Grizdorsa parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizdorsa parulio
Grizdorsa parulio
Grizdorsa parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Dendroica
Specio: 'D. nigrescens'
Dendroica nigrescens
(Townsend, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizdorsa parulio (Dendroica nigrescens) estas paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ĝi estas 13 cm longa kaj havas nigran, grizan kaj blankan plumaron. Ĝi reproduktiĝas en okcidenta Nordameriko el Brita Kolumbio en Kanado al Nov-Meksiko en suda Usono, kaj vintrumas en Meksikio kaj Sudokcidenta Usono. Komuna en siaj arbaraj habitatoj, ŝajne ĝi ne estis damaĝe minacata de homa aktivado, malkiel multaj migrantaj paruliedoj.

Aspekto

La Grizdorsa parulio havas ĉefe nigran, grizan kaj blankan plumaron,[1] kiu estas milda kaj senbrila.[2] Pro sia strieca kaj malgranda flava punktomakulo inter la okulo kaj la beko, ĝi estas tre distinga birdo. Ambaŭ seksoj diferenciĝas iome, ambaŭ havas grizajn suprajn partojn kun nigra strieco, kaj blankaj subaj partoj kun nigra strieco en flankoj.[1] Maskla plenkreskulo estas strieca en kapo, kun nigraj krono, gorĝo kaj traokula strio, kaj blanka ĉe ambaŭ strizonoj kaj el mentono kaj supra okulo. Ina plenkreskulo havas malpli markatan plumaron kape, kun blanka gorĝo kaj malhelgrizaj vangoj.[1] La birdospecioj plej similaj al la Grizdorsa parulio estas la Zebroparulio kaj la Stria parulio, kiuj estas blankanigraj sed kun tre diferenca bildo.[1]

Ĝi estas tipe 13 cm longa, kaj pezas 8.4 g. Enverguro estas de 5.6–6.9 cm, vostolongo de 4.7–5.5 cm, bekolongo de 8.4–9.6 cm kaj la tarsus de 1.66–1.88 cm, kaj la inoj estas iom pli malgrandaj ol maskloj.[1][3]

Tiu birdo elsendas akran alvokon tupdik, kiel tiu de la Taŭnsenda parulio sed pli ebena kaj senmuzika, kaj altatonan flugalvokon sii. La kanto de la masklo estas serio de zumantaj notoj, kun la komencaj duobligitaj kaj la venontaj ĝis la lasta pli altatonaj.[1] Tiu kanto havas tri variaĵojn, inklude silentecan "mildan kanton" eldensita de maskloj dum persekutado de inoj arigante materialon por nesto.[4]

Taksonomio

La Grizdorsa parulio estis unuafoje priskribata de John Kirk Townsend laŭ specimeno kolektita ĉe la nuna Portlando (Oregono). Ĝi estis konata de la ĉinukaj loĝantoj de la nordokcidenta marbordo, kiuj nomis ĝin Ah Kah a qual.[2][5] Townsend priskribis la specion kiel Sylvia nigrescens, kaj situis ĝin kun la aliaj paruliedoj kaj la nerilataj silviedoj en la genro Sylvia. Ĝi estas nune lokata en la genro Dendroica, kun aliaj ĉirkaŭ tridek specioj.[6] Ene de tiu genro, ĝi estas parto de grupo kun nigraj gorĝoj kaj flavaj vizaĝomarkoj kiu inkludas la speciojn de la Okcidenta parulio kaj de la Taŭnsenda parulio.[1][6] Inter tiuj specioj, ĝi estas kutime konsiderata kiel frua disigaĵo,[1][6] sed genetikaj studoj sugestis proksiman rilaton al la Gracparulio.[7]

El tiuj parencoj, la Taŭnsenda parulio kaj la Okcidenta parulio koincidas teritorie kun la Grizdorsa parulio, sed loĝas en diferencaj habitatoj. Dum tiuj du specioj hibridiĝas komune, informoj pri hibridiĝo kun la Grizdorsa parulio estas nekomunaj.[8][9]

Estas du subspecioj, kiuj estas tre similaj kaj de dubinda valideco. La nomiga subspecio D. n. nigrescens loĝas en la pacifika marborda regiono el Brita Kolumbio al norda Kalifornio, dum D. n. halseii, priskribita de Giraud en 1841, okupus la reston de la teritorio. La birdoj de D. n. halseii estas iome pli grandaj kaj pli grizaj en ties supraj partoj.[1][10]

Distribuado kaj habitato

Duajara ino

La Grizdorsa parulio reproduktiĝas en okcidenta Nordameriko, kun teritorio etenda el sudokcidenta Brita Kolumbio laŭlonge de la pacifika marbordo, kaj orienten al Nov-Meksiko kaj suda Montano. Ĝi vintrumas ĉefe en Meksikio, el suda Baja California al ŝtato de Oaxaca.[1][5][6] Ĝi disvastiĝis al partoj de Vajomingo kaj Montano nur ĵuse, dum Juniperus osteosperma etendis sian teritorion pro plivarmiga klimato.[11] Vagantoj estis konstantitaj tra orienta Nordameriko.[3]

Ili reproduktiĝas en malfermaj Mezvarmaj koniferarbaroj kaj Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kun makisa subkreskaĵaro, en sekaj malfermaj kverkarbaroj, kaj en ĉaparalo kaj alitipaj arbustaroj.[1][5] Ĝi ĉefe asociiĝas kun pinsempinoj, juniperoj kaj kverkoj.[5]

Ili migras suden malfrue aŭtune, kaj revenas norden en meza printempo.[2][5] Dum migrado, ili manĝas en ĉiu ajn arbaroarbustaro preterpasata. En ties vintrejoj ili loĝas en sekaj arbaroj kaj alta arbustaro.[1]

Kvankam ties statuso ne estas bone konata, ŝajne ne estas grave minacata pro habitatodetruo aŭ alia homa aktivado, malkiel multaj migrantaj paruliedoj.[3][5][12] Ĝi estas sufiĉe komuna birdo,[5] inter la plej komunaj en kelkaj lokoj.[13] Pro tiu komuneco ĝi estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo.[14][5]

Kutimaro

La Grizdorsa parulio estas kutime alproksimigebla, kaj povas facile esti observata dum manĝado. Spite tio, ĝi ne estas bone konata, ĉefe pri sia reprodukta kutimaro, pri kio Birds of North America diras "preskaŭ ne disponeblas pri informo".[5] Ili manĝas, ofte en aroj kun aliaj specioj. Ili manĝas insektojn plukitajn el malaltaj branĉoj, ĉefe raŭpoj.[15]

La nesto estas kutime situa en horizontala arbobranĉo aŭ en arbusto, nur kelkajn metrojn supergrunde. La nesto estas malferma tasformo konstruita el herbotigoj kaj aliaj fibroj, kaj kovrita el plumoj kaj haroj. La ino demetas 3–5 rozkolorecajn ovojn kun brunaj punktoj el majo al julio.[1][16][17] Nenion oni scias pri kovado kaj elnestiĝo. Oni konstatis iam birdon plenumante fintadon, ŝajnigante esti vundita por malproksimigi predanton el sia nesto.[18] Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, kvankam la ino povas fari tion plej ofte.[19]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Bibliografio

  • American Ornithologists' Union. (1983) Check-list of North American Birds, 7‑a eldono, Washington, D.C.: American Ornithologists' Union. ISBN 1-891276-00-X.
  • Curson, Jon. (1994) Warblers of the Americas: an Identification Guide. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-70998-9.


Eksteraj ligiloj

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 Curson, Quinn & Beadle 1994, paĝoj 126–128
  2. 2,0 2,1 2,2 Audubon & Macgillivray 1849, paĝoj 57–59
  3. 3,0 3,1 3,2 Sibley 2000, p. 437
  4. (1983) “Vocalizations of the Black-throated Gray Warbler”, The Wilson Bulletin 95 (4), p. 643–647. 
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 5,8 Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Guzy, Michael J., and Peter E. Lowther (2006) Poole, A., ed.: . The Birds of North America Online. Alirita 29 April 2010.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 American Ornithologists' Union 1983
  7. Rabosky, Daniel L.; and Lovette, Irby J. (2008). “Density-dependent diversification in North American wood warblers”, Proceedings of the Royal Society B 275. doi:10.1098/rspb.2008.0630. 
  8. Rohwer, Sievert (1994). “Two New Hybrid Dendroica Warblers and New Methodology for Inferring Parental Species”, The Auk 111 (2). 
  9. Rohwer, Sievert; Wood, Christopher; and Bermingham, Eldredge (2000). “A New Hybrid Warbler (Dendroica nigrescens × D. occidentalis) and Diagnosis of Similar D. townsendi × D. occidentalis Recombinants”, The Condor 102. 
  10. Dendroica nigrescens. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 29 April.
  11. (2004) “First nesting record of black-throated gray warbler (Dendroica nigrescens) for Montana”, Western North American Naturalist (PDF) 64 (4), p. 548–540. 
  12. Garret, Kimball L.; Dunning, John B., Jr.. (2001) The Sibley Guide to Bird Life and Behavior. New York: Alfred A. Knopf, p. 492–509. ISBN 978-1-4000-4386-6.
  13. Remsen, J. V., Jr.; Cardiff, Stephen (1979). “First records of the race scotti of the Rufous-crowned Sparrow in California”, Western Birds 10 (1), p. 45–46. 
  14. "iucn"
  15. Sprunt, Alexander, Jr.. (1979) Sprunt, Alexander, Jr.; and Griscom, Ludlow: The Warblers of North America. Doubleday. ISBN 0-385-12353-1.
  16. Finley 1908, p. 127
  17. Wheelock 1912, paĝoj 401–404
  18. Grinnel & Storer 1924, paĝoj 529–531
  19. Finley, William L.. (1923) Pearson, T. Gilbert: Birds of America 3.