Griza cirkuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Griza cirkuo
Circus pygargus (Naumann).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Circus 'Circus'
Specio: Griza cirkuo 'Circus pygargus'
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Griza cirkuo (Circus pygargus) estas migranta taga rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio Akcipitredoj, kiu enhavas aliajn birdojn kiel agloj, milvoj, vulturoj, ktp.

Disvastiĝo kaj medio[redakti | redakti fonton]

Helverde, reproduktejoj; blue, vintrejoj

Ĝi reproduktiĝas en suda Eŭropo kaj okcidenta Azio, nome Hispanio, Francio ne tiom en Germanio, Pollando, Rusio kaj Centra Azio; ankaŭ en Maroko kaj Tunizio. Ĝi migras al pli sudaj regionoj vintre, nome Barato en Azio kaj subsahara, orienta kaj suda Afrikoj.

Tiu mezgranda rabobirdo reproduktiĝas en sunaj sekaj arbustejoj, ebenaĵoj, kaj terkulturejoj -ĉefe de cerealoj-, ekde marnivelo ĝis 2.500 m de alteco. Vintre estas birdo de malferma kamparo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ino.

Temas pri tipa cirkuo -longa el 40 ĝis 50 cm kaj peza 225 ĝis 300 g (averaĝe 265) maskloj kaj 300 ĝis 450 g inoj (averaĝe 345)-, kun longaj flugiloj -enverguro ĝis 115 aŭ 120 cm- kiujn uzas kiel neprofunda V dum malalta flugo. Ĝi estas malgranda rabobirdo, kvankam ties aspekto ŝajnas pli granda pro ties granda flugilsurfaco kompare kun malgranda korpopezo, kiu havigas la tipan flosantan flugmanieron. La ino estas pli granda ol la masklo, kvankam tio ne facile videblas en naturo.

Maskla plenkreskulo.

Krome estas tipa cirkuo ankaŭ pro tio, ke maskloj kaj inoj havas malsimilajn plumarojn. Seksa dimorfismo estas ege rimarkinda ĉe la plumaro de tiu specio.

Maskla plenkreskulo.

Masklo estas helgriza supre kaj blankeca sube, kun kontrastaj nigraj flugilpintoj. La ino estas malhelbruna supre kaj ĉamflaveta sube strieca je bruno kaj supre punkteca; ŝi estas simila al inoj de Blua cirkuo aŭ Stepcirkuo. Ambaŭ seksoj havas blankan ringon ĉe bazo de vosto (pugo), pli kontrastebla kontraŭ bruna koloro de inoj, kiuj havas en sia helbruna vosto krome malhelbrunajn striojn; masklo havas ankaŭ helgrizan voston. Ankaŭ ambaŭ seksoj de Blua cirkuo havas tiun blankan ringon, sed en ili estas pli larĝaj kaj videblaj ol tiuj de Griza cirkuo. Okuloj kaj maldikegaj kruroj estas flavaj. Griza cirkuo diferencas el Blua cirkuo krome, laŭ malpligrandeco, pli mallarĝaj flugiloj kaj ĉefe pro nigra strio en mezflugiloj kaj en subaj kaj en supraj flugiloj ambaŭsekse. Krome ili havas ruĝecajn striecojn ventre kaj flanke.

Junuloj estas similaj al inoj, sed pli ruĝecaj kaj nepunktecaj ventre. Ili havas brunajn okulojn.

Melanisma formo okazas regule en tiu specio. Ĉe tiu formo la masklo estas multe pli malhela ol kutime, kun nigra kapo, brunecnigra supre kaj grizaj subaj partoj. La melanisma ino estas tute ĉokoladbruna escepte pro grizaj flugilplumoj. Oni povas trovi ankaŭ nurparte melanismajn morfojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Masklo dumfluge.

Tiu specio havas partikulare gracian flugmanieron, per povega kaj eleganta flugilfrapado kiu havigas impreson de flosebleco kaj facileco.

Ripozas grupe ĝis po dek birdoj ĉefe post reprodukta sezono. Ili estas lertegaj flugantoj, ĉefe dum pariĝadaj ceremonioj aŭ por interŝanĝi predojn dumfluge.

Ili vivas ĝis 16 jarojn.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Grizaj cirkuoj ĉasas etajn mamulojn, kiel ronĝuloj, ĝis grando de kunikloj, reptiliojn, birdojn, ĝis grando de perdriko, insektojn, ktp., per surpriza kapto nur surteren ekde malrapida ŝvebo malalta -ĉirkaŭ dumetra- super terkulturejoj, arbustarojmarĉoj, havante flugilojn laŭ diedra anglo.

Ties dieto konsistas ĉefe el malgrandaj grundovivantaj animaloj en areoj de malalta aŭ disa vegetaĵaro. Grava parto estas malgrandaj roduloj, malgrandaj birdoj kaj grandaj insektoj.

Ĉar tiu birdo havas ampleksan distribuadon, ĝi prenas ĉiun ajn predon disponebla en la areo kie ĝi reproduktiĝas; ĉe stepoj ili prenas multajn grundosciurojn, dum en suda Eŭropo, pli da lacertojn kaj grandajn insektojn. Ĉe areoj kie manĝoresurso estas komponata preskaŭ nur el roduloj, la reprodukta sukceso ege dependas el la ciklaj fluktuoj de la populacioj de kampomusoj.[1]

La predoj estas kaptataj dumfluge laŭlonge de fiksitaj vojoj je malalta alteco kaj konstanta malrapido (ĉ. 30 km/h), kiel tipe ĉe cirkuoj. La flugo estas konsiderata pli malpeza kaj pli lerta ol ĉe aliaj cirkuoj, kio permesas la specion kapti pli viglajn predojn. Se eblas, la birdo sekvas ofte la bordojn de la diversaj varioj de vegetaloj por kapti ties predon surprize. Tio okazas post mallonga falo, sed rapidaj kurantaj animaloj kaj flugantaj birdoj estas ĉasataj mallongdistance.

Dum la reprodukta sezono, la masklo manĝigas la inon kaj poste la idon. La liverindico pliiĝas el 5 aŭ 6 fojoj tage dum kovado al 7 ĝis 10 fojoj tage post eloviĝo, kvankam la masklo povas suferi malavantaĝon pro humida, nebula aŭ venta veteroj. Per sistemo tipa ĉe cirkuoj, la predo estas pasata inter partneroj enaere: la ino flugas sub la masklo, kiu faligas la predon kaj ŝi reprenas ĝin. La masklo ĉasas ĉe granda areo ĝis 12 km for el la nesto. La ino ĉasas pli proksime al la nesto, nur ĝis 1 km for, kaj nur post eloviĝo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Junaj cirkuoj dum transporto por reenmeto.

Tiu specio povas esti kaj solema kaj gregemaj laŭfoje, kaj dum la reprodukta sezono kaj vintreje. Reprodukta paro povas asociiĝi kun aliaj por formi izolajn koloniojn, kun ĝis 30 nestoj en sama areo, foje tiom proksime kiom ĝis nur 10 m aparte. Duonkolonia reproduktado ne estas sekvo de malabundo de nestolokoj, sed pli klare de neceso de pli bona defendo kontraŭ predantoj.[2] La areo defendata de ambaŭ partneroj kovras nur 300-400 m ĉirkaŭ la nesto, kaj kaze de kolonia nestado la reago kontraŭ predantoj povas esti komunuma. Aliaj specioj atakataj kaj ĉikanataj povas esti grandaj rabobirdoj, korvedoj, kaj vulpoj.

La reproduktado ekas je la reveno de ambaŭ gepatroj al nestoloko, kiam kaj masklo kaj ino komencas ceremonian memmontradon. Tiu konsistas el variaj flugodancoj kaj akrobatikoj kiuj varias ĉe ĉiu individuo. Ambaŭ seksoj memmontradas kaj krias laŭte, kvankam la masklaj ceremonioj estas pli oftaj kaj spektaklaj.

Ili reproduktiĝas unuafoje kiam la birdoj estas 2 aŭ 3jaraj, sed foje 1jaraj inoj povas klopodi nestumi. Paroj formiĝas en la teritorio, post reveno el migrado. Ĉar la birdoj ligiĝas al iama nestoloko, ili probable pariĝas kun la sama partnero ĉiujare.

La nesto de tiu specio estas konstruita de la ino surgrunde inter alta herbaro. Ĝi estas simpla konstruaĵo el herbo, uzata nur por unu sezono. La ino demetas pli ofte tri ĝis ses blankecajn ovojn. Kovado daŭras unu monaton (27–40 tagoj) kaj estas farota de la patrino. Masklo alportas manĝaĵon, foje ne nur al unu nesto sed al plia, ĉar li povas esti poligama, kaj defendas ambaŭ teritoriojn; tio povas okazi sinsekve aŭ samtempe. Kvankam povas okazi partnerŝanĝado, kutime paroj estas dumvivaj kaj faritaj kiam la birdoj estas 2 aŭ 3jaraj.

La idoj elnestiĝas post dua monato (28–42 tagoj) kaj sendependiĝas post du semajnoj pluaj. Tamen tre ofte la nestoj en kampoj de cerealoj estas hazarde detruitaj de rikoltmaŝinoj kiam la idoj estas tro junaj kaj ne povas aŭ ne volas elflugi. Kiam rikoltoj estis farata permane kaj ne tiom frue, ne estis tioma danĝero por tiu specio.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu specio povas troviĝi en meza latituda zono de hegemoniaj moderklimatoj, sed ankaŭ ĉe mediteraneaj, kaj borealaj zonoj. Kvankam oni trovis ĝin reproduktantan ĝis 1500 m, ĝi estas ĉefe specio de malaltaj teroj, kaj reproduktiĝas ĉefe ĉe larĝaj rivervaloj, ebenaĵoj, kaj niveloj borde de lagoj aŭ maroj. Ili povas reproduktiĝi ĉe humidejoj, kvankam tiuj estas ofte pli malgrandaj kaj pli sekaj ol tiuj uzataj de la Marĉa cirkuo. Ili uzas ankaŭ makisojn, dunojn, arbustetarojn, kaj povas troviĝi eĉ en stepoj. Ili adaptiĝas al arbustaroj de uleksokaluno kaj al areoj plantitaj per junaj koniferoj.

Kiam ne estas alia taŭga habitato disponebla tiu cirkuo reproduktiĝas en agrikulturaj kultivejoj kie ĝi estas vundebla de frua rikoltado. Inter tiuj ĝi ĉefe elektas herbejojn kaj terkultivejojn de cerealoj kiaj tritiko, hordeo, aveno kaj kolzo. En okcidenta Eŭropo, ĝis 70 % de la populacio reproduktiĝas en homtuŝitaj habitatoj.

Por reproduktado tiu specio postulas grandan malferman areon, kun sufiĉe alta grunda vegetaĵaro kiu havigu ŝirmon kaj ripozejojn el kiuj kaj ino kaj masklo povu ripozi kaj kontroli la reproduktan areon: tiuj povas esti fostoj, malgrandaj arboj aŭ rokaj elstaraĵoj. Dumĉasade en ĉiu ajn sezono, ĝi preferas areojn de malalta aŭ disa vegetaĵaro kie predo estu pli videbla. Tiu specio evitas ĝenerale densajn loĝareojn kaj ĝi ege malakceptas ĝenadon.

Migrado[redakti | redakti fonton]

Tiu cirkuo estas longdistanca migranto. Birdoj el Eŭrazio pasas vintron en subsahara Afriko, dum tiuj el la orienta parto de la teritorioj migras al la Hinda subkontinento. En Eŭropo, la unuaj birdoj ekmoviĝas komence de aŭgusto kaj plej foriris meze de oktobro. Ili veturas laŭ larĝa areo, trapasante la Mediteraneon je variaj punktoj, kaj nur malgrandaj nombroj estas observataj je migropunktoj. Okcidentaj birdoj ne iras pli suden ol la golfo de Gvineo, sed kelkaj orientaj birdoj veturas tiom for kiom ĝis Sudafriko. En Afriko ties dieto estas komponita ĉefe el insektoj kaj birdoj, kaj eble ili sekvas svarmojn de akridoj.[3]

Printempa reveno okazas ĉefe aprile, kaj plej birdoj jam alvenis maje kvankam estas pruvoj ke unujaruloj pasas sian unuan someron en vintrejoj.

Statuso kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio povas troviĝi tra plej Okcidenta Palearkto. En plej landoj de Eŭropo estas almenaŭ malgranda populacio, escepte en Norvegio kie la specio forestas. La reproduktaj teritorioj etendas tiom orienten kiom ĝis la Uraloj, dum la plej okcidenta populacio estas tiu de Portugalio. Reproduktado okazas ankaŭ en norda Afriko, ĉefe en Maroko. En Granda Britio la specio estas limigita al suda Anglio. En Irlando la specio estas rare vidata, kaj ĉefe sude, kvankam estas multaj reproduktaj registroj.[4] Spite havi ampleksan distribuadon, tiu birdo ne estas komuna en multaj areoj kaj havas fortajn populaciojn nur en Francio, Hispanio, Rusio, Belorusio kaj Pollando kie troviĝas la plej granda parto de la eŭropa populacio. La reproduktejoj ofte ŝanĝas, kaj kelkaj disaj reproduktoj okazas for de konataj reproduktejaj areoj, tamen aperis klaraj signoj de malpliiĝo de teritorioj kaj ili asocias kun populaciaj malpliiĝoj.

Statuso en Britio[redakti | redakti fonton]

La Griza cirkuo estas rara reproduktanta birdo en Britio. Estas du reproduktejaj areoj – nome la areo ĉirkaŭ The Wash, kaj malsupraj areoj de suda Anglio, el Dorset kaj Hampshire norden al Oxfordshire. For el tiuj areoj ĝi loĝas nur kiel rara migranto. Unu loko, Estuary Farm, ĉe Norda Wootton en okcidenta Norfolk, speciala observejo, estis negocata kun lokaj terposedantoj, por ke oni forigu premon super aliaj reproduktaj paroj.[5] En 2005, unu paro reproduktiĝis ĉe la bieno Holkham.[6]

Populacitendencoj[redakti | redakti fonton]

La populacio ĉe okcidenta Palearkto estas ĉirkaŭkalkulata je 35,000–50,000 paroj. La tutmonda populacio estas nekonata kaj povus esti inter 150,000 kaj 200,000 individuoj (Birdlife International, 2004). Tiu necerteco devenas el fakto ke plej el la tutmonda populacio situantas en Rusio kaj postsovetaj respublikoj kie ĝi ne estis ĉirkaŭkalkulata.

Ties evoluo estis paradoksa tra la tuta 20a jarcento. El komenco de la jarcento al la 1940-aj jaroj, dum periodo kiam aliaj rabobirdoj ege malpliiĝis pro homa persekutado, la Blua cirkuo fakte pliigis sian populacion kaj siajn reproduktajn teritoriojn, reproduktante la unuan fojon en Danio en la 1900-aj jaroj, kaj ege pliiĝante aliloke. Tamen, el la 1940-aj jaroj antaŭen ĝi malpliiĝis rapide. Tion kialas kelkaj negativaj faktoroj: unue, la amasa uzado de agrikulturaj pesticidoj kiaj DDT kaj aliaj kontraŭmediaj venenoj estis ege malboniga por la propraj cirkuoj, same kiel malbonigis la situacion de ties predaro, ĉefe de grandaj insektoj.

La modifado de agrikulturaj praktikoj, kun evoluo al pli intensiva farmado metis premon ankaŭ kontraŭ cirkuoj, ĉar pli rapidaj kultivoj malhelpis la reproduktadon de tiuj birdoj en farmoj kaj la finon de la reprodukta sezono antaŭ kiam ties ovaroj estas detruitaj de la rikoltmaŝinoj. Spite ĝenerala negativa tendenco estas lokaj kazoj kie la populacio pliiĝis, kiaj en Svedio aŭ en Germanio[7] en la 1990-aj jaroj. Tiuj lokaj tendencoj montras, ke dum ili havas aliron al taŭgaj habitatoj kaj al manĝodisponeblo povas esti ankoraŭ positiva disvolviĝo.

Konservadaj temoj[redakti | redakti fonton]

En okcidenta Eŭropo, ĉirkaŭkalkulata 70 % de reproduktantaj paroj nestumas en agrikulturaj farmoterenoj, ĉefe ĉe cerealkampoj. Tio faras la Grizan cirkuon ege vundebla specio, kaj tre dependa el nestoprotektado. Birdoprotektaj neregistaraj organizoj partoprenas en ties protektado, kunlabore kun la koncernaj terposedantoj. Kiam nesto estas trovita en kampo, ĝi povas esti gardata ĉu relokiginte ĝin al pli sekura areo aŭ kreante protektan spacon kie oni ne faros rikolton.[8] En Francio kaj en la Iberia Duoninsulo, averaĝo de 60 % de idoj estas savataj per tiu tipo de agado.[9][10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Salamolard M., Butet A., Leroux A., Bretagnolle V. (2000) Responses of an avian predator to variations in prey density at a temperate latitude. Ecology (Ecology) ISSN 0012-9658 resumo: [1]
  2. Arroyo, Beatriz; Mougeot, Francois; Brtagnolle, Vincent(2001) Colonial breeding and nest defence in Montagu's harrier (Circus pygargus) Behavioural ecology and sociobiology (Behav. ecol. sociobiol.) ISSN 0340-5443
  3. Montagu's harrier migration at grauwekiekendief.nl
  4. Irish Birding
  5. Evans, Lee G. R. (1996) The Ultimate Site Guide to Scarcer British Birds ISBN 1-898918-15-5
  6. Holkham Newsletter No. 11, winter/spring 2006
  7. Belting, C. & R. M. Krüger: Population development and strategies for the protection of Montagu´s Harrier in Bavaria (Populationsentwicklung und Schutzstrategien für die Wiesenweihe Circus pygargus in Bayern).
  8. Nest protection put into practice at grauwekiekendief.nl
  9. Beatriz Arroyo, Jesús T. García kaj Vincent Bretagnolle (2002) Conservation of the Montagu's harrier (Circus pygargus) in agricultural areas. Animal Conservation Vol. 5 Issue 4 Page 283 November 2002
  10. "SEO-Segovia protege 40 pollos de aguilucho cenizo", Aves y naturaleza, Madrid, numero 16, 2014, p. 56.
  • Cramp, S. and Simmons, K.E.L. (eds) (1980) The Birds of the Western Palearctic, Vol. II, Oxford University Press. ISBN 0-19-857505-X
  • Gensbøl, Benny (1989). Collins guide to the Birds of Prey of Britain and Europe North Africa and the Middle East, William Collins Sons and Co Ltd. ISBN 0-00-219176-8


Plia legado[redakti | redakti fonton]

Identigo[redakti | redakti fonton]

Forsman, Dick (1995) Field identification of female and juvenile Montagu's and Pallid Harriers Dutch Birding 17(2):41-54

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]