Griza ansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Griza ansero
Okcidenta griza ansero (Anser anser anser)
Okcidenta griza ansero (Anser anser anser)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Ansero
Anser anser
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
  • A. a. anser
    Okcidenta griza ansero
  • A. a. rubrirostris
    Orienta griza ansero
  • A. a. domesticus
    Endomigita ansero
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Griza ansero (Anser anser) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser.

Ĝi estis en antaŭLinea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel kune kun la Cigna ansero; tiu hejmigo datas el multaj jarmiloj. Disvastiĝis aroj de naturiĝintaj birdoj devenaj el hejmigitaj birdoj. Oni grupigas en la specion la populaciojn de naturaj individuoj, la individuojn de la hejmigitaj rasoj, kaj ankaŭ la individuojn naturiĝintajn, tio estas hejmigitaj reveniĝintaj al la natura vivo, kaj ankaŭ iel la individuojn hibridajn. Tiele tiu specio prezentas ampleksan areon de ĉeesto.

La Griza ansero (Anser anser) estas specio al kies naturaj ekzempleroj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

En scienco, la Griza ansero (Anser anser) estas rimarkinda ĉar estas la birdo kun kiuj la etologiisto Konrad Lorenz faris siajn ĉefajn studojn pri la konduta fenomenono de stampaĵo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapo de Griza ansero
Dumfluge

Baze de ĝiaj palgriza al flavecgriza plumaro, pli granda korpodimensio (pli fortika korpo ol la aliaj grizaj anseroj), rozkoloraj gamboj kaj beko, oni facile rekonas ĝin, eĉ en la bunta anseramaso de printempo aŭ aŭtuno. Ĝia voĉo, simila al tiu de la Kortansero, ĉiufoje malkaŝas ĝian ĉeeston. Tiu specio estas la plej granda kaj fortika el la grizaj anseroj de la genro Anser. Ĝi havas dikan kaj longan kolon, kaj grandajn kapon kaj bekon. Ĝi havas rozkolorajn krurojn kaj piedojn, kaj oranĝecan al rozkoloran bekon.[1] Ĝi estas 74 al 91 cm longa kun flugillongo de 41.2 al 48 cm. Ĝi havas voston de 6.2 al 6.9 cm, bekon 6.4 al 6.9 cm longa, kaj tarson de 7.1 to 9.3 cm. Ili pezas 2.16 al 4.56 kg, kun averaĝa pezo de 3.3 kg. La enverguro estas de 147 al 180 cm.[2][3][4] Maskloj estas ĝenerale pli grandaj kaj pli pezaj ol inoj, kun tiu seksa dimorfismo pli markata ĉe la orienta subspecio rubirostris, kiu estas pli granda ol la nomiga subspecio averaĝe.[1] La hejmaj rasoj estas pli grandaj (ili povas pezi ĝis 5.5 kg, de morfologio pli adaptita al piedirado kaj de plumaro pli varia. La hibridado igas la diferencojn plej evidentaj.

Tiu palearkta birdo havas du eŭropajn subspeciojn, nome la okcident-eŭropa A. a. anser havas pli rozoranĝecan bekon, dum la orient-eŭropa A. a. rubrirostris estas pli grandaj kaj havas pli rozkoloran bekon kaj tiu lasta ŝajnas pli helgriza ekzemple ĉe kapo, kun pli larĝaj blankaj bordoj en dorso. La individuoj de Orienta Eŭropo havas ofte intermezan aspekton inter tiuj du subspecion (beko rozoranĝeca).

Sur ilia beko ne estas nigraj makuloj, malkiel ĉe la plej proksimaj specioj, nome la Fabansero kaj la Mallongbeka ansero; la kruroj estas rozkoloraj, retecaj kaj fortikaj, la korpo estas griza, dum la kapo, la kolo al la nuko, subflugiloj kaj subvosto estas pli malhelaj ol la korpo mem, sed ne tiom malhelaj kapoj kiom ĉe la Fabansero kaj la Mallongbeka ansero. Estas hela okulringo. La malhelgriza dorso estas bildata de horizontalaj blankaj strioj de plumobordoj. La flugilaj kovrilplumoj estas helgrizaj, sur la blanka ventro ne ekzistas nigra horizontala striado, sed ja ĉe flankoj, kvankam sur brusto de la maljunuloj troviĝas pli malhelaj makuloj, ĉiam malpli ol ĉe la Blankfrunta ansero. La kruro de la junbirdoj estas grize karnokolora. En naturo, tiu ansero distingiĝas el la aliaj specioj per sia granda kapo kaj fortika beko (54 al 73 mm). Tiu beko estas oranĝeca aŭ rozkolora laŭ la subspecioj, kun blanka bekopinto.

La junuloj similas al plenkreskuloj, sed iliaj kruroj estas grizaj kaj la aspekto de la plumoj ĉe la kolnivelo, de la dorso kaj flankoj estas malpli vejneca, pli uniforma; krome ili neniam havas nigrajn makulojn ventre[5]. La naturaj anseridoj estas kovrataj de bruna aŭ flavoliveca lanugo supre, kaj flava sube.

Oni observas ĉe la populacio de la Balta Maro, ke ties beko finas per korneca pinto, kio permesas tiujn individuojn pli facilan elprenon de tuberoj, bulboj kaj radikoj, dum la populacioj de Norvegio havas pli mallongan bekon, kio permesas tranĉadon de herbecaj plantoj[5].

La plumaro de la hejmaj rasoj estas tre varia. Ili povas esti blanka, grizbruna (proksime de la natura varianto) aŭ inter tiuj du koloroj. Ekzistas dekoj de hejmaj rasoj, kun nombraj variantoj pri grando de la birdo kaj koloro de ties plumaro. Ĉe kelkaj hejmaj variantoj, estas seksa dimorfismo, sed ne ĉe la naturaj subspecioj.

Diferencoj inter grizaj anseroj[redakti | redakti fonton]

Videblaj karakteroj: dika strieca kolo, malhela dorso, striecaj flankoj sub blanka linio

Temas pri tre similaj specioj, sed ĝenerale oni povas diri, ke inter la grizaj anseroj kiuj ne havas blankajn bekobazojn laŭ la kolo la Griza ansero havas pli dikan, la Fabansero pli longan kaj la Mallongbeka ansero pli mallongan. Laŭ la kapo la Griza ansero havas pli grandan kaj helan, la Fabansero pli malgrandan kaj malhelan kaj la Mallongbeka ansero multe pli malhelan kaj kontrastan kun la hela brusto.

Laŭ la dorso ripoze la Griza ansero havas pli nigrecajn kaj larĝajn stribendojn, la Fabansero pli malhelan ol la Mallongbeka ansero kaj kun pli markataj blankaj plumobordoj kaj la Mallongbeka ansero havas la plej helgrizan dorson. Laŭ la supraj partoj de flugiloj la Griza ansero montras kontraston inter brunaj akzelaj areoj kaj tre helgrizaj flugilkovriloj, la Fabansero estas la plej malhela kaj la Mallongbeka ansero estas tre helgriza kaj strieca kun pli malhelaj flugopintoj.

Laŭ vosto la tri specioj montras malhelan pugon kaj grizan bendon en blanka vosto, sed la Griza ansero montras la plej helgrizajn nuancojn kun tre larĝa fina blanka bordo, la Fabansero la plej malhelgrizajn nuancojn kaj la plej mallarĝan blankan vostobordon, dum la Mallongbeka ansero helgrizajn nuancojn kun tre larĝa fina blanka bordo.

Ĉe la striecaj flankoj la Griza ansero havas plej etendan striecon al ventro, la Fabansero similan koloron al dorso kaj la Mallongbeka ansero plej kontrastan koloron al la dorso, nome multe pli malhelaj flankoj. Pri kruroj kaj piedoj la Griza ansero havas ne tre markatan rozkoloron, la Fabansero plej oranĝecajn kaj la Mallongbeka ansero plej rozkolorajn. Laŭ la beko la Griza ansero havas plej fortikan kaj helan, la Fabansero plej longan kaj la Mallongbeka ansero, kiel sugestas ties nomo, multe plej mallongan.[6]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ripoze

En naturo tiu birdo vivas en humidejoj, ofte borde de marĉoj, lagoj, humidaj sablejoj aŭ en zonoj de estuaro kiu havu multan vegetaĵaron. Vintre oni povas ankaŭ trovo ilin ĉe stoplejoj, prerioj kaj pastejoj, nome en kampoj[7].

Tiu specio troviĝas tra la tuta Malnova Mondo, ŝajne reproduktanta ĉe taŭgaj lokoj en multaj eŭropaj landoj, el Islando, Skotlando, Skandinavio (marborda Norvegio kaj suda Svedio), Danio, norda Germanio, Pollando, Baltio ĝenerale, al norda Balkanio (Hungario kaj Rumanio), Nigra Maro ĉe orienta Ukrainio kaj plej sudokcidenta Rusio kaj al centra Azio, sed jam ne plu en sudokcidenta Eŭropo. Vidu mapon (flavaj areoj). Oriente ĝi etendas tra Azio el okcidenta Siberio al Ĉinio.[8]. En Nordameriko estas kaj naturiĝintaj bredanseroj, kiuj estas tre similaj al grizaj anseroj, kaj eventualaj vagantoj.[9] Kelkaj individuoj nestumas ankaŭ en Francio, ĉefe en Alzaco, golfo de Somme, Brière kaj ĉe la Ornitologia Parko Teich; tiuj populacioj devenas el reenmetoj. Oni trovas ilin same en suda Sudameriko[10]. Tiu specio estis enmetita ankaŭ en la Malvinoj[11].

Por vintrumado ili disiĝas suden kaj sudokcidenten al tre disaj lokoj tra preskaŭ ĉiu ajn lando de Suda kaj Okcidenta Eŭropo el Irlando, Nederlando kaj Iberio al Turkio kaj eĉ en Nordafriko (nordaj Maroko, Alĝerio kaj Tunizio). Vidu mapon (oranĝaj areoj).

En Britio ties nombroj malpliiĝis kiel reproduktanta birdo, retiriĝante norden por reproduktiĝi nature nur ĉe Foraj Hebridoj kaj en la norda ĉeftero de Skotlando. Tamen dum la 20a jarcento, naturiĝintaj populacioj setlis ie, kaj ili rekoloniiĝis multe de Anglio. La reprodukta habitato estas vario de humidejoj inklude marĉojn, lagojn kaj makisajn marmarĉojn.

Eŭropa mapo de la distribuado kaj de la migrado de la populacioj de la grizaj anseroj

En Norvegio, la nombro de grizaj anseroj estas ĉirkaŭkalkule pliiĝinta tri- aŭ eĉ kvinoble dum la lastaj 15–20 jaroj. Kiel sekvo, la problemoj de farmistoj kaŭzitaj de la ansera paŝtado en la farmoj pliiĝis konsiderinde. Tiu problemo evidentiĝis ankaŭ ĉe la Mallongbeka ansero.

Pri la hejmigitaj grizaj anseroj, oni trovas ilin en ĉefe Eŭropo, Azio kaj Nordameriko.

Populacioj en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La populacio Nordokcidenta Eŭropa havas konservostatuson favoran kaj ŝajne pluas (iome) rekonstitui siajn nombrojn (lasta ĉirkaŭkalkulo: 610.000 individuoj, laŭ la ONCFS en 2009). La migrado estas sekvata per markado (koloraj ringoj ĉe la kolbazo, markataj per serio de literoj aŭ numeroj facile observeblaj per binokloj), en Svedio kaj Norvegio[12] ekde 1984 kaj ekde 1990 en Nederlando[13] Oni faris markadojn, sed malpli nombrajn ankaŭ en Germanio kaj Ĉeĥio, kaj eĉ pli raraj en Francio (Kamargo) antaŭ 2010. 6400 markitaj birdoj, kaj 250.000 vidaj kontroloj klare montris[14][15] ke la populacioj svedaj kaj danaj transpasas tra Francio en aŭtuno kaj printempo, tra la atlantika migrovojo. Ankaŭ kelkaj nederlandaj anseroj estis observataj en Francio dum tiuj periodoj.
La nederlandaj ornitologoj intensigis siajn kaptojn en 2009 (1000 markitaj birdoj) por studi la migradojn de la subpopulacioj. La rezultoj de 1990-2008 montris, ke tiuj anseroj estas parte loĝantaj birdoj kaj vintras proksime de la nestolokoj, dum la resto migras al Hispanio tra Francio.
En Francio, ĉirkaŭ 1980, la ONCFS komencis vintran kalkulon ĉiujaran ekde la 1980-aj jaroj, kaj alvokas al sekvado de la migrado antaŭnupta en la okcidento de la lando. La nombroj de 1980-2005 montras antaŭnuptan migradon pli kaj pli pli fruan[16] (ebla indico de klimata ŝanĝo). Tiu laboro estas farata surloke de grupo de fakuloj (Goose Spécialists Group) de la Wetlands International kreita en 1995.

Migrado[redakti | redakti fonton]

Paro de Grizaj anseroj

La natura Griza ansero estas ĝenerale migranta, kaj veturas suden kaj okcidenten vintre, al Brita Insularo, Hispanio, Portugalio, la bordoj de la Mediteraneo aŭ de la Nigra Maro, Nordafriko aŭ Suda Azio depende de la populacioj. Sed kelkaj naturaj populacioj de nordokcidenta Eŭropo (ĉefe la skotaj populacioj) same kiel la populacioj de naturiĝintaj individuoj estas tre ofte loĝantaj birdoj. Ankaŭ individuoj kaj izolaj grupoj vintras ĉe la bordoj de la Balta Maro kaj en norda Germanio.

Tiu specio migras al siaj vintrejoj de septembro al komenco de decembro. La reveno de la Griza ansero okazas de fino de februaro al marto. La haltoj estas pli regulaj kiam la birdoj supreniras al siaj nestolokoj ol kiam ili descendas al siaj vintrejoj[5].

Dum la migraj flugoveturadoj, la anseroj tendencas bruege fugi, laŭ formado en V[7] de 50 al 200 individuoj, foje akompanataj de aliaj birdoj same migrantaj kiaj la grizaj gruoj aŭ aliaj specioj de anseroj. Eĉ ene de la flugoformol, la paroj neniam separiĝas.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj anasedoj, tiu specio dormas sur unu kruro

Socia konduto[redakti | redakti fonton]

Temas pri nature socia specio, kaj iĝas tre gregema dum migrado. La grando de la anseraroj varias el malgranda familia grupo al aroj de kelkaj miloj de individuoj[7]. Dum la reprodukta sezono, la masklo iĝas teritoriema kaj defendas la ĉirkaŭojn de la nesto kontraŭ entruduloj.

Temas pri specio monogama, kies paroj formiĝas por la tuta vivo. Se malaperas unu de la du partneroj, la survivanto povas, antaŭ formi novan paron, resti dumlonge fraŭlo, eĉ ĝis definitiva vidveco[5].

Tamen, anserbredistoj sukcesas atingi ke unu masklo ligiĝas prefere kun kelkaj inoj (ĝis kun ses). Tamen ĉe la anseraroj de pli da dudek individuoj kie oni konservas tiun proporcion, la ligoj malfortiĝas kaj la fortaj rilatioj malaperas[17].

La kolonioj, foje komponitaj de individuoj de la sama familio, disponas de socia hierarkio. Kelkaj maskloj estras la grupon kaj kontrolas eventualan aperon de predantoj dum la manĝoperiodoj[5].

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas laŭtan ridhupecan alvokon, hooooonk!, kiel ĉe la Bredansero.[1] Estas specio malmulte bruema ĉe la lokoj de paŝtado, sed plie dumfluge.

La kontaktalvoko komponiĝas de tri al kvin elementoj: ga ga ga, ang ang angong ong ong. La pasado de la migrantantaj birdoj estas foje notata pro ties oftaj krioj, altatonaj kaj laŭtegaj elsenditaj de tiu birdo (krio aŭskultebla ĉe tiu retejo).

La kovanta ino defendas sian neston elsendante forpeligajn kaj minacegajn fajfojn.

La idoj elsendas malgrandajn kontaktkriojn: vivivivivi. Tiuj iĝas pli plendamaj se la idoj estas apartigitaj de siaj gepatroj au forpelitaj de fremdaj individuoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Manĝantaj idoj

La Griza ansero manĝas ĉefe herbajn burĝonojn kaj ŝosojn, sed ili povas ankaŭ elterigi rizomojn, radikojn kaj tuberojn, pluki grenon, florarojn kaj fruktojn (Rubus kaj Vaccinium), eĉ konsumi malgrandajn akvajn bestetojn[7]. Nature, ili manĝas ĉefe akvajn plantojn kiaj Spartina, Festuca, Potamogeton, ekvizetoj (Equisetum), glicerioj (Glyceria) kaj lemnoj (Lemna), kanojn kiaj junkoj, fragmitoj kaj tifaoj, aŭ plantojn de paŝtejo kiaj herboj, trifolioj kaj taraksakoj.

La nutrosistemo de anseroj povas dependi el ties kutimaroj kaj nestoloko. La anseroj kiuj nestumas en Norvegio manĝas ĉefe aerajn partojn de graminacoj kaj aliaj preriaj plantoj kiaj Festuca, Agropyron, Lolium, Poa, Taraxacum, Sonchus kaj Chenopodium[5]. La nutra reĝimo dependas ankaŭ de la zonoj kie ili haltas. Ĉe Oostvaardersplassen, la manĝo de la anseroj estas konstituata de folioj, tigoj kaj rizomoj de tifaoj (Typha) kaj fragmitoj (Phragmites) sed poste, kiam la rimedoj elĉerpiĝas, al la cerealkampoj, dum ĉe Vadamaro, ili manĝas Spartina, Festuca, junkojn kaj kvikojn. Okcidente de Francio, tiu ansero manĝas ĉefe ĉe la paŝtejaj prerioj, konsumante loliojn kaj Puccinellia maritima, sur la prerioj de Poa maritima de la golfo de Aiguillon, plukante en la stoplejoj de maizo kaj pli eventuale ĉe la vintraj cerealoj. Ĉe la marĉoj de Orx, la vintrantoj konsumas burĝonojn de Juncus effusus kaj de arunda falarido kaj eĉ de Ludwigia peploides[5].

Ĉe la marmarĉoj de Gvadalkiviro de sudokcidenta Hispanio, la anseroj manĝas ĉefe rizomojn de Schoenoplectus litoralis kaj poste rizomojn de Bolboschoenus maritimus, kiam la zonoj kiujn ili kovras iĝas inunditaj[5].

La anseroj povas manĝi nur se la grundo estas malseka; kiam la grundo estas seka, ili devas ĝenerale turni sin al cerealoj. La anseroj povas same ataki kelkajn marĉokultivojn kiaj kampoj de karotoj, terpomoj, napoj, rapoj kaj sukerbeto, kaj pluki grenon de tritiko el la stoplejoj.

Ili manĝas ĉefe mateniĝe kaj krepuske. Dum la Zugunruhe aŭ kaze de sekeco ili povas manĝi la tutan tagon.

Migrado kaj movado[redakti | redakti fonton]

Fluga tipmaniero, al vintrejoj

Ili flugas en V-formo (ĉefe dum migrado) aŭ en linio. Ili migras ĉefe suden kaj okcidenten. Sed skotaj reproduktuloj, kaj kelkaj aliaj populacioj en nordokcidenta Eŭropo, kaj naturiĝintaj aroj estas tre loĝantaj, tio estas nemigrantaj. Okaze de la printempa migrado, la Griza ansero apartenas al la birdoj la plej frue alvenantaj. Komence de februaro, kiam apenaŭ neĝo degelas, ĝi jam ĉeestas, kaj post la disrompiĝo de la glacio de lagoj kaj marĉoj iliaj paroj tuj okupas siajn nestejojn. Sian neston ĝi konstruas plej ofte en sekputra kanejo, priuzante kanojn, kan-rompaĵojn, eble junkojntifaojn. Ekde oktobro pli ofte oni vidas ilin kun aliaj naturanseraj specioj migrantaj el nordo, kun la Blankfrunta ansero kaj la Fabansero ekzemple.

La Griza ansero esas akvobirda specio kiu naĝas pli ofte ol la aliaj anseroj. Surtere, ili piediras pli facile ol anasoj kaj kapablas kuri rapide. La flugomaniero estas pova, rapida, regula, kun malrapida flugilfrapado[18]. Tiu specio ŝvebas antaŭ surteriĝi kaj fine falas malmilde.

La hejmaj variantoj povas ankoraŭ flugi, sed estas nekapablaj plenumi longajn migradojn, ĉar ties korpo estas tro peza. Krome ili estas plejparte kun flugilpintoj fortranĉitaj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Alarma kaj defenda sinteno dum idozorgado.

Por reproduktado, la paroj loĝejas en la marĉoj kaj proksime de lagoj kiuj havas sufiĉan kovron de kanoj kaj alia vegetaĵaro, plej ofte proksime de prerioj kaj kampoj.

La reprodukta sezono komencas je datoj variaj laŭ la regionoj: komenco de majo en Islando, fino de aprilo en Skotlando, fino de marto en nombraj regionoj. La birdobredistoj uzas teknikojn de almeto antaŭ homfara lumo por modifi tiujn datojn ĉe la hejmigitaj variaĵoj.

Pri la naturaj individuoj, la nupta ceremonio kaj la pariĝado okazas en akvo. La maklo enmetas sian kapon sub la akvo ripetece, imitata de la ino si tiu konsentaa. Dum la pariĝado, la ino troviĝas ofte tute subakve, pro la pezo de sia partnero.
La granda nesto estas instalata proksime de la akvo, kaŝita inter vegetaĵaro kaj kanoj. Kiam la paro trovas taŭgan lokon, la nesto estas konstruata el herberoj kaj kaneroj, kaj kovrata el lanugo[10]. Estas la ino kiu konstruas la neston, dum la masklo kontrolas la teritorion. La konstruado estas finita en 3 tagoj, sed oni povas kunigi materialon dum la tuta kovado[5].

Grupo familia

Ĝenerale la ino demetas 4-5 ovojn, sed troviĝas ankaŭ nestoplenoj el 6 kaj 7 ovoj, kaj eĉ ĝis 12. Tiuj ovoj estas kremoblankaj kaj estas averaĝe 86 x 58 mm. Ties pezo en freŝo estas de 150 al 160 g. Ili estas kovataj nur de la ino. La masklo plukontrolas la neston de malproksime kaj poste partoprenas en la idozorgado. Kun la paso de la kovado en la nesto kolektiĝas pli kaj pli da lanugo, kion la birdino aranĝas en kronoformo. La kovejon ili aliras naĝe, tiel ili elformas veran surakvan padon en la flanko de la vasta akvo aŭ de la bordo. La idoj eloviĝas post kvar semajnoj (de 27 al 29 tagoj). Si la ovoj estas detruitaj, povas okazi nova ovodemetado[5]. Post eloviĝo la idoj estas nidifugaj kaj elnestiĝas post kiam ili estas sekaj kaj sufiĉe moveblaj, ĝenerale post 24 al 48 horoj. Ili estas jam kapablaj sekvi isajn gepatrojn, naĝi kaj manĝi solaj, sed sub la viglado de la gepatroj. En akvo, la ino naĝas ĉiam la unua, sekvata de la linio de idoj, kaj la patro la lasta, preta defendi akre sian idaorn[19].

La familio, en la surakva pado, aliras la herbejon aŭ paŝtejon, kie ili nutras sin, matene kaj malfru-posttagmeze. Dum la etuloj kaj la ino paŝtas la junan herbon, la viransero atenteme gardadas, kaj je danĝero li tuj signalas, je kio la familio malaperas en la kanaro. Se ili malproksimen iris for de la kanejo, la gepatraj birdoj surteriĝas kun longe etendita kolo, kaj la idoj ekkaŭras apud ili, kaj tiel en kaŭra pozicio ili atendas la forpason de la danĝero.

Tipa defenda sinteno de patro ĉe idoj.

La idoj kapablas flugi post ĉirkaŭ 8 semajnoj[7] del Hoyo J., Elliott A., Sargatal J. (1992) Handbook of the Birds of the World, Lynx Edicions, Barcelone</ref>. Tamen, la familia grupo restas ofte unuigita dum unu jaro, post kiu la plenkreska masklo, preta por nova reprodukta sezono, forpelas la junulojn de la pasinta jaro[20]. Post la reprodukta sezono, tio estas du monatojn post eloviĝo, la familiaj grupoj tendencas rekonstituiĝi[19].

La viranseroj jaluzoplene gardadas ankaŭ sian paŝtejon. Sed ekde la somermezo, kiam ekflugas la idoj, la grizaj anseroj ariĝas en grandaj grupoj, kaj ili trairas en pligrandiĝantaj grupoj, ĝis la malfrua aŭtuno, stoplejojn, paŝtejojn, surakvajn vivejojn.

En Nordameriko, ekzistas nombraj kazoj de libera hibridiĝo inter la Griza ansero, nome naturiĝinta bredansero kaj la Kanada ansero, kiuj vivas inter la kolonioj de tiu. Estas informoj ankaŭ pri kazoj de hibridiĝo kun la Cigna ansero (de kaptiva deveno ĉar tiu lasta specio estas azia) kaj kun la Blankfrunta ansero[21].

Tiu birdospecio atingas la seksan maturecon je la aĝo de 3 jaroj averaĝe. Ili povas vivi 20 jarojn en naturo kaj 30 jarojn en kaptiveco[22]. La aktuala eŭropa plej longviva ansero en la naturo, konstatita per birdoringado, estas de 23 jaroj kaj 7 monatoj, nome individuo mortigita de aŭto[23].

Nomigo kaj sistematika klasigo[redakti | redakti fonton]

Etimologio kaj malnovaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Grupo familia

La termino ansero devenas el anser, nome la latina nomo de la birdo uzata almenaŭ ekde Plaŭto[24] kaj estas utilizata kiel ĝenra kaj genra nomoj por nombraj specioj. La termino griza aludas evidente al la griza koloro de la brusto de la birdo.

Laŭlonge de la historio de la sciencoj, tiu birdo ricevis nombrajn sciencajn nomojn: Anser domesticus kaj Anser ferus (Gesner, 1617-21) depende ĉu temas pri hejma (domesticus) aŭ pri natura birdo (ferus), Oca paglietana (Gerini, 1767-76), Anser anser ferus (Bechstein, 1803), Anser cinereus (Meyer, 1810), Anser vulgaris (Pallas, 1811), Anas cinerea (Ranzani, 1821-23), Anser palustris (Fleming, 1828), Anser sylvestris (C. L. Brehm, 1830), Anser cineraceus (Marchand, 1877), same kiel por la subspecioj Anser anser rubirostris, Anser erythropus (G. R. Gray, 1844), Anser rubrirostris (Hodgson, 1844) kaj Anser cinereus rubrirostris (Swinhoe, 1871)[25]

Klasigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Alan P. Peterson, tiu specio estas konstituata de du subspecioj kiu estas la jenaj:

  • Anser anser anser (Linnaeus, 1758); kiu enhavas totale kvin populaciojn diferencajn en Eŭropo kaj okcidenta[5] kaj centra (ĝis Rumanio);
  • Anser anser rubrirostris Swinhoe, 1871; kiu enhavas la populaciojn de Sudorienta Turkio, kaj de okcidenta Siberio ĝis orienta Siberio.

La hejmaj rasoj estis grupigitaj laŭ la taksono:

La plej antikva fosilio de Griza ansero estis trovita en Rusio de Sergei Rudenko kaj I. M. Pavliuĉenko en 1954. Tiu fosilio estis datata de la fino de la Pleistoceno, tio estas inter antaŭ 126,000 kaj 11,000 jaroj[26].

La Griza ansero kaj la homo[redakti | redakti fonton]

Aldomigo[redakti | redakti fonton]

La aldomigo de la Griza ansero datas el kelkaj miloj de jaroj, eble pli de 3,000 jaroj. La aldomigitaj nunaj grizaj anseroj (bredanseroj) descendas ĉiuj ĉu el Grizaj anseroj ĉu el Cignaj anseroj (Anser cygnoides), aŭ de hibridoj inter tiuj du specioj[27]. Nune eŭropa regularo precizas, ke oni rajtas gardi neinun ajn anseron kaptitan en naturo por anserbredado[28].

Uzado de la Griza ansero fare de homoj[redakti | redakti fonton]

La natura animalo estis estinta fonto de viando, de graso, de ovoj kaj de plumoj; la Bredansero pluludas tiun rolon.

La lanugo de tiu ansero estis delonge uzata por remburi kusenojn, kovrilojn, matrasojn, dormosakojn kaj remburitajn vestojn.

La plumoj estis uzataj por produkti skribilojn (skribplumojn).

La viando, la graso kaj la hepato de ansero estas delikataĵoj; ankaŭ la ovoj estis konsumataj dumlonge en la kamparo eŭropa[29].


Statuso kaj konservado de anseroj[redakti | redakti fonton]

Ekflugante.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj predantoj de la Griza ansero estas rabobirdoj, korvedoj, vagantaj hundoj, vulpoj… kaj homoj. Krom per rekta predado, tiu lasta minacas anserojn per detruado de ties habitato, ekzemple per drenado de humidejoj aŭ per etendo de urbanizado, kaj per poluado kaj industria kaj agrikultura. Ĉiu perturbo de humidejoj, kiaj ties vizitado fare de turistoj aŭ ĉasistoj, malfortigas ties populaciojn[30].

En diversaj landoj de Eŭropo, migrantaj anseraroj detruas regule kampojn de terpomojkarotoj. Kvankam regulita en plejparto de la landoj, la ĉasado de tiu birdo estas motivata ankaŭ ne nur por la konsumado de la animalo, sed ankaŭ pro revenĝo al la detrua birdo. La Griza ansero estas la ansero plej ĉasata en Francio[31].

La Griza ansero estas ankaŭ unu de la anseroj plej suferantaj pro saturna venenigo pro engluto de ĉasplumberoj. Kvankam tiuj estas malpermesataj en Francio, en Usono kaj en multaj landoj por la akvobirdoj, la jam farita poluado de humidejoj estas ofte danĝerega.

Populacioj[redakti | redakti fonton]

Populacio natura kaj monda kaj eŭropa[redakti | redakti fonton]

La natura populacio estas ĉirkaŭkalkulata inter 920,000 kaj 970,000 individuoj[11], kaj iome pliiĝas el kelkaj jaroj, sed la populacio eŭropa konas klaran malpliiĝon en Rusio kaj en Islando.
La natura populacio kiu reproduktiĝas en Eŭropo (Rusio inklude) estas ĉirkaŭkalkulata, laŭ BirdLife International, inter 12,000 kaj 190,000 paroj. La eŭropa reproduktejo estas ampleksa (ĉirkaŭkalkulata de tiu sama organismo je 2 milionoj de km²), sed dise (la Griza ansero reproduktiĝas en humidejoj). La populacio vintranta en Eŭropo estas ĉirkaŭkalkulata je 390,000 individuoj[32].

Ĉe Benelukso[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj centroj de grupigo troviĝas ĉe lagetoj (inter aliaj Oostvaardersplassen) aŭ borde de la Vadmaro.

En Francio[redakti | redakti fonton]
Nesto.

Miloj de grizaj anseroj, venitaj de norda Eŭropo, superflugas Francion tra granda fronto, sed ĉefe super la valo de la Rodano. Eblas observi ilin en la humidejoj kie ili haltas. Ili restas malmulte aŭtune, male oni povas observi ilin plilonge printempe kiam ili revenas al siaj nestolokoj. Kelkaj miloj de paroj vintras en Francio; oni kalkulis 5,200 parojn en 1990 kaj 7,950 en 1996. Krome oni observis kelkajn parojn kiuj tute ne migras kaj restas kiel loĝantaj birdoj.

Estas famaj kelkaj lokoj de regrupigo kiaj Kamargo, la golfo de Aiguillon, la valo de la rivero Rejno, la Lago Der kaj la ornitologiaj rezervejoj.

La teknikoj de observado plej ofte uzataj estas similaj al tiuj de gvatoĉasado kaj ĉepasade. Dum la ĉassezono de 1998-1999, de 16,000 al 25,000 grizaj anseroj estis kaptitaj, kio reprezentas 16 al 25% de la totalaj nombroj kaj tio havas gravan influon sur la evoluo de la populacioj de la specio[31]. La malfermo de la ĉassezono okazas el komenco de aŭgusto ĉe la marbordo kaj fino de aŭgusto ĉe la internaj humidejoj ĝis la 31a de januaro[33].

En Svisio[redakti | redakti fonton]

La Griza ansero estas birdo loĝanta en Svisio nur post la 1980-aj jaroj. Dudeko de paroj estis nombrita en 2004. Krome cento de Grizaj anseroj vintras tie, esence ĉe la regiono de la lago de Morato. La loĝantaj Grizaj anseroj okazigas problemojn al la agrikulturistoj lokaj ĉar damaĝas ties kultivojn sed ankaŭ al la aŭtoritatoj ĉar ili malpurigas la publikajn vojojn per siaj fekoj[34].

Statuso laŭleĝe[redakti | redakti fonton]

Familia grupo.

Pro ties ampleksa monda distribuado (ĉirkaŭkalkulata inter 1 kaj 10 milionoj de km²) kaj pro ties grava populacio, la UICN klasis tiun specion en la kategorio LC (malplej zorgiga)[11].

La direktivo «Birdoj» de la Eŭropa Unio rajtigas la ĉasadon kaj la komercigon de tiu ansero (Aneksoj II kaj III), kio estas en kontraŭdiro kun la Konvencio de Berno, kiu klasigis tiun specion en anekso III (protektata specio) kaj kun la Interkonsento pri la konservado de migrantaj akvobirdoj de Afriko-Eŭrazio (AEWA), kiu protektas la specion sed kiu, pli nuance, distingas diferencajn populaciojn:

Ornitologio[redakti | redakti fonton]

Detaloj de Griza ansero

La Griza ansero estis animalo ĉefe studita de la etologoj ĉefe de Oskar August Heinroth kiu malkovris la fenomenon kondutan nome stampaĵo, poste de Konrad Lorenz kiu disvolvigis kaj popularigis tiun fenomenon[37], laŭ detala studo en la artikolo "Anseroj de Lorenz".

La Griza ansero en la mitologio[redakti | redakti fonton]

  • Laŭ la legendo, la Kapitolaj anseroj savis Romon en -390. Kiam la gaŭloj klopodis nokte supreniri la murojn de la vilaĝo, la anseroj vekigis la gardistojn per siaj krioj, malsukcesigante la invadan klopodon[38].

La Griza ansero en la homa kulturo[redakti | redakti fonton]

Filatelio[redakti | redakti fonton]

Nombraj landoj eldonis poŝtmarkojn kun figuroj de tiu birdo: inter kiuj Afganio en 1974, Alĝerio en 2001, Belgio en 1972, Centrafriko en 1997, Ĉeĥoslovakio en 1960, Danio en 1999, Estonio en 1995, Gambio en 1997, Orienta Germanio en 1968, Hungario en 1968 kaj 1980, Islando en 2005, Irako en 2007, Japanio en 1949 kaj 1996, Nordkoreio en 2001, Libio en 1983, Moldavio en 1996 (vidu foton), Pakistano en 1992, Sovetunio en 1990, Sirio en 2002, Togo en 1998, Tunizio en 1986 kaj 1994, Unuiĝintaj Nacioj en 1996, kaj fine Ukrainio en 2004[40].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Madge, Burn, 1988, pp 140–141.
  2. Dunning, 1992.
  3. Ogilvie, Young, 2004.
  4. http://www.oiseaux-birds.com/card-greylag-goose.html Konsultita la 17an de oktobro 2011, Greylag Goose, oiseaux-birds.com.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 http://oncfs.esigetel.fr/Oncfs/Obj/Pdf/Oie_cendree.pdf L'oie cendrée, ONCFS.
  6. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 19.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Soothill E., Whitehead P. (1996) Wildfowl, A World Guide, Kyodo Printing Co, Singapuro
  8. angle Les sous-espèces d’Anser anser ĉe la retejo de GROMS
  9. Johnsgard, 2010, p. 60.
  10. 10,0 10,1 france Anser anser ĉe oiseau.net Oiseaux espèce
  11. 11,0 11,1 11,2 Anser anser UICN 2007.
  12. Sekvoprogramo per markado lanĉita de L. Nilsson
  13. Programo iniciatita de B.Voslamber
  14. Geese.org, kun informo pri la sekvado de tiu specio (nepra enregistro) (konsultita la 2010 01 08)
  15. Programoj de ringomarkado de anseroj ( konsultita la 2010 01 08)
  16. (Fouquet et al., presonta, citita de ONCFS (Bulteno januaro 2010, Le suivi des Oies cendrées marquées Peto de partopreno fare de la agentoj de ONCFS])
  17. http://www.fao.org/DOCREP/004/Y4359F/y4359f05.htm Chapitre 2. Comportement., Production des oies, FAO.
  18. Hume R., Lesaffre G. et Duquet M. (2004) Oiseaux de France et d'Europe, Larousse, ISBN 2-03-560311-0.
  19. 19,0 19,1 Stastny K. (1989) : Oiseaux aquatiques. Gründ, Paris. ISBN 2-7000-1816-8.
  20. Anser anser, Biology, ĉe la retejo ARKive
  21. Hibridoj de Bredanseoj ĉe la retejo de la Laboratorio Cornell de Ornitologio
  22. http://genomics.senescence.info/species/entry.php?id=01025 Anser anser, AnAge.
  23. Griza ansero, Eŭropa Longviveco, ĉe la retejo de la European Union for Bird Ringing (Euring)
  24. Cabard P. et Chauvet B. (2003) : Étymologie des noms d'oiseaux. Belin ISBN 2-7011-3783-7.
  25. hispane Las Aves, El Zoológico Electrónico de la retejo Damisela.com
  26. TPDB, 83424, anser, vidu Age range and collections.
  27. http://www.fao.org/docrep/004/Y4359F/y4359f04.htm Guy G. kaj & Buckland R., 2002, Production des oies, Origines et races d'oies domestiques, Etudes FAO : Production et santé animales - 154, FAO, isbn=92-5-204862-6.
  28. http://www.coe.int/t/f/affaires_juridiques/coop%E9ration_juridique/s%E9curit%E9_biologique,_utilisation_des_animaux/elevage/Rec%20oies%20domestiques%20F%201999.asp comité permanent de la convention européenne sur la protection des animaux dans les élevages, recommandation concernant les oies domestiques (Anser anser f. domesticus, Anser cygnoides f. domesticus) et leurs croisements, Konsilio de Eŭropo, konsultita la 3/3/2008.
  29. Valmont de Bomare (1775, nouvelle édition augmentée par l'auteur) Dictionnaire raisonné universel d'histoire naturelle Tome sixième, chapitre Oye, p.363, Brunet, Paris
  30. ONCFS 2001.
  31. 31,0 31,1 ONCFS 2007.
  32. PDF BirdLife International (2004) pri la eŭropa populacio de Anser anser
  33. http://www.oncfs.gouv.fr/doc/liste/pdf/oie-cendree_depliant.pdf dépliant sur l'oie cendrée, ONCFS.
  34. http://www.vogelwarte.ch/db/pdf/0590f.pdf Oie cendrée, Die Vogelwarte.
  35. Anser anser ĉe la retejo EUNIS de AEE
  36. Anser anser ĉe la retejo de AEWA
  37. Lorentz K. (1941) Vergleichende Bewegungsstudien an Anatiden, J. Ornithol, 89, pp. 194-293.
  38. Tito Livio, Ab Urbe Condita Libro V, ĉapitro XLVII
  39. Selma Lagerlöf ĉe la retejo de la Nobel-premio
  40. Listo kompleta de tiuj poŝtmarkoj ĉe la retejo BirdTheme, paragrafe Greylag Goose, Anser anser

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel und Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • Bergmann, Hans-Heiner, Helmut Kruckenberg & Volkhard Wille (2006): Wilde Gänse - Reisende zwischen Wildnis und Weideland, G. Braun Verlag, Karlsruhe
  • BirdLife International (2009). "Anser anser". 2009.2 IUCN Red List of Threatened Species.
  • Dunning Jr., John B., Jr., ed. (1992). CRC Handbook of Avian Body Masses. CRC Press. ISBN 978-0-8493-4258-5.
  • Johnsgard, Paul A. (2010) [1978]. Ducks, Geese, and Swans of the World (revised online ed.). Lincoln, Nebraska: University of Nebraska Press.
  • H. Kolbe, Die Entenvögel der Welt, 5. Aufl., Ulmer Eugen Verlag (1999) – ISBN 3800174421
  • Lorenz, Konrad Z.; Martys, Michael; Tipler, Angelika (1991). Here Am I—Where Are You? The Behavior of the Greylag Goose. tradukita de * * Robert D. Martin. Orlando, Florida: Harcourt Brace Jovanovich. ISBN 0-15-140046-3.
  • Konrad Lorenz: Das Jahr der Graugans. Piper: 1982 (Neuausgabe 2003: Serie Piper Bd.2637; Text- und Bildband)
  • Madge, Steve; Burn, Hilary (1988). Waterfowl: an Identification Guide to the Ducks, Geese, and Swans of the World. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-46727-6.
  • Madsen, J., G. Cracknell & Tony Fox (1999): Goose Populations of the Western Palearchtic, Wetlands International, Wageningen.
  • Ogilvie, M. A.; Young, S. (2004). Wildfowl of the World. New Holland Publishers. ISBN 978-1-84330-328-2.
  • Erich Rutschke: Wildgänse, Lebensweise – Schutz – Nutzung, Berlin: Parey, 1997
  • Wójcik, Ewa; Smalec, Elżbieta (2007). "Description of the Anser anser Goose Karyotype" (PDF). Folia Biol. (Krakow) 55 (1–2): 35–40.
  • Géroudet P. (1999) Les Palmipèdes d'Europe. Delachaux et Niestlé, Lausanne, Paris, 510 p.
  • Soothill E., Whitehead P. (1996) Wildfowl, A World Guide, Kyodo Printing Co, Singapour

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]