Griza vireo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Griza vireo
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Vireo vicinior (Coues, 1866) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Griza vireo (Vireo vicinior) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj.
Tiu reproduktiĝas el sudokcidenta Usono kaj norda Basa Kalifornio en nordokcidenta Meksikio al okcidenta Teksaso. Ĝi estas migranta, kiu vintras en nordokcidenta Meksikio en okcidento de la subŝtato Sonora kaj en sudo de Basa Kalifornio nome en Baja California Sur; ĝi restas la tutan jaron nur en Nacia Parko Big Bend en sudokcidenta Teksaso.
La Plumbovireo (Vireo plumbeus) estas pli disvastigata ol la Griza vireo kaj reproduktiĝas tra la Roka Montaro kaj la Granda Baseno. Tiu vireo loĝas ĉefe en seka arbustaro, ĉefe de junipero sed ankaŭ ĉe arbaroj de pinoj, en deklivoj de sudokcidentaj montoj en Usono kie koincidas kun la Plumbovireo, kiu preferas pli altajn arbojn dum la Griza vireo preferas pli da arbustaro kaj pli da denseco de junipero.
La Griza vireo estas 14 cm longa, griza supre, kaj sablokolora al blankeca sube, kun ununura (anstataŭ du) svaga hela flugilstrio en iom brunecnuancaj flugiloj kaj ankaŭ svaga okulringo. Ĝi havas mallongan dikan bekon. Ambaŭ seksoj estas similaj. La flankenmovo de ties vosto estas unika inter vireoj kaj rememorigas tiun de la Polioptiledojj. La kanto estas hu-ŭii, ĉu-ŭii, ĉe-ŭiit, ĉii, ĉ-ĉurr-ŭiit, ĉurr, sĉrej.
Referencoj [redakti]
- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 50996, Vireo vicinior, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |