Grizaj anseroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizaj anseroj
Griza ansero, Anser anser
Griza ansero, Anser anser
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anserenoj Anserinae
Genro: Anser
Genroj de subdivizioj

Anser albifrons
Anser anser

  • A. a. anser
  • A. a. rubrirostris
  • A. a. domesticus

Anser brachyrhynchus
Anser caerulescens
Anser canagicus
Anser cygnoides

  • A. c. cygnoides
  • A. c. domesticus

Anser fabalis
Anser erythropus
Anser indicus
Anser rossii
Anser serrirostris

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La akvobirda genro Anser inkludas la grizajn anserojn kaj foje ankaŭ la blankajn anserojn. Ĝi apartenas al la subfamilio de Anserenoj (Anserinae) kie membras la veraj anseroj kaj la cignoj. La genro havas distribuadon en Holarkto, kun almenaŭ unu specio kiu reproduktiĝas en ĉiu malferma humida habitato de la regionoj de Ĉearkto kaj malvarmaj kaj moderklimataj en la Norda Hemisfero somere. Kelkaj reproduktiĝas ankaŭ pli sude, kaj atingas pli varmajn moderklimatajn regionojn. Ili ĉefe migras suden vintre, tipe al regionoj en moderklimata zono inter la izotermoj de januaro nome 0 °C al 5 °C.

Tiu genro enhavas dek vivantajn speciojn, kiuj etendas tra la tuta gamo de formoj kaj grandoj de la veraj anseroj. La plej granda estas la Griza ansero, 2.5-4.1 kg peza, kaj la plej malgranda estas la Rosansero 1.2-1.6 kg. Ĉiuj havas krurojn kaj piedojn kiuj estas rozkoloraj, aŭ oranĝecaj, kaj bekojn kiuj estas rozkoloraj, oranĝecaj, aŭ nigraj. Ĉiuj havas blankajn subajn kaj suprajn vostokovrilojn, kaj kelkaj havas iome da etendo de blanka en siaj kapoj. La kolo, korpo kaj flugiloj estas grizaj aŭ blankaj, kun nigraj aŭ nigrecaj unuarangaj - kaj ankaŭ ofte duarangaj - flugoplumoj. La tre proksime rilataj "nigraj" anseroj de la genro Branta diferencas je tio ke ili havas nigrajn krurojn, kaj ĝenerale pli malhelan korpoplumaron.[1]

Sistematiko, taksonomio kaj evoluo

Vivantaj specioj kaj taksonomio

La sekvontaj blankaj anseroj estas komune separataj kiel genro Chen, kun unu el ili foje disigita en la genro Philacte. Ili ne povas esti distingataj anatomie el la anseroj de la genro Anser kvankam estas iome da pruvoj de distinga stirpo en analizoj de molekula informo. Dum kelkaj ornitologiaj verkoj tradicie inkludas Chen en Anser,[2] la AOU kaj la IUCN estas elstaraj fakularoj kiuj traktas ilin separate.[3]

Kelkaj fakuloj ankaŭ traktas kelkajn subspeciojn kiel distingaj specioj (ĉefe la Tundra fabansero[4]) aŭ kiel verŝajne futura specidisigo (ĉefe la Gronlanda blankfrunta ansero).[5]

Fosiliaj registroj

La kapo de Griza ansero
Grizaj anseroj dumfluge

Nombraj specioj el fosilioj estis lokitaj en tiu genro. Ĉar la veraj anseroj preskaŭ neeble estas atribueblaj osteologie al la genro, tio devas esti rigardata prudente. Oni povas akcepti kun limigita certeco ke eŭropaj fosilioj el konataj internaj lokoj apartenas al Anser. Ĉar specioj rilataj al la Kanada ansero estis priskribitaj el la fina Mioceno antaŭen en Nordameriko, foje el samaj lokoj de la supozataj grizaj anseroj, estas fortaj duboj pri la ĝusta genra atribuo de la supozataj nordamerikaj fosiliaj anseroj.[6] La fosilio de la komenca Plioceno Branta howardae estas unu el la kazoj kie oni esprimis dubojn pri ties genra atribuo. Simile, Heterochen = Anser pratensis ŝajne ege diferencas el aliaj specioj de Anser kaj povus esti lokigita en diferenca genro; alternative, ĝi povus esti estinta unika ekzemplo de griza ansero adaptita al ripozado sur arboj.[7]

  • Anser atavus (Meza/Fina Mioceno de Bavario, Germanio) – foje en Cygnus
  • Anser arenosus (Big Sandy, Fina Mioceno de Wickieup, Usono)
  • Anser arizonae (Big Sandy, Fina Mioceno de Wickieup, Usono)
  • Anser cygniformis (Fina Mioceno de Steinheim, Germanio)
  • Anser oeningensis (Fina Mioceno de Oehningen, Svisio)
  • Anser thraceiensis ( Fina Mioceno/Komenca Plioceno de Trojanovo, Bulgario)
  • Anser pratensis (Valentine, Komenca Plioceno de Kantono Brown, Usono) - eble separebla en Heterochen
  • Anser pressus (Glenns Ferry, Fina Plioceno de Hagerman, Usono) - iam Chen pressa
  • Anser thompsoni (Plioceno de Nebrasko)
  • Anser azerbaidzhanicus (Komenca? Pleistoceno de Binagady, Azerbajĝano)

La malta cigno Cygnus equitum estis foje lokita en Anser, kaj Anser condoni estus sinonimo de Cygnus paloregonus.[8] Fosilio de ansero el Komenca-Meza Pleistoceno de Salvadoro estas tre simila al Anser.[9] Pro ties aĝo ĝi estus plej verŝajne apartenanta al nuna genro, kaj biogeografio indikas Branta kiel alia verŝajna kandidato.

?Anser scaldii (Fina Mioceno de Antverpeno, Belgio) povus esti tadorno.

Diferencoj inter grizaj anseroj

Temas pri tre similaj specioj, sed ĝenerale oni povas diri, ke inter la grizaj anseroj kiuj ne havas blankajn bekobazojn laŭ la kolo la Griza ansero havas pli dikan, la Fabansero pli longan kaj la Mallongbeka ansero pli mallongan. Laŭ la kapo la Griza ansero havas pli grandan kaj helan, la Fabansero pli malgrandan kaj malhelan kaj la Mallongbeka ansero multe pli malhelan kaj kontrastan kun la hela brusto.

Laŭ la dorso ripoze la Griza ansero havas pli nigrecajn kaj larĝajn stribendojn, la Fabansero pli malhelan ol la Mallongbeka ansero kaj kun pli markataj blankaj plumobordoj kaj la Mallongbeka ansero havas la plej helgrizan dorson. Laŭ la supraj partoj de flugiloj la Griza ansero montras kontraston inter brunaj akzelaj areoj kaj tre helgrizaj flugilkovriloj, la Fabansero estas la plej malhela kaj la Mallongbeka ansero estas tre helgriza kaj strieca kun pli malhelaj flugopintoj.

Laŭ vosto la tri specioj montras malhelan pugon kaj grizan bendon en blanka vosto, sed la Griza ansero montras la plej helgrizajn nuancojn kun tre larĝa fina blanka bordo, la Fabansero la plej malhelgrizajn nuancojn kaj la plej mallarĝan blankan vostobordon, dum la Mallongbeka ansero helgrizajn nuancojn kun tre larĝa fina blanka bordo.

Ĉe la striecaj flankoj la Griza ansero havas plej etendan striecon al ventro, la Fabansero similan koloron al dorso kaj la Mallongbeka ansero plej kontrastan koloron al la dorso, nome multe pli malhelaj flankoj. Pri kruroj kaj piedoj la Griza ansero havas ne tre markatan rozkoloron, la Fabansero plej oranĝecajn kaj la Mallongbeka ansero plej rozkolorajn. Laŭ la beko la Griza ansero havas plej fortikan kaj helan, la Fabansero plej longan kaj la Mallongbeka ansero, kiel sugestas ties nomo, multe plej mallongan.[10]

Rilataro kun homoj kaj konservostatuso

Du specioj en la genro ludas gravan rolon de komerca karaktero, kaj estis hejmigitaj kiel kortobirdo: la eŭropaj hejmigitaj anseroj estas devenaj el la Griza ansero, kaj la ĉinaj kaj kelkaj afrikaj hejmigitaj anseroj estas devenaj el la Cigna ansero.

Plej specioj estas ĉasataj je pli granda aŭ pli malgranda etendo; en kelkaj areoj, kelkaj populacioj estas endanĝeritaj pro troa ĉasado. Plej rimarkinde la Malgranda ansero estis listita en la IUCN Ruĝa Listo kiel Vundebla en sia teritorio, kaj pro troa ĉasado kaj pliiĝanta habitatodetruo, la populacio de la Cigna ansero estas borde de formorto, kio kondukis al listo kiel Endanĝerita.[11]

Aliaj specioj ĝuis pro malpliigo de ĉasado ekde fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a, kaj plej specioj en okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko montris markatajn pliiĝojn reage al tiu protektado. En kelkaj kazoj, tio kondukis al konfliktoj kun farmistoj, kie grandaj aroj de anseroj paŝtas en terkultivejoj vintre.

Notoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

  • American Ornithologists' Union (AOU) (1998): Check-list of North American Birds: the species of birds of North America from the Arctic through Panama, including the West Indies and Hawaiian Islands (7a eld., 41a suplemento). American Ornithologists' Union and Allen Press, Washington, D.C. and Lawrence, Kansas, USA. ISBN 1-891276-00-X PDF plena teksto
  • Banks, Richard C.; Chesser, R. Terry; Cicero, Carla; Dunn, Jon L.; Kratter, Andrew W.; Lovette, Irby J.; Rasmussen, Pamela C.; Remsen, J.V. Jr; Rising, James D. & Stotz, Douglas F. (2007): Forty-eighth Supplement to the American Ornithologists' Union Check-List of North American Birds. Auk 124(3): 1109-1115. DOI:10.1642/0004-8038(2007)124[1109:FSTTAO]2.0.CO;2 PDF plena teksto
  • Brodkorb, Pierce (1964): Catalogue of Fossil Birds: Part 2 (Anseriformes through Galliformes). Bulletin of the Florida State Museum 8(3): 195-335. PDF or JPEG plena teksto
  • Carboneras, Carles (1992): Family Anatidae (Ducks, Geese and Swans). In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Volume 1: Ostrich to Ducks): 536-629, plates 40-50. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Cisneros, Juan Carlos (2005): New Pleistocene vertebrate fauna from El Salvador. [angla kun portugala resumo] Revista Brasileira de Paleontologia 8(3): 239-255. PDF plena teksto
  • Cramp, S. (1977): The Birds of the Western Palearctic. Oxford. ISBN 0-19-857358-8
  • Dudley, Steve P.; Gee, Mike; Kehoe, Chris; Melling, Tim M. & The British Ornithologists' Union Records Committee (BOURC) (2006): The British List: A Checklist of Birds of Britain (7th edition). Ibis 148(3): 526–563. COI:10.1111/j.1474-919X.2006.00603.x PDF plena teksto
  • Fox, A.D. & Stroud, D.A. (2002): Greenland White-fronted Goose. Birds of the Western Palearctic Update 4(2): 65-88.
  • IUCN (2007): 2007 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
  • Livezey, Bradley C. (1986): A phylogenetic analysis of recent anseriform genera using morphological characters. Auk 103(4): 737-754. PDF plena teksto
  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1987): Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-2201-1
  • Short, Lester L. (1970): A new anseriform genus and species from the Nebraska Pliocene. Auk 87(3): 537-543. DjVu plena teksto PDF plena teksto
  • van den Berg, Arnoud B. (2007): Lijst van Nederlandse vogelsoorten ["List of Dutch bird taxa²]. [nederlanda kaj angla] PDF plena teksto
  1. Carboneras (1992)
  2. E.g. Cramp (1977), Madge & Burn (1988), Handbook of Birds of the World (Carboneras 1992), kaj la listo de 2006 de la British Ornithologists' Union (Dudley et al. 2006)
  3. AOU (1998), IUCN (2007)
  4. Banks et al. (2007), van den Berg (2007)
  5. Fox & Stroud (2002)
  6. Brodkorb (1964), Short (1970), Livezey (1986)
  7. Short (1970) konsideras tiun birdon iome similan al anseroj kaj cignoj, tadornoj, kaj la "kairinenoj" aŭ "ripozaj anasoj". Tiuj lastaj estas nune konataj kiel parafiletika ariĝo de miksitaj akvobirdoj, ĉar la morfologiaj similaĵoj el kiuj estus produkto de konverĝa evoluo al kapablo ripozi en arboj (Livezey 1986).
  8. Brodkorb (1964)
  9. Maldekstra humero (specimeno de la Museo de Historia Natural de El Salvador MUHNES 2SSAP30-853) kaj maldekstra klaviklo (specimeno MUHNES 2SSAP30-545), ŝajne de unusola birdo: Cisneros (2005).
  10. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 19.
  11. IUCN (2007)