Griza muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza muŝkaptulo
Griza muŝkaptulo
Griza muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Muscicapa
Specio: M. striata'
Muscicapa striata
(Pallas, 1764)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Griza muŝkaptuloStriata muŝkaptulo, Muscicapa striata, estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de ties plej tipa genro nome Muscicapa. Ili reproduktiĝas en plej parto de Eŭropo kaj okcidenta Azio, kaj estas migranta, kiu vintrumas en Afriko kaj sudokcidenta Azio. Ĝi malpliiĝas en partoj de sia teritorio, sed tutmonde ne estas minacata.

    Priskribo[redakti | redakti fonton]

    Temas pri nerimarkinda birdo kun longaj flugiloj kaj vosto. Plenkreskulo havas brunecajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn, kun kelka striado en brusto kaj flankoj, kio nomigas la specion en la latina scienca nomo. La kruroj estas mallongaj kaj nigraj, kaj la beko estas nigra kaj havas la larĝan sed akrapintan formon tipan de la insektomanĝantaj dumfluge. Junuloj estas pli brunaj ol plenkreskuloj kaj montras punktojn en supraj partoj.

    Grizaj muŝkaptuloj ĉasas el rimarkindaj ripozejoj, saltante super preterpasantaj flugantaj insektoj, kaj ofte revenante al la sama ripozejo. La stara sinteno estas karaktera.

    Ili estas birdoj de deciduaj arbaroj, parkoj kaj ĝardenoj, kun prefero por malfermaj areoj inter arboj. Ili konstruas malferman neston en taŭga truo, ofte ĉe muro, kaj pretas adaptiĝi al malferma nestoskatolo. La ino demetas 4-6 ovojn.

    Kurioze plej parto de eŭropaj birdoj ne povas distingi siajn proprajn ovojn disde tiuj de aliaj specioj. La escepto estas la gastigantoj de la Komuna kukolo, kiuj devis evoluigi tiun kapablon kiel protekto kontraŭ la nestoparazitoj. La Griza muŝkaptulo montras efikegan ovorekonon, kaj tre verŝajne ĝi estis iam gastiganto de la kukolo, sed iĝis tiom efika je tio ke la kukolo serĉis aliajn viktimojn. Malo estas la Pronelo, kiu ŝajne estas ĵusa kukolgastiganto, ĉar ĝi ne montras ian ajn ovorekonon.

    La kanto de tiu specio estas fajna, prilaborita milda kaj altatona cssssiiiipp, iom descenda laŭ tono.

    Nesto de Griza muŝkaptulo
    ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Muscicapa striata - Muzeo de Tuluzo

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • Bradshaw, C., P. J. Jepson kaj N. J. Lindsey. (1991) Identification of brown flycatchers British Birds” 84(12):527-542
    • Alström, Per & Erik Hirschfeld (1991) Field identification of Brown, Siberian and Grey-streaked Flycatchers Birding World 4(8):271-278

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]