Grigorij Rasputin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grigorij Rasputin
Grigorij Rasputin
rusa monaĥo
Naskiĝo 10-a de januaro 1869
en Siberio
Morto 30-a de decembro 1916
en Sankt-Peterburgo, Rusio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Grigorij Jefimoviĉ RASPUTIN (Ruslingve Григорий Ефимович Распутин [ɡrʲɪˈɡorʲɪj jɪˈfʲiməvʲɪtɕ rɐˈsputʲɪn] propranome „Grigorij Jefimoviĉ Rasputin“), la rusa monaĥo, la memnomita mistikulo, „la kuracisto“ kaj „la sankta viro“, inter la rusa popolo ĝenerale nomita „la freneza monaĥo“, havinta signifan influon je la familio de la rusa caro Nikolao la 2-a, naskiĝas la 10-an de januaro 1869 en familio de siberia kamparano.

Junaĝe Rasputin vivis per neligita vivo kaj plena de sovaĝaj ekstravagancoj – cetere, la nomon Rasputin (t.e. „malpiulo“ aŭ „diboĉulo“) li akiras ĝuste tial.

Pli malfrue poste Rasputin eniras en monaĥejon, kie li akiras famon de kuracanto kaj misterokreanto – tiu ĉi lia famo poste rapide transpaŝos limojn de rusa provinco kaj en la jaro 1907 Rasputin estas invitita al la cara kortego.

Ĉi tie Rasputin akiris simpation precipe de la carino, Aleksandra Fjodorovna, kiu estis konvinkita, ke dank’ al (dubindaj) hipnotaj kapabloj pliboniĝas stato de ŝia grave malsana (hemofilia) filo, carido Aleksej Nikolajeviĉ (19041918).

Kariero kaj impliko politika[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1911 poste Grigorij Jefimoviĉ Rasputin dank’ al sia influo je la carino intervenas ankaŭ en ŝtatajn aferoj de la cara Rusio – lia influo en la rusian politikon estas poste tre evidenta post la jaro 1915, kiam caro Nikolao transprenas persone komandadon super la rusia armeo kaj li forveturas en batalfronton – Rusion poste regas la carino kaj ŝia konsilanto – Rasputin.

Pro sia skandala privata vivo (en Sankt-Peterburgo Rasputin baldaŭ revenas al sovaĝaj ekstravagancoj de sia junaĝo) Rasputin post nelonge tre diskreditas la caran familion ne nur en la okuloj de peterburga publiko, sed ankaŭ antaŭ la tuta rusa nacio – ne estas mirinde, ke baldaŭ inter la rusa aristokrata opozicio, timanta pro absoluta perdo de la cara prestiĝo en Rusio kaj pro bolŝevisma revolucio, aperas ideoj por lia forigo.

Tiuj ĉi ideoj poste fariĝos fakto fine de la jaro 1916 – nokte el la 29-a je la 30-a de decembro de la sama jaro proponos unue princo Felikso Jusupov, edzo de bofilino de la caro, al „la freneza monaĥo“ Rasputin en sia palaco venenigitan vinon kaj zakuskojn – sed la veneno ne efikas kaj Jusupov do ekpafos je Rasputin: Rasputin malgraŭe trafita fuĝos en la kortegon de la palaco, kie poste Jusupov kun siaj kunuloj pafas lin – sed Rasputin denove supervivos.

Li supervivos eĉ poste, kiam la komplotuloj klopodas finbati lin per kolboj de siaj armiloj – li mortas nur tiam, kiam ili kunligos lin kaj duonmorta ĵetos lin sub glacion de frostiĝinta rivero Nevo.

Sed la ekzameno de la korpo indikis akvon en la pulmoj. Tiu signifas ke Grigorij mortis nek pro la pafoj, nek pro la malvarmo, sed pro dronado en la Nevo.

Carino Aleksandra poste lasas elakvigi la mortan korpon de la monaĥo kaj ŝi sepultigas ĝin en parko de Carskoje Selo – poste, en la jaro 1917, la korpo de Rasputin estis elterigita kaj bruligita.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Boris Almasoff: Rasputin und Russland. Almathea-Verlag. Zürich, Wien, Leipzig 1924.
  • Otto Antrick: Rasputin und die politischen Hintergründe seiner Ermordung. Dissertation Technische Hochschule Braunschweig, 1938
  • Theophile von Bodisco: Rasputin. Eine physiognomische Studie, In: Zeitschrift für Menschenkunde, Schriftpsychologie und Schriftvergleichung, Wien 7. 1931/32, 6, S. 183-187
  • Elisabeth Heresch: Rasputin. Das Geheimnis seiner Macht, München 1985, ISBN 3-7844-2506-2
  • Felix Jussupow: Rasputins Ende. Erinnerungen. Insel, Frankfurt 1990, ISBN 3-458-32982-X
  • Klaus Mailahn: Der russische Ödipus. Die erotische Marienverehrung des Grigori Jefimowitsch Rasputin, München 2008, ISBN 978-3-638-92366-8, 116 S.
  • Max Pulver: Rasputin (Über die Handschrift von Grigori Rasputin), In: Trieb und Verbrechen in der Handschrift. Ausdrucksbilder asozialer Persönlichkeiten, Zürich 1934, S. 202-213
  • Aron Simanowitch (1928) Rasputin, der allmächtige Bauer. Hensel und Co. Verlag. Berlin.
  • Edward Stanislawowitsch Radsinski: Die Geheimakte Rasputin. Neues über den Dämon am Zarenhof, München 2000, ISBN 3-8135-0173-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]