Griza korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. tristis
Corvus tristis
(Lesson & Garnot, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza korvoTrista korvo (Corvus tristis), estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la ordo de paserinoj, kiu estis konata ankaŭ kiel Nudvizaĝa korvo, estas ĉirkaŭ samgranda (42–45 cm longa) kiel la eŭrazia Nigra korniko (Corvus corone) sed ĝi havas iom diferencajn proporciojn kaj koloron en plumoj dum la junula fazo tre malkutiman inter la membroj de tiu genro.

La vostoplumoj estas relative longaj kaj gradecaj kaj la gamboj estas relative mallongaj. La plumarkoloro de la plenkreskulo estas nigra kun hazardaj blankmakulitaj flugiloj kaj vostoplumoj. Ampleksa zono ĉirkaŭokula estas tre nuda de plumoj kaj montras rozblankecan haŭtaĵon ĉirkaŭ blublankecajn okulojn. La beko estas malkutime tro varia, blueca en supra makzelo kaj rozblankeca en suba makzelo ĉe kelkaj specimenoj, dum ĉe aliaj la tuta beko estas rozblankeca kun malhela pinto. La tiom elstara nazzono ĉe aliaj specioj de la genro Corvus, ĉe tiu specio estas ne tiom elstara.

Junuloj kompare havas rimarkindan palan plumaron el helbruna al kremkolora, dum flugiloj, vosto kaj unuarangaj flugilplumoj montriĝas brunnigraj kaj sablokoloraj kaj kapo kaj subaj partoj estas ofte preskaŭ blankaj.


Tiu specio loĝas tra la tuta granda insulo de Novgvineo kaj asocie en najbaraj insuloj en kaj praarbaroj kaj arbaroj en kaj malaltaj teroj kaj en montetaj arbaroj ĝis 1350 m.

Manĝo okazas kaj surgrunde kaj en arboj, kie ili prenas ampleksan gamon de eroj. Frukto ŝajnas tre grava formante grandan parton de la manĝaĵo kvankam etaj animaloj kiel ranoj kaj akvaj insektolarvoj estas prenataj el malprofunda akvo sursablo aŭ el ŝtonetejoj en riveroj. Dum manĝado enarba la birdoj faras bruan kontakton unu kun alia dum ties nombroj estas de 4-8 individuoj.

La voĉo estas priskribita kiel milda 'ka' aŭ plendema 'kaŭ' kun aliaj raŭkaj sonnotoj aldonitaj kiam ili estas ekscititaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]