. La antikva regno Elimea dum la jaro 385 estis konkerita fare de la armeo de la makedona reĝo Filipo la 2-a kaj restas parto de antikva Makedonio ĝis ties konkeriĝo fare de la romia armeo dum la jaro 168 a.K..

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo oficialaj paĝoj de la provinco
Ekstera ligilo  elaeraj bildoj de la provinco (priskriboj en la greka)



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj