Griza goralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza goralo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Genro: Naemorhedus
Naemorhedus goral
(Hardwicke, 1825)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La goralo (Naemorhedus goral) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj estas trovebla en orienta, norda, nordorienta kaj sudokcidenta Ĉinio, kaj ankaŭ en Barato, la Hindoĉinio kaj Indonezio.

Priskribo

Ĝi estas grizbruna aŭ malhelbruna, kun abdomeno helkolora. Ĝi portas nigrajn striojn sur la antaŭaj membroj, blankajn makulojn sur la gorĝo kaj vicon da malhelaj strioj laŭ la vertebraro sur la dorso. La femala kaj maskla goraloj ambaŭ havas rektajn kornojn, kiuj longas 13-18 centimetrojn, kun pinto iom kurba. La goralo longas 0,9–1,3 metrojn, pezas 22–32 kilogramojn kaj altas 58–71 centimetrojn.

Vivejo

Tiuj orientalisaj bestoj vivas en montaroj 1 000–2 500 metrojn super la marnivelo, kie abundas herboj kaj rokoj proksimaj al arbaro.

Kutimaro

Ili ĝenerale formas grupeton el 4–8 kaj aktivadas kune. La maljunaj virgoraloj vivas unuope en plejparto de la tuta jaro. En frumateno kaj vespera krepusko la goralo plej viglas. Ĝi manĝas herbojn, ĝermojn, junajn arbobranĉojn, fruktojn, muskon kaj likenon. Matene post manĝado ĝi trinkas akvon, poste ĝi ripozas sur krutajo sunplena. lafoje la goralo, kiel hundo, sidiĝas sur siaj malantaŭaj kruroj, aŭ kuŝas en sunlumo ĝis vesperiĝo. Eĉ sen ŝirmado ĝi ne estas facile trovebla, ĉar ĝi kuŝas senmove kaj la koloro de ĝiaj haroj harmonias kun tiu de rokoj kaj ĉirkaŭaĵoj. Ĝi ofte iras leki naturan salon kaj alkalon. Vintre ĝi estas en la oestro. En julio kaj aŭgusto de la sekvanta jaro la femala goralo naskas idon en rokfendo aŭ kaverno. Ĉiufoje ĝi naskas unu idon, iafoje du. La gravedeco daŭras 8 monatojn. Tuj post la naskiĝo la goralido povas stariĝi kaj serĉi mamojn de sia patrino. La femala goralo maturiĝas en la aĝo de du kaj duona jaroj aŭ 3 jaroj. Nun la nombro de goraloj estas malgranda kaj cetere estas malfacile kapti ĝin. Laŭdire ĝi montriĝas nur en 6 zoologiaj ĝardenoj en la mondo.

Referencoj


Vidu ankaŭ