Grizdorsa lanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizdorsa lanio
Grizdorsa lanio
Grizdorsa lanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. tephronotus'
Lanius tephronotus
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizdorsa lanio (Lanius tephronotus) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Rusio, Tajlando kaj Vjetnamio.

Tiu lanio havas tutgrizajn kronon, nukon, ŝuktrojn kaj dorson, kontraste kun nigraj flugilplumoj kaj vosto. Kiel ĉiuj lanioj, havas nigran maskon. La subaj partoj estas blankecaj, sed kun ruĝeca nuanco en flankoj kaj ventro. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj.

Ĝi estas tre proksima al la Longvosta lanio, L. schach, kaj iam traktata kiel samspecifa, sed diferenciĝas en morfologio; krome la du specioj estas tre simpatriaj kaj, kvankam la raso lahulensis foje konsiderata kiel reprezentanto de hibrida populacio inter ili, ne estas definitiva pruvo pri interreproduktado.

Oni agnoskas du subspeciojn: lahulensis (Koelz, 1950) – reproduktiĝas en norda Kaŝmiro orienten al centra Barato (Utaranĉal Pradeŝ), kaj probable al sudokcidenta Ĉinio, kaj tephronotus (Vigors, 1831) - reproduktiĝas en Nepalo orienten al nordorienta Barato (Arunaĉal Pradeŝ) kaj Centra Ĉinio; nereproduktuloj ankaŭ suden al Bangladeŝo, Birmo, Tajlando kaj Hindoĉinio.

Referencoj