Griza kalamonasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza kalamonasto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Calamonastes
Specio: 'C. simplex'
Calamonastes simplex
(Cabanis, 1878)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza kalamonasto (Calamonastes simplex) estas specio de birdoj de la familio de Cistikoledoj, kiuj estis iam lokitaj en la genro de Kamaropteroj, sed lastatempe en CalamonastesKalamonastoj, kiuj estas birdoj de arbaroj kaj dornarbaroj de Subsahara Afriko, kiuj faras nestojn ene de kudritaj folioj, estas insektovoraj kaj havas longajn vostojn kaj striecajn subajn partojn.

Tiu estas kaŝema birdo de dense arbustaro kaj subkreskaĵaro. Ĝi estas malfacile videbla kaj nur per la konstanta movo de ties vosto supren kaj suben. Ĝi estas ankaŭ tre voĉema kaj havas akran alvokon similan al la sono de du frapataj ŝtonoj. Ĝi estas kutime sola aŭ en paroj. Ĝi estas distinga birdo nekonfuzebla. Ĝi havas malhelan brunecgrizan supran koloron escepte ĉe la vosto kiu estas nigreca (kaj la ruĝeca okulo). Deproksime videblas fajna blanka strieco en flankoj.

Ĝi troviĝas ĉefe en Orienta Afriko nome el suda Sudano, Etiopio kaj Somalio, tra Kenjo, Ruando, Burundio, nordorienta Ugando kaj orienta Tanzanio, sed ankaŭ en Angolo, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio kaj Zambio. Ties natura habitato estas seka savano kaj arbustaro.

Kiel ĉe kamaropteroj, ankaŭ kalamonastoj kudras siajn nestojn ene de vivaj aŭ mortaj folioj pere de araneretoj. La rezulto estas tre delikata bulforma nesto (kun flanka enirejo), komplete kovrita per folioj kaj ofte dekorata per kokonoj. Nestoj estas kutime kaŝitaj en malalta herbo, herbotufo aŭ malalta arbusto.

Referencoj