Grizdorsa buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizdorsa buteo
Grizdorsa buteo
Grizdorsa buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Leucopternis
Specio: L. occidentalis
Leucopternis occidentalis
(Salvin, 1876)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizdorsa buteo (Leucopternis occidentalis) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj.

Ĝi troviĝas en Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Kiel ĉe aliaj rabobirdoj, ankaŭ la Grizdorsa buteo estas efika ĉasisto, kiu posedas dentecan bordon en sia supra beko, kiu estas uzata por rompi la vertebraron de ties predo.

Tiu specio povas esti distingata pro sia larĝa, nigreca dorso (kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo), kiu kontrastas kun la blankegaj gorĝo, brusto kaj subaj partoj. La kapo kaj nuko estas grizaj kun blankaj strioj, la kruroj estas flavaj, kaj la vosto estas blanka, escepte pro la nigra horizontala bendo ĝuste supra la vostopintoj. La junulo estas simila al plenkreskulo, escepte pro tio ke la dorso estas pli hela kaj brune strieca.

La Grizdorsa buteo elsendas distingan, raŭkan krion, ŝriaa, kiu estas ofte ripetata dumfluge.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]