Grizfrunta kolombo
Grizfronta kolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grizfronta kolombo, (Leptotila rufaxilla) estas granda Novmonda tropika kolombo, tio estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.
Disvastiĝo
Ĝi estas loĝanta reproduktanto en Sudameriko el Kolombio, Venezuelo kaj la Gujanoj suden al nordorienta Argentino kaj Urugvajo. Ekzistas multaj subspecioj, inter ili L. r. hellmayrii el Trinidado kaj la Paria Duoninsulo en Venezuelo.
La Grizkapa kolombo, Leptotila plumbeiceps, de Centrameriko kaj la Grenada kolombo, L. wellsi, de Grenado estis iam konsiderataj kiel samspeciaj kun la Grizfronta kolombo.
La Grizfronta kolombo loĝas humidajn arbarojn. Ili konstruas grandan neston el bastonetoj en arbusto aŭ arbostumpo kie la ino demetas du blankajn ovojn.
La Grizfronta kolombo estas tre simila al la proksime rilata Blankpinta kolombo, Leptotila verreauxi, kiu, en la areo de koincido, preferas pli malfermajn kaj sekajn arbarojn.
Aspekto
Ĝi havas ĉirkaŭan longon de 28 cm kaj pezon de 155 g. Plenkreskuloj havas blugrizan kronon, blankecan frunton kaj grizan nukon montrantan purpuran brilegon. Ili havas blankecan gorĝon kaj ruĝan okulringon. La supraj partoj kaj flugiloj estas grizbrunaj kaj la subaj partoj estas blankecaj kun nuanco al hela rozkoloro en brusto. La subflugilaj kovrilaj plumoj estas ruĝecaj. La blanka pinto de la vosto estas pli mallarĝa ol tiu de la Blankpinta kolombo. La beko estas nigra, la kruroj ruĝaj kaj la irizo estas flava. L. r. hellmayrii havas pli palan frunton kaj pli malhelan kaj ruĝecan bruston.
Ĝi diferenciĝas el la Blankpinta kolombo pro la pli senkolora suba vizaĝo kaj la pli kontrasta, blugriza krono. Alia eco estas la ruĝa (ne blua) okulringo de la Grizfronta kolombo, se tio ne fideblas en ĉiu parto de Brazilo, Argentino, Bolivio, Paragvajo kaj Urugvajo, kie tio estas tipe ruĝa en mabaŭ specioj.
Kutimaro
La Grizfronta kolombo estas kutime vidata soleca aŭ en paroj, kaj estas sufiĉe timida. La flugo estas rapida kaj rekta, kun la regula frapado kaj vipado karaktera de kolomboj ĝenerale.
La manĝo de tiu specio estas ĉefe semojn prenitajn el la grundo, sed ili povas ankaŭ preni insektojn. La voĉo estas bastona uuu-vuuuuu-uu.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Leptotila rufaxilla. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006. Ne minacata
- Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. London: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.
- ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
Eksteraj ligiloj
- Filmoj de Grizfronta kolombo ĉe Interreta Birdo Kolekto
- Poŝtmarkoj (de Surinamo) kun mapo teritoria
- Fotaro de Grizfronta kolombo VIREO Photo-High Res
- Photo-High Res; Artikolo terrabrasil
- Photo-Medium Res; Artikolo, Mapo & Resumo www1.nhl.nl—kolomboj de Surinamo