Griza marmoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza marmoto

Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mammalia
Ordo: Rodentia
Familio: Sciuridae
Genro: Marmota
Subgenro: Petromarmota
Marmota caligata
(Eschscholtz, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Marmota caligata range[2]
Marmota caligata range[2]
Marmota caligata range[2]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Griza marmoto (Marmota caligata) estas specio de marmoto trovebla en montaroj de nord-uestas Norda Ameriko. Preferataj areoj por grizaj marmotoj estas deklivoj ĉe arbarlimo kun abundaj herboj kaj forboj, kiujn ili povas manĝi, kaj rokoj, uzeblaj por rifuĝo.

Griza marmoto estas la plej granda sciuredo en Norda Ameriko. En Usono kaj Kanado la besto havas kromnomon "the whistler" ("fajfulo") pro fajfo, kiun marmotoj uzas por signali al membroj de sia kolonio pri eblaj danĝeroj. Alia ofte uzata kromnomo estas "whistle pig" ("fajfa porko"). Urbeto Whistler en Brita Kolumbio, Kanado originale havis nomon London Mountain, sed estis renomita post la marmotoj por igi ĝin pli plaĉa por turistoj.[3] La plej parencaj al griza marmoto estas specioj flavventra marmoto, olimpa marmoto kaj vankuvera marmoto, kvankam la precizaj interrilatoj inter ili estas ĝis nun malklaraj.[4][5]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Griza marmoto apud Helen Lake, Banff National Park, Kanado

Griza marmoto estas granda kaj vasta tera sciuro kun mallongaj limboj kaj vasta kapo. Plenkreskuloj estas inter 62 kaj 82 cm longaj, inkluzive voston kiu longas de 17 ĝis 25 cm. La specio havas rimerkeblan seksan duformismon kaj iĉoj estas konsiderinde pli grandaj ol inoj en plimulto de subspecioj. Pro ilia longa periodo de hiberniĝo, dum kiu ili vivas kontraŭ amasigitaj rezervoj de graso, pezo de individuaj marmotoj varias depende de sezono. En majo, kiam la bestoj ĵus vekiĝis de hiberniĝo, ili pezas ne pli ol 3.75 kg, dum en septembro plenkreskuloj estas averaĝe 7 kg pezaj pro amasigo de graso.[6] Apartaj plenkreskuloj atingas pezon de pli ol 10 kg aŭtune, kun rekordaj ekzemploj de 13.5 kg.[7] Tio igas grizan marmoton la plej granda sciuredo, kvankam alpa marmoto havas pli grandan averaĝon.[8]

Grizaj marmotoj estas nomataj tiel pro la arĝente-griza felo sur iliaj ŝultroj kaj dorso. Aliaj dorsaj partoj de iliaj korpoj estas ruĝece-brunaj, la supra parto de la kapo nigra kun blanka makulo sur muzelo, felo sur mentono kaj ĉirkaŭ lipoj ankaŭ estas blanka kaj ĉiuj aliaj partoj estas nigraj aŭ malhelbrunaj, iam kun blankaj makuloj sur antaŭaj piedoj. Pelto de marmoto havas longajn antaŭajn harojn, kiuj plejparte respondecas pri videbla koloro, kaj densan subhararon por termoizolado. La grizaj partoj ne havas subhararon kaj la hararo tie estas pli maldensa ol ĉe aliaj partoj de la korpo.[9] Grizaj marmotoj mudas en frua ĝis meza somero.[6]

Piedoj de grizaj marmotoj havas kurvajn ungegojn, iom pli grandaj ĉe antaŭaj piedoj ol ĉe la malantaŭaj. La piedoj havas senharajn pufojn por pli bona kontakto kun grundo. La vosto estas longa, iom plata kaj kovrita per densa hararo. Krom diferenco je grando, iĉoj kaj inoj aspektas simile. Inoj havas po 5 parojn de mampintoj.[6]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Griza marmoto en Nacia Parko Mount Rainier

Nun estas agnoskitaj tri subspecioj de griza marmoto:

Distribuo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Griza marmoto preferas montarajn areojn en plejparto de Alasko, uesta Kanado kaj ekstrema nordokcidento de kohera Usono.[1] Ili vivas super arbarlimo, plej ofte ĉe altoj pli ol 2500 metrojn super marnivelo en montaj herbejoj kaj kriplaj arbaroj.[6] Fosilioj de la marmotoj datas ekde frua plejstoceno. Sugeste, la arealo de la specio estis tiam iom pli granda kaj inkluzivis arktajn insulojn apud Alasko, kie grizaj marmotoj ne plu troveblas.[10]

Dieto kaj konduto[redakti | redakti fonton]

Grizaj marmotoj estas tagaj herbovoruloj, manĝantaj foliojn, florojn, herbojn kaj ciperacojn. Iliaj naturaj malamikoj estas reĝaj agloj, grizaj kaj nigraj ursoj, lupoj, kojotoj, vulpoj, linkoj, pumoj kaj guloj. Ĝenerale la marmotoj vivas en kolonioj de ĉ. 36 individuuloj kun furaĝa areo de ĉ. 14 hektaroj. En ĉiu kolonio estas unu dominanta plenkreska iĉo kaj ĝis tri dominantaj plenkreskaj inoj, iam unu subdominanta plenkreska iĉo kaj iu kvanto de junuloj kaj adoleskuloj de malpli ol 2 jaroj je aĝo.[6]

Marmoto sunumas en Nacia Parko Mount Rainier

La marmotoj hiberniĝas dum sep ĝis ok monatoj po jaro en ternestoj, kiujn ili elfosas en grundo, ofte ĉirkaŭ aŭ sub rokoj. Plej kutime la kolonio havas unu hibernejon, kie marmotoj estas dum malvarma sezono, kaj kelkajn aliajn ternestojn por noktumado aŭ por urĝa rifuĝo en okazo de danĝero. La rifuĝejoj estas la plej simpla kaj kutima tipo de ternesto. Kutime ĝi nur havas unu rektan tunelon kiu estas 1 ĝis 2 metrojn profunda. Averaĝe ĉiu kolonio elfosas po 5 da tiuj ĉiujare, kaj oldaj kolonioj povas havi na pli ol cent. La dormejoj kaj hibernejoj estas multepli komplikaj, kun multaj eliroj, branĉantaj tuneloj kaj profundaj ĉambroj, kovritaj per fojnosekalo por plia komforto. Ili iras ĝis 3.5 metrojn profunden. Kolonio povas havi ĝis 9 dormejojn aldone al pli granda hibernejo.[11]

Ĉe grizaj marmotoj oni observis multajn formojn de socia konduto, inlkuzive ludadon, ludlukton, socian aranĝadon ktp. Tiuj ĉi interagoj iĝas pli oftaj je alveno de hiberna sezono. Kontaktoj kun anoj de aliaj kolonioj estas maloftaj kaj plej kutime malamikemaj, kaj la inoj aparte aktive forpenas fremdulojn. Grizaj marmotoj havas sistemon de voĉa kounikado kun almenaŭ sep diversaj signaloj, inkluzive ĉirpojn, fajfojn, murmuregojn kaj ĝemojn.[12] Multaj el tiuj signaloj servas kiel alarmiloj, atentigaj kontraŭ eblaj danĝeroj. Ankaŭ gravan rolon havas markado de teritorio per odoroj, ambaŭ per fekaĵoj kaj per sekrecio de iliaj odoraj glandoj.[6]

Grizaj marmotoj ofte "sunumas" sur la rokoj, ofte dum ĝis 44% de tempo, aparte en matenoj. Tamen dum aparte varma vetero ili kuŝiĝas en ternestoj aŭ en aliaj ombraj lokoj. Dum la aliaj partoj de tago ili furaĝas kaj revenas en dormejojn vespere por noktumi.[6]

En areoj, kiujn ofte vizitas homoj, la grizaj marmotoj facile alkutimiĝas je ilia ĉeesto. Se homoj ne provas ĉasi aŭ kapti la marmotojn, ili baldaŭ komprenas ke homoj ne prezentas danĝeron kaj tute ignoras ilin. Tio ebligas relative facilan observadon de konduto kaj sociaj interrilatoj de grizaj marmotoj.

Pariĝo okazas tuj post hiberniĝo kaj inoj naskas na du ĝis kvar idoj printempe. Grizaj marmotoj estas poliginiaj kaj iĉoj havas "haremojn", sed ankaŭ iam vizitas inojn de aliaj teritorioj.

Reproduktiĝo[redakti | redakti fonton]

Grizaj marmotoj pariĝas tuj post[13] aŭ eĉ antaŭ[14] forlaso de hibernejoj en majo. Antaŭpariĝaj ritoj ĝenerale konsistas je flaro de generaj organoj kiun sekvas surmuntiĝo kaj koito. Similaj kondutoj iam observeblas inter inoj. Plej kutime inoj naskas idojn ĉiun duan jaron, kvankam ambaŭ pli kaj malpli oftaj frekvencoj estas raportitaj.[6][14]

Gravedeco longas inter 25 kaj 30 tagojn, kaj du ĝis kvin idoj naskiĝas inter malfrua majo kaj mez-junio.[13] Idoj povas forlasi terneston en la aĝo de tri ĝis kvar semajnoj. Tiam ili jam havas felon kaj ne plu bezonas patrinan lakton.[15] Komence la junuloj estas tre atentemaj, sed ĉ. kvar semajnojn post unua eliro el la ternesto ili jam havas ĉiujn formojn de plenkreska konduto krom la seksuma. Ĝenerale adoleskuloj forlasas sian patrian kolonion ĉ. 2 jaroj de aĝo kaj atingas plenan seksan fekundecon la sekvan jaron.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Linzey, A. V. & NatureServe (Hammerson, G.) (2008). Marmota caligata. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 6 January 2009.
  2. IUCN (International Union for Conservation of Nature) 2008. Marmota caligata. In: IUCN 2014. The IUCN Red List of Threatened Species. Version 2014.3. http://www.iucnredlist.org. Downloaded on 25 February 2015.
  3. BritishColumbia.com Arkivigite je 2007-04-04 per la retarkivo Wayback Machine - Whistler, British Columbia
  4. Kruckenhauser, L., et al. (1999). “Marmot phylogeny revisited: molecular evidence for a diphyletic origin of sociality”, Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research 37 (1), p. 59–56. doi:10.1046/j.1439-0469.1999.95100.x. 
  5. Steppan, S.J., et al. (1999). “Molecular phylogeny of the marmots (Rodentia: Sciuridae): tests of evolutionary and biogeographic hypotheses”, Systematic Biology 48 (4), p. 715–634. doi:10.1080/106351599259988. 
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 6,8 Braun, J.K., et al. (2011). “Marmota caligata (Rodentia: Sciuridae)”, Mammalian Species 43 (1), p. 155–171. doi:10.1644/884.1. 
  7. [1]
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-01. Alirita 2012-10-16.
  9. Hoffmann, R.S., et al. (1979). “The relationships of the Amphiberingian marmots (Mammalia: Sciuridae)”, Occasional Papers of the Museum of Natural History, University of Kansas 83, p. 1–56. 
  10. Heaton, T.H., et al. (1996). “An ice age refugium for large mammals in the Alexander Archipelago, southeastern Alaska”, Quarternary Research 46 (2), p. 186–192. doi:10.1006/qres.1996.0058. 
  11. Holmes, W.G. (1984). “Predation risk and foraging behavior of the hoary marmot in Alaska”, Behavioral Ecology and Sociobiology 15 (4), p. 293–301. doi:10.1007/BF00292992. 
  12. Taulman, J.F. (1977). “Vocalizations of the hoary marmot, Marmota caligata”, Journal of Mammalogy 58 (4), p. 681–683. 
  13. 13,0 13,1 Barash, D.P. (1981). “Mate guarding and gallivanting by male hoary marmots (Marmota caligata)”, Behavioral Ecology and Sociobiology 9 (3), p. 187–193. doi:10.1007/BF00302936. 
  14. 14,0 14,1 Kyle, C.J., et al. (2007). “Social structure and facultative mating systems of hoary marmots (Marmota caligata)”, Molecular Ecology 16 (5), p. 1245–1255. doi:10.1111/j.1365-294X.2006.03211.x. 
  15. Barash, D.P. (1980). “The influence of reproductive status on foraging by hoary marmots (Marmota caligata)”, Behavioral Ecology and Sociobiology 7 (3), p. 201–205. doi:10.1007/BF00299365. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carling, M. "Marmota caligata (hoary marmot)." Animal Diversity Web, University of Michigan. 1999. [2]
  • Marmota caligata. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  • Thorington, R. W. Jr. and R. S. Hoffman. 2005. Family Sciuridae. pp. 754–818 in Mammal Species of the World a Taxonomic and Geographic Reference. D. E. Wilson and D. M. Reeder eds. Johns Hopkins University Press, Baltimore.