Grigorij Perelman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grigorij Perelman

Grigorij Griŝa Jakovleviĉ Perelman (Григорий Яковлевич Перельман) (naskiĝis la 13-an de junio 1966 en Leningrado (nun Sankt-Peterburgo)) estas rusa matematikisto, fakulo pri topologio, ĉefe pri la Ricci-fluo. En 2002 li publikigis sian pruvon de la konjekto de Poincaré], unu el la grandaj nesolvitaj matematikaj problemoj. Pro liaj mirindaj verkoj oni ordenis lin en 2006 per la medalo Fields, kiun li tamen (kiel unua matematikisto) ne akceptis. Poste li ankaŭ malakceptis premion de Clay Instituto, kiun la instituto donis por solvo de unu el problemoj de la miljaro.

Vivo

Grigorij Perelman diplomiĝis ĉe la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato pri la fakoj matematiko kaj fiziko. En 1982 kiel lernejano, li gajnis ormedalon en la internacia matematikolimpiado. Post siaj studoj li laboris ĉe la Instituto Steklov pri Matematiko en Sankt-Peterburgo.

Dum la fino de la 80-aj jaroj akj la 90-aj jaroj Grigorij Perelman laboris ĉe diversaj universitatoj usonaj. Sed meze de la 90-aj jaroj, malakceptante laborojn de famaj universitatoj kaj institutoj, li hejmeniris al Rusio, kie li laboris retiriĝinte ĉe la Steklov-Instituto. Ĝis aŭtuno 2002 Grigorij Perelman famiĝis ĉefe pri sia laboro pri kompara geometrio.

Post longa tempo dum kiu li esploradis sole en dometo de amiko, li nun loĝas denove en la ĉirkaŭo de Sankt-Peterburgo ĉe sia patrino. Li kategorie rifuzas instrulaboron pri matematiko. Nuntempe li estas senlabora.

Konjekto de Poincaré

En novembro 2002 Grigorij Perelman publikigis unuan artikolon el serio, kiu intencis pruvi la geometriigon de 3-obloj (angle: geometrization conjecture) ĉe arXiv. La pruvo enhavas la konjekton de Poincaré kiel specifan kazon.

La laboro de Perelman estis longe (de 2003 ĝis 2006) kontrolata far de matematikaj fakuloj. Intertempe kelkaj fakuloj, kiel Gang Tian, Bruce Kleiner kaj John Lott, kiuj detale kontrolis la pruvon, parolis pozitive pri ties ĝusteco. Li enhavas ja kelkajn eraretojn, sed kiuj estas korekteblaj kaj ne prezentas verajn problemojn. Grigorij Perelman ricevis unu el la Fields-medaloj dum la Internacia Kongreso de Matematikistoj en 2006 en Madrido, sed li malakceptis ĝin. Oni konsideras tiun medalon kiel oficiala agnosko de la pruvo.

En la jaro 2000 la Clay Mathematics Institute nombris la Poincaré-konjekton kiel unu el la sep plej gravaj nesolvitaj matematikaj problemoj kaj proponis premiojn de unu miliono da usonaj dolaroj por la solvo de ĉiu problemo. Grigorij Perelman, kiu publikigis sian laboron en interreto, ŝajnas ĝis nun ne interesiĝi pri publikigo de la pruvo en fakgazeto, kio estas kondiĉo por ricevi la premion.

Literaturo

Eksteraj ligiloj