Grizpuga pinglovostulo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Grizpuga pinglovostulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Chaetura
Specio: Ch. cinereiventris
Konserva statuso
{{{image_width}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Dunoma nomo
Chaetura cinereiventris
(Sclater, 1862)
Sinonimoj


Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Grizpuga pinglovostulo, Chaetura cinereiventris, estas eta birdo de la familio de Apusedoj, kiu enhavas ankaŭ la apusojn, apusetojn, salanganojn, ktp.

Tiu ĉi specio reproduktiĝas en montetaj arbaroj el Nikaragvo suden al Peruo, Brazilo kaj norda Argentino, kaj krome Grenado, Trinidado kaj Tobago. La nesto estas duontelero de bastonetoj algluitaj al interno de arbotruo, kameno aŭ similforma lokigo per salivo.

La Grizpuga pinglovostulo estas 11.5 cm longa kaj peza 15 g. La supraj partoj estas nigrecaj kun griza triangula strio tra la pugo, kio nomigas la specion, kaj la subaj partoj estas ardezgrizaj . Ĝi havas longan griznigran voston.

La Grizpuga pinglovostulo manĝas dumfluge flugantajn insektojn kiel plej parto de la birdoj de sia familio. Ĝi estas ofte malalte super ŝoseoj aŭ maldenseĵoj matene aŭ vespere, suprenirante alte super la arbaro, ofte kun aliaj apusoj, meztage.

La Grizpuga pinglovostulo havas kriecan alvokon.

[redakti] Referencoj

  • Swifts de Chantler kaj Driessens, ISBN 1-873403-83-6
  • Birds of Venezuela de Hilty, ISBN 0-7136-6418-5
  • ffrench, Richard (1991). A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2nd edition, Comstock Publishing.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj