Grizdorsa maskolanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizdorsa maskolanio
Grizdorsa maskolanio
Grizdorsa maskolanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. excubitoroides'
Lanius excubitoroides
(Prévost kaj Des Murs, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fotita ĉe Nacia Parko Reĝino Elizabeto, Ugando

La Grizdorsa maskolanio (Lanius excubitoroides) estas mezgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj.

Distribuado

Ĝi troviĝas en subsahara Afriko ĝis Kongo kaj sudorienta Tanzanio, nome en Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, okcidenta Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Kenjo, Malio, Maŭritanio, Niĝerio, Ruando, suda Sudano, Tanzanio, norda Mozambiko kaj Ugando.

Granda lanio de arbara herbejo (seka savano), ĝardenoj kaj humida akacia arbustaro. Ofte troviĝanta en paroj aŭ malgrandaj grupoj, temas pri sociaj birdoj, pli aremaj ol eŭraziaj lanioj. Ili kutimas ariĝi ĉe arbotrunkoj, kabloj kaj branĉoj dum vostomoviĝas, flugilfrapas kaj bruece babilemas. Kvankam ĝi preferas pli humidajn habitatojn ol la Longvosta kapuĉolanio (Lanius cabanisi) ĝi estas komuna en la iom arida regiono de la Lago Baringo, ĉefe en la areo de la lagobordo.

Aspekto

La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Per tiu beko tiu lanio, kiel la aliaj, havas kutimon palisumi kadavraĵojn sur dornojpikdrato kaj konservi ilin por posta manĝado. Ĝi manĝas grandajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn.

Ĝi estas granda lanio de ĝenerala koloro de supraj partoj perlogriza, sed pli maletenda ol ĉe la eŭraziaj lanioj, ĉar etendas nur tra la krono, nuko, centra dorso kaj la pugo. La subaj partoj estas tute blankaj sen nuancoj, kio distingas ĝin el la eŭraziaj similaj grizaj lanioj. La larĝa nigra masko, kutima ĉe lanioj, etendas el beko tra la okulo ne nur al la orelkovriloj, kiel ĉe la eŭrazaj grizaj lanioj sed al la kolflankoj kaj al ŝultro kie kuniĝas kun la flugiloj kiuj estas nigraj (foje kun brunaj nuancoj pro plumoŝanĝado) kun blanka strio; tiu longa masko aspektas pli impona ol ĉe la grizaj eŭraziaj lanioj. Super la nigra masko estas blanka fajna strio. La vosto estas nigra, tre longa, kaj malpinteca pinte; la eksteraj vostoplumoj estas tre blankaj nur ĉe baze formante bildon kvazaŭ de enanto, dum la suba vosto estas blanka en la unua duono kaj nigra en la pinta duono.

Referencoj