Griza petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza petrelo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Procellaria
Procellaria cinerea
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza petrelo (Procellaria cinerea), nomata ankaŭ Bruna petreloGriza pufino[1] estas specio de marbirdo en la familio Procelariedoj aŭ de petreloj. Ili loĝas en malfermaj maroj de la Suda Hemisfero, ĉefe inter 49°S kaj 32°S.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Griza petrelo estas membro de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. Kiel membroj de Procelarioformaj, ili kunhavas iajn karakterojn. Unue ili havas tubecajn naztruojn nome naztruoj. La malfermaĵo al la naztruo situantas diference ĉe kelkaj birdospecioj. Tiuj birdoj havas la malfermaĵon pinte de al supra bekoduono. Due, ili produktas stomakoleon kiu enhavas vaksecan esteron kaj trigliceridojn. Tiu oleo plenumas du funkciojn. Kiam predanto minacas la birdon, ties idon aŭ ovon, ili kraĉas la substancon al tiu predanto. Tiu substanco havas haladzan fiodoron, kaj hirtigas la plumojn ĝis degradi ties uzeblo. Krome ili povas digesti la vaksecajn esterojn por akiri altajn energikvantojn, necesaj kaj por idoj kaj dum longaj flugoj aŭ por la periodo kiam ili kovas sian ovon aŭ idozorgas.[3] Ili havas ankaŭ unike strukturitan bekon, kun sep al naŭ distingaj kornoplatoj.[3] Fine, ili havas salglandon kiu situantas super la naztruojn kaj helpas sensaligi ties korpon, ĉar ili trinkas marakvon. Ili elpelas la salrubon el sia nazo.[4]

La Griza petrelo estis nomata Griza pufino,[5] kaj Bruna petrelo.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Procellaria derivas el du latinaj vortoj, nome procella signife ŝtormo kaj arius sufikso signifa apartenanta aŭ koncerna al. Tio aludas al ties asocio kun ŝtorma vetero. La vorto cinerea estas latina kaj signifas "cindrecan", do klare tradukeblas al "griza". La vorto Petrelo devenas el Sankta Petro kaj la historio pri ties piedirado surakva. Tio aludas al la petrela kutimo plaŭdi la akvan surfacon por ekflugi.[6]

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[2]
Loko Populacio Dato Tendenco
Insulo Gough 10,000+ paroj 2004 Malpliiĝanta
Totalo Tristan da Cunha 10,000+ paroj 2004
Insulo Marion 1,600 paroj
Princ-Eduarda Insulo 2,000—5,000 paroj
Kergelenoj 2,000—5,000 paroj
Krozetoj 2,000—5,000 paroj
Amsterdam-Insulo 10 paroj
Kampbelinsulo 100—600 paroj
Makvora Insulo 59—80 paroj Malpliiĝanta
Antipodaj Insuloj 53,000 paroj 2001 Malpliiĝanta
Totale Plenkreskuloj 400,000 2004 Malpliiĝanta

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Griza petrelo estas granda griza, blanka kaj bruna petrelo. Ili estas averaĝe 48 cm longaj kaj pezas 1000 g. Ili havas brunecgrizajn dorson, suprajn vostokovrilojn, kaj supraflugilojn. Ili havas blankajn ventron,[2] kaj subflugilojn kaj subvoston kiu estas cindrogrizaj.[1] Ili havas flavecverdecan bekon kaj rozgrizajn piedojn.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili plonĝas el altoj de ĝis 10 m por akiri manĝon.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Grizaj petreloj revenas al siaj reproduktejaj areoj en februaro kaj marto kaj konstruas nestotruojn por nestumi. Tiuj nestotruoj estas en bone-drenita grundo, protektata de herbotufoj el genro Poa, tipe ĉe dekliva tereno. Fine de marto aŭ komence de aprilo, la ino demetas ununuran ovon, kaj ambaŭ gepatroj kovas ĝin. Post eloviĝo la ido estas zorgata de ambaŭ gepatroj ĝis kiam okazas elnestiĝo el fino de septembro al komenco de decembro.[2]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Grizaj petreloj estas pelagaj kaj tipe restas inter 49°S kaj 32°S for de la reprodukta sezono. Dum la reprodukta sezono, ili formas koloniojn sur kelkajl insuloj. Antipodaj Insuloj, kun ĉirkaŭkalkulataj 53,000 paroj, kaj la Insulo Gough kun 10,000 paroj estas la plej grandaj kolonioj, kaj aliaj estas ĉe Princ-Eduarda Insulo, Insulo Marion, Tristan da Cunha, Krozetoj, Kergelenoj, Amsterdam-Insulo, Kampbelinsulo, kaj Makvora Insulo. Ili havas loĝan teritorion de 68,800,000 km².[2]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Ne estas multa ĵusa informaro pri tiu birdospecio, sed ties populacio ŝajne malpliiĝas certe malrapide kaj eble rapide. Enmetitaj predantoj kiaj hejmaj katoj, brunaj ratoj, kaj nigraj ratoj kontribuas al tiu malpliiĝo, same kiel la interplektado ĉe multhokado, kio estas ĉefa problemo. Tiu birdospecio estas plej komune kaptata senintence de multhokadaj fiŝkaptejoj en akvoj de Novzelando, kun ĉirkaŭkalkulo de 45,000 birdoj en la lastaj 20 jaroj. Aliaj predantoj estas la vekaralo kaj la muso.[2]

Por helpi al reteno aŭ eĉ pliigo de ties populacio, oni lokis la specion ĉe la 2a apendico de la sistemo CMS kaj ĉe la 1 Anekso de la ACAP. La Insulo Gough estis elektita Monda heredaĵo de Unesko. Antipodaj Insuloj ekis antaŭlaboron por longdaŭra monitorado (kontrolado), kaj en 2007 ekis la monitorado. En 2001, la Rattus norvegicus estis eliminita el la Kampbelinsulo, kaj en 2006 la organizo por sudorientatlantikaj fiŝkaptejoj nome SEAFO ekaplikis decidojn kontraŭ multhokado.[2]

Future, oni planas nombrajn taskojn, komence per censo pri ĉiuj reproduktejaj lokoj. Ankaŭ oni faros studojn pri Insulo Gough koncerne al la musoj, kaj fine, oni aplikos pli striktan fiŝkaptadajn regulojn fare de ONA, RFMO kaj ACAP.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 ZipCode Zoo (19a Junio 2009)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 BirdLife International (2009)
  3. 3,0 3,1 Double, M. C. (2003)
  4. Ehrlich, Paul R. (1988)
  5. BirdLife International (2009(a))
  6. Gotch, A. T. (1995)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2009(a)). The BirdLife checklist of the birds of the world, with conservation status and taxonomic sources. (xls). Alirita 17a Julio 2009.
  • DoubleM. C. Michael Hutchins, Jerome A. Jackson, Walter J. Bock, Donna, Olendorf, Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator, Grzimek's Animal Life Encyclopedia, Procellariiformes (Tubenosed Seabirds), 2003, Gale Group, 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins, Farmington Hills, MI, isbn = 0-7876-5784-0, paĝoj 107–111.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. Nov-Jorko, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F.. (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. ISBN 0-8160-3377-3.