Griza vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza vireo
Griza vireo
Griza vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. vicinior'
Vireo vicinior
(Coues, 1866)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza vireo (Vireo vicinior) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj.

Tiu reproduktiĝas el sudokcidenta Usono kaj norda Kalifornia Duoninsulo en nordokcidenta Meksiko al okcidenta Teksaso. Ĝi estas migranta, kiu vintras en nordokcidenta Meksiko en la okcidento de la subŝtato Sonoro kaj en la sudo de Kalifornia Duoninsulo nome en Suda Malsupra Kalifornio; ĝi restas la tutan jaron nur en Nacia Parko Big Bend en sudokcidenta Teksaso.

La Plumbovireo (Vireo plumbeus) estas pli disvastigata ol la Griza vireo kaj reproduktiĝas tra la Roka Montaro kaj la Granda Baseno. Tiu vireo loĝas ĉefe en seka arbustaro, ĉefe de junipero sed ankaŭ ĉe arbaroj de pinoj, en deklivoj de sudokcidentaj montoj en Usono kie koincidas kun la Plumbovireo, kiu preferas pli altajn arbojn dum la Griza vireo preferas pli da arbustaro kaj pli da denseco de junipero.

Tiu nearkta specio estas 14 cm longa, griza supre, kaj sablokolora al blankeca sube, kun ununura (anstataŭ du) svaga hela flugilstrio en iom brunecnuancaj flugiloj kaj ankaŭ svaga okulringo. Ĝi havas mallongan dikan bekon. Ambaŭ seksoj estas similaj. La flankenmovo de ties vosto estas unika inter vireoj kaj rememorigas tiun de la Polioptiledojj. La kanto estas hu-ŭii, ĉu-ŭii, ĉe-ŭiit, ĉii, ĉ-ĉurr-ŭiit, ĉurr, sĉrej.

Referencoj

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 50996, Vireo vicinior, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.

Eksteraj ligiloj