Grizbruna podargo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Podargus strigoides (Latham, 1801) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
Sinonimoj
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
La Grizbruna podargo, Podargus strigoides, estas aŭstralia varianto de podargo, tipo de birdo trovebla tra la kontinenta Aŭstralio, Tasmanio kaj suda Novgvineo. La Grizbruna podargo estas ofte erare konsiderita kiel strigo, kaj de tie devenas la specifa nomo strigoides.
Enhavo |
Aspekto [redakti]
Maskloj kaj inoj estas similaj kaj ĉirkaŭ 50 cm longaj. Ili havas flavajn okulojn kaj larĝan bekon kun tufo de haregecaj plumoj. Ili povas produkti laŭtajn klakajn sonojn per siaj bekoj kaj resonantan uuman alvokon.
Kutimoj [redakti]
Strigoj kutime flugas nokte por ĉasi predojn, sed la Grizbruna podargo ĝenerale restas sur ripozejo, kaj atendas, ke la manĝaĵo venu. Ili kaptas predojn per siaj bekoj, kaj nur foje ili falflugas el la gvatejo-ripozejo por fali sur la eventuala predo surgrunde.
La Grizbruna podargo ĉasas nokte kaj pasas la tagon ripozante en seka fosto aŭ arbobranĉo proksima al la arbotrunko. Ties kamuflo estas elstara, ĉar ili staras tiom rekte ke ili tute aspektas kiel parto de la branĉo.
La Grizbruna podargo manĝas ratojn, musojn, cikadojn, skarabojn, ranojn kaj aliajn etajn predojn. Ili kaptas siajn predojn per la bekoj pli ol per la kalkanoj, alia karakteroj kiu diferencigas ilin disde la strigoj.
Reproduktado [redakti]
La paroj de la Grizbruna podargo restas kune ĝiskiam unu el ili mortiĝas. Ili reproduktiĝas el aŭgusto ĝis decembro (sudhemisfera somero). Ili kutime uzas la saman neston ĉiujare, kaj nur riparas siajn izolitajn, senzorgajn platformojn el branĉetoj. Post pariĝi kun la masklo, la ino demetas 2 aŭ 3 ovojn sur kovraĵo el verdaj folioj en la nesto.
Kaj la masklo kaj la ino laŭvice sidas sur la ovoj kovi ilin ĝis eloviĝo post 30 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas kaj zorgas la idojn.
La idoj moviĝas al la bordo de la nesto kaj ĵetas siajn malpuraĵojn super la bordo. Ĉirkaŭ 25 tagoj post eloviĝo, la idoj pretas por elnestiĝo kaj komenco de siaj propraj vivoj.
Subspecioj [redakti]
- Podargus strigoides brachypterus
- Podargus strigoides lilae
- Podargus strigoides phalaenoides
- Podargus strigoides strigoides
Referencoj [redakti]
- BirdLife International (2004). Podargus strigoides. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne minacata
Fotaro [redakti]
-
Tawny Frogmouth01.jpg
La Grizbruna podargo
-
Tawny frogmouths close-up.jpg
Du ekzempleroj de Grizbruna podargo en naturo ĉe Melburno, Viktorio, Aŭstralio
-
Tawny frog mouth owl.jpg
Grizbruna podargo en Brisbano, Kvinslando, Aŭstralio
-
Tawny frogmouth in wild.JPG
Kamuflita Grizbruna podargo en naturo en Okcidenta Aŭstralio
-
Tawny frogmouth australia zoo.jpg
Vundita, nefluganta Grizbruna podargo en Aŭstralia Bestoĝardeno, Kvinslando, Aŭstralio.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- BirdLife Specidatumbazo
- Aŭstralia muzeo reta
- Smithsonian National Zoological Park
- National Parks and Wildlife Service
- Filmoj de Grizbruna podargo ĉe Interreta Birdokolekto
- Filmoj de Grizbruna podargo ĉe Google Video
- Filmoj de Grizbruna podargo ĉe YouTube
