Griza koko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza koko
Griza koko, pentraĵo de John Gould.
Griza koko, pentraĵo de John Gould.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Gallus
Specio: G. sonneratii
Gallus sonneratii
(Temminck, 1813)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Puntoj, aktualaj vidaĵoj kaj verde, supozata distribuado
Puntoj, aktualaj vidaĵoj kaj verde, supozata distribuado
Puntoj, aktualaj vidaĵoj kaj verde, supozata distribuado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza koko (Gallus sonneratii), konata ankaŭ kiel Sonerata koko, estas natura parenco de la hejma koko kiu estas endemia de Barato, nome specio de la familio de Fazanedoj. Tiu specio troviĝas ĉefe en duoninsula Barato, kaj kie ĝi koincidas kun la distribuado de la Ruĝa koko ĝi formas hibridojn. La alvokoj estas laŭtaj kaj distingaj kaj ili estas ĉasataj por viando kaj por la longaj kolplumoj kiuj estas celataj por fari fiŝlogaĵojn.

Aspekto

La masklo havas nigran kronon kun okraj punktoj kaj la korpoplumaro estas de griza fonkoloro tre fajne bilda. La longecaj kolplumoj estas malhelaj kaj finas per malgranda, dura, flaveca plato; tiu partikulara strukturo faras ilin popularaj por fari el ili artefaritajn muŝojn aŭ muŝecajn fiŝlogaĵojn.[1]

La kruroj estas ruĝaj kaj la bridoj kaj bridokrestoj ne estas tiom disvolvigitaj kiom ĉe la Ruĝa koko. La kruroj de la maskloj havas spronojn kaj inoj kutime ne havas ilin.[2] La centraj vostoplumoj estas longaj kaj falĉilformaj.

Maskloj havas eklipsan plumaron per kiuj ili plumoŝanĝas siajn kolorajn kolplumojn somere dum aŭ post la reprodukta sezono.[3] La ino estas pli senkolora kaj havas blankanigran striecon en subaj partoj kaj flavajn krurojn.

Kutimoj

Ili troviĝas en makiso, sur la arbara grundo kaj en malfermaj arbustaroj. Ties laŭtaj alvokoj Ku-kajak-kjuk-kjuk povas esti aŭdataj frumatene kaj krepuske. Malkiel ĉe la Ruĝa koko, la masklo ne flugilfrapas antaŭ alvoki.[4]

Ili manĝas en malgrandaj miksitaj aŭ solseksaj grupoj. Ili manĝas ĉefe grenojn inklude bambusemojn, berojn, insektojn kaj termitojn.

La reprodukta sezono daŭras el februaro al majo.[5] La ino demetas 4 al 7 ovojn kiuj estas palkremokoloraj en skrapaĵo. Kovado daŭras ĉirkaŭ 21 tagojn. Kvankam ili videblas ĉefe surgrunde, la Griza koko flugas al arboj por eviti predantojn kaj por ripozi. Pri tiu ĉi sono Alvoko de maskloPri tiu ĉi sono Aliaj alvokojPri tiu ĉi sono alvokoj

La populacioj el la regiono de la Monto Abu de Rajasthano nome kiel subspecio wangyeli ne estas kutime agnoskata kiel tio[6] kvankam oni diras ke la alvokoj de la virkoko el tiu regiono diferencas el la alvoko de la birdoj el suda Barato kaj ties plumaro estas multe pli pala.[7]

La latina scienca nomo rememoras la francan esploriston nome Pierre Sonnerat. Lokaj nomoj inkludas Komri en Rajasthan, Geera kurParda komri en Gondi, Jangli Murghi en Hindia, Raan kombdi en Marathi, Kattu Kozhi en Tamila kaj Malajalama, Kaadu koli en Kannada kaj Tella adavi kodi en Telugua.[8]

Distribuado

Tiu specio estas ĉefe en la Barata Duoninsulo, sed etendas al Gujarato, Madhja Pradeŝo kaj suda Rajasthano. Tiu specio kaj la Ruĝa koko koincidas iomete laŭlonge de la norda limo de la distribuo[5] kvankam la teritorioj ne amplekse koincidas.[7]

Evoluado kaj statuso

Masklo de Griza koko
Gallus sonneratii

La Griza koko troviĝas ĉefe en la Barata Duoninsulo, dum la Ruĝa koko troviĝas plie laŭlonge de la deklivaro de Himalajo. Estas regiono de koincido en la teritorio Aravalli. Tiu specio estis izolata de vario de mekanismoj inklude kutimarajn diferencojn kaj genetikan neakordigeblon sed oni konas hibridiĝon.[9][10] Kelkaj filogenetikaj studoj pri kokoj montras ke tiu specio estas pli proksime rilata al la Srilanka koko ol al la Ruĝa koko, Gallus gallus[11] sed alia studo montris pli ambiguan situacion pro hibridiĝo.[12] Sekvenco de DNA trovita en hejma koko troviĝis ankaŭ en la genomo de tiu specio, kio indikus fruan integradon de la viruso DNA en la genomo de Gallus.[13]

Studo farita en suda Barato trovis densecon de 19.8 grupoj por km² (sed game el 1.67 al 34.42 en sekaj deciduaj arbaroj de ebenaĵoj) kun averaĝa grupogrando de 1.3. Proporcio de maskloj por ino estis de 1:1.2 kaj la preferata habitato estis malalta al modera kanopea arbaro kun malalta aŭ nenia herbokovraĵo.[14]

Ili estas minacataj pro ĉasado por manĝo kaj pro habitatoperdo. Plumoj uzataj por fari muŝallogaĵojn estas proponita kiel minaco.[15]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Aliaj fontoj

  • Tehsin, Raza H (1988) Inducing sleep in birds. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 85(2):435-436.
  • Chitampalli, MB (1977) Occurrence of Grey Junglefowl and Red Junglefowl together. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 74(3):527.
  • Abdulali, Humayun (1957) The Grey Junglefowl in Salsette. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 54(4):946.
  • Tehsin, Raza; Tehsin,Fatema (1990) Jungle Cat Felis chaus and Grey Junglefowl Gallus sonneratii. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 87(1):144.
  • Morris,RC (1927) A jungle fowl problem. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 32(2):374.
  • Sethna, KR (1969). “Grey Junglefowl in South India”, Newsl. for Birdwatchers 9 (11), p. 10. 
  • Ali,S (1968) The case of the Indian Grey Junglefowl. Newsl. for Birdwatchers 8(5):5-6.
  • Subramanian,C; Kambarajan,P; Sathyanarayana,MC (2001) Roosting tree preference by Grey Junglefowl, (Gallus sonneratti) at Theni Forest Division, Western Ghats, Tamil Nadu, south India. Mor 4(February), 9:11.
  • Zacharias,VJ (1993) Grey Jungle Fowl in Kerala. WPA-India News 1(1):9-10.

Eksteraj ligiloj

  1. Identification Notes. US Fish and Wildlife.
  2. Editors (1954). “Occurrence of spurs in the female Junglefowl (Gallus sonnerati)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 52 (2-3), p. 603–604. 
  3. Morejohn, G. V. (1968). “Study of the plumage of the four species of the genus Gallus”, The Condor 70 (1), p. 56–65. doi:10.2307/1366508. 
  4. Finn, Frank. (1911) The game birds of India and Asia. Thacker, Spink and Co., Calcutta, p. 21–23.
  5. 5,0 5,1 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.
  6. Storer, RW. (1988) Type Specimens of Birds in the Collections of the University of Michigan Museum of Zoology. University of Michigan, Miscellaneous publications No. 174.
  7. 7,0 7,1 Ali S & SD Ripley. Handbook of the birds of India and Pakistan. Volume 2, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 106–109.
  8. Anonymous (1998). “Vernacular Names of the Birds of the Indian Subcontinent”, Buceros (PDF) 3 (1), p. 53–109. 
  9. Eriksson J, Larson G, Gunnarsson U, Bed'hom B, Tixier-Boichard M, et al. (2008). “Identification of the Yellow Skin Gene Reveals a Hybrid Origin of the Domestic Chicken”, PLoS Genetics 4 (2), p. e1000010. doi:10.1371/journal.pgen.1000010. 
  10. Morejohn, G. Victor (1968). “Breakdown of Isolation Mechanisms in Two Species of Captive Junglefowl (Gallus gallus and Gallus sonneratii)”, Evolution 22 (3), p. 576–582. doi:10.2307/2406881. 
  11. Fumihito, Akishinonomiya ; Tetsuo Miyake, Masaru Takada, Ryosuke Shingut, Toshinori Endo, Takashi Gojobori, Norio Kondo, And Susumu Ohno (1996). “Monophyletic origin and unique dispersal patterns of domestic fowls”, Proc. Natl. Acad. Sci. 93 (13), p. 6792–6795. doi:10.1073/pnas.93.13.6792. 
  12. Nishibori, M. ; Shimogiri, T. ; Hayashi, T. ; Yasue, H. (2005). “Molecular evidence for hybridization of species in the genus Gallus except for Gallus varius”, Animal Genetics 36 (5), p. 367–375. doi:10.1111/j.1365-2052.2005.01318.x. 
  13. Sacci, MA; K Howes & K Venugopal (2001). “Intact EAV-HP endogenous retrovirus in Sonnerat's Jungle Fowl”, Journal of Virology 75 (4), p. 2029–2032. doi:10.1128/JVI.75.4.2029-2032.2001. 
  14. Sathyakumar, S (2006). “Habitat use by Grey Junglefowl Gallus sonneratii Temminck at Mundanthurai Plateau, Tamil Nadu”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 103 (1), p. 57–61. 
  15. Wayre,P (1976). “Sonnerat's - a junglefowl threatened by fishermen”, Newsl. for Birdwatchers 16 (5), p. 1–3.