Grizkrona gruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza kronogruo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Krongruoj Balearica
Specio: B. regulorum
Balearica regulorum
Bennett, 1834
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza kronogruo (Balearica regulorum) estas birdo de la familio Gruedoj. Ĝi troviĝas en seka savano en Afriko sude de Saharo, kvankam ĝi nestas en iom pli malsekaj vivejoj. Tiu besto ne migras, tio estas, temas pri specio de loĝantaj birdoj.

Ekzistas du subspecioj. La orientafrika B. r. gibericeps (kresta kronogruo) troviĝas de orienta Demokratia Respubliko Kongo al Ugando, de kiu ĝi estas la nacia birdo, kaj de Kenjo ĝis orienta Sudafriko. Ĝi havas pli grandan areon de nuda ruĝa vizaĝhaŭto sur la blanka peceto ol la pli malgranda subspecio, B. r. regulorum (sudafrika kronogruo), kiu troviĝas ekde sudaAngolo ĝis Sudafriko.

Balearica regulorum gibbericeps MHNT

Tiu specio kaj la parenca nigrakrona gruo estas la nuraj gruoj kiuj povas supreniri arbojn, pro longa malantaŭa piedfingro kiu povas kapti branĉojn. Tiu kutimo, inter aliaj, estas kialo por kredi ke ili proksimas al similaj praaj membroj de la Gruoj.

La nesto estas platformo de herbo kaj aliaj plantoj en alta malseka regiono kun vegetaĵaro. La griza kronogruo donas inter 2-5 ovojn. Idoj pretas flugi post 56-100 tagoj.

La griza kronogruo estas proksimume 1 m alta kaj pezas 3,5 kg. Ĝia korpa plumaro estas plejparte griza. La flugiloj ankaŭ estas blankaj, sed havas plumojn kun vico de koloroj. La kapo havas kronon de rigidaj oraj plumoj. La flankoj de la vizaĝo estas blankaj, kaj ekzistas helruĝa plenblovebla gorĝosaketo. La gamboj estas nigraj. La virseksaj kaj inseksaj kronogruoj estas similaj, kvankam virseksuloj tendencas esti iomete pli grandaj. Junaj birdoj estas pli grizaj ol plenkreskaj, kun plumumita ledkolora vizaĝo. Kiel ĉiuj gruoj, ĝi manĝas insektojn, reptiliojn kaj malgrandajn mamulojn.

La griza kronogruo estas la nacia birdo de Ugando kaj ĝi aperas en la flago kaj blazono de la lando.