Grizvanga grebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Grizvanga grebo
Greboj interŝanĝas vegetalan materialon kiel parto de la pariĝada ceremonio
Greboj interŝanĝas vegetalan materialon kiel parto de la pariĝada ceremonio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podiceps
Specio: P. grisegena
Podiceps grisegena
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Grizvanga greboRuĝkola grebo (Podiceps grisegena) estas birdospecio el la familio de grebedoj. El la diversaj grebospecioj, nestantaj en Eŭropo, la Grizvanga grebo kalkuliĝas rara. Ankaŭ ĝia nestlokbezono estas alia ol tiu de la aliaj specioj, ĉar ĝi preferas la stagnantajn akvojn dense prikreskatajn de naĝantaj fukaroj, resp-e variantajn kun makuloj de junkejoj, kareksejoj. Temas pri migrantaj akvobirdoj troviĝantaj en moderklimataj regionoj de la norda hemisfero. Ties vintra habitato estas tre limigita al trankvilaj akvoj for de la fortaj ondoj de la oceanaj marbordoj, kvankam kelkaj birdoj povas vintri en grandaj lagoj. Tiu grebo preferas neprofundajn akvejojn de nesala akvo kiaj lagoj, marĉoj aŭ fiŝ-lagetoj kiel reproduktaj lokoj.

La Grizvanga grebo estas malbunta senkolore grizeca birdo vintre. Dum la reprodukta sezono, ĝi akiras la distingan ruĝkolan plumaron, nigran kronon kaj kontrastan helgrizan vizaĝon el kiu derivas kaj la komuna nmo kaj la latina scienca nomo. Ĝi havas ankaŭ prilaboritan pariĝadan memmontradon kaj varion de laŭtaj pariĝadaj alvokoj. Post pariĝado, ili konstruas neston el akvoplantoj sur amaseto de flosanta vegetaĵaro en neprofunda lago aŭ marĉo.

Kiel ĉe ĉiuj greboj, ankaŭ la Grizvanga grebo estas bona naĝanto kaj partikulare rapida plonĝanto, kaj reagas al danĝero per plonĝado pli ol per flugado. Ties piedoj estas tre malantaŭe en la korpo, ĉe la vosto, kio malhelpas piediradon surteran. Ili plonĝas por fiŝoj aŭ por pluki insektojn el la vegetaĵaro; ili englutas ankaŭ siajn proprajn plumojn, eble por protekti sian digestan sistemon el skvamoj, spinoj kaj naĝiloj el fiŝoj. La konservostatuso de ties du subspecioj — nome la nomiga P. g. grisegena troviĝanta en Eŭropo kaj okcidenta Azio, kaj la pli granda P. g. holboelii en Nordameriko kaj orienta Siberio — estas taksita kiel Malplej Zorgiga, kaj la tutmonda populacio estais stabila aŭ pliiĝanta.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Greboj estas malgrandaj al mezgrandaj akvobirdoj kun lobecaj, pli ol retecaj, fingroj. Estas kelkaj genroj, el kiuj la plej disvastigata estas Podiceps kun naŭ specioj, el kiuj unu ĵus formortinta. La plej proksima parenco de la Grizvanga grebo estas la fiŝomanĝanta Tufgrebo de Eŭropo kaj okcidenta Azio.[1] Eble la Grizvanga grebo origine evoluis en Nordameriko kaj poste etendiĝis al Eŭropo, kie ŝanĝo de dieto por inkludi pli da insektoj helpis malpliigi la konkurencon kun siaj pli granda kuzo.[2] Fosilioj de la specio datantaj el meza Pleistoceno troviĝantis en Italio.[3]

La genronomo Podiceps devenas el la latinaj podicis, "pugo", kaj pes, "piedo", kiel referenco al la situo de la grebaj kruroj tiom malantaŭe en la korpo.[4] La specia nomo grisegena derivas el la latina griseus (griza) kaj gena (vengo) kaj aludas al la vangobildo de reprodukta plenkreskulo.[5]

La Grizvanga grebo havas du subspeciojn, nome la nomiga subspecio P. g. grisegena en Eŭropo kaj okcidenta Azio, kaj P. g. holboelii (Grebo de Holboell, nome pro la dana esploristo de birdoj de Gronlando nome Carl Peter Holbøll) en Nordameriko kaj orienta Siberio. La orientaziaj birdoj havas iomete pli malgrandajn bekoj ol la amerika formo, kvankam la diferencoj estas tro malgrandaj por meriti separadon kiel tria subspecio.[6]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo en reprodukta plumaro

La Grizvanga grebo estas mezgranda grebo, pli malgranda ol la Tufgrebo de Eŭrazio, aŭ la Okcidenta kaj Klarka greboj de Nordameriko.[7][8] La plenkreskulo de la nomiga eŭropa subspecio estas 40–50 cm longa kun averaĝa enverguro de 77–85 cm,[9] kaj pezo de 692–925 g.[9] En reprodukta plumaro, ĝi havas nigran kronon kiu etendas subokule, tre palgrizajn vangojn (kio nomigas la specion) kaj gorĝon, rustece ruĝan kolon, malhelgrizajn dorson kaj flankojn, kaj blankajn subajn partojn. La okuloj estas malhelbrunaj kaj la longa, pinteca beko estas nigra kun flava bazo.[10]

La vintra plumaro de la Grizvanga grebo estas pli malbunta ol tiu de aliaj greboj; ties malhelgriza krono estas malpli markata, kaj eniras en la griza vizaĝo, kaj hela duonluna areo kiu kurvas ĉe malantaŭo de la vizaĝo kontrastas kun la resto de la kapo. La antaŭo de la kolo estas blankeca aŭ helgriza, la malantaŭo de la kolo estas malhelgriza, kaj la flavo de la beko estas malpli evidenta ol somere.[10] Kvankam la Grizvanga grebo estas nekonfuzebla en reprodukta plumaro, ĝi estas malpli distinga vintre kaj povas esti konfuzata kun similaj specioj. Ĝi estas pli granda ol la Slavonia orelgrebo, kun relative pli granda beko kaj griza, pli ol blanka vizaĝo.[11] Ĝi estas pli proksima laŭgrande al la Tufgrebo, sed tiu specio estas pli kollonga, havas pli kontrastan kapobildon, kaj ĉiam montras blankon superokule.[10]

Amabaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto, kvankam la masklo averaĝe estas pli fortika ol la ino.[9] Idoj havas striecajn kapon kaj bruston, kaj pli aĝaj junuloj havas striecan vizaĝon, svagan nigrecan kronon, palruĝan kolon kaj etendan flavon en la beko.[10]

Reprodukta plenkreskulo de la nomiga subspecio

La subspecio P. g. holboelii estas pli granda ol la nomiga raso nome 43–56 cm longa, kun enverguro de 61–88 cm, kaj pezo de 750–1,600 g.[12] La plumaroj estas samaj kiel tiuj de la nomiga raso, kvankam la beko de plenkreskulo estas pli etende flava.[11] La diferenco laŭgranda inter seksoj estas pli granda ol por tiu subspecio ĉe por P. g. grisegena.[6]

La Grizvanga grebo flugas havante sian longan kolon etende kaj sian grandajn piedojn pende malantaŭ sia korpo, kio havigas longecan aspekton.[13] La relative malgrandaj flugiloj estas grizaj kun blankaj duarangaj flugoplumoj, kaj ĝi flugilfrapadas tre rapide.[10] Ties malgranda flugilareo malpermesas tiun grebon ekflugi eltere,[14] kaj bezonas longetan kuradon surakve por akiri necesan rapidon por ekflugi.[15] Kiel ĉiuj greboj, ankaŭ la Grizvanga grebo estas lerta naĝanto; ĝi uzas siajn piedojn por elpelo subakva, kaj ŝoforas per turnado de siaj kruroj, ĉar ties vosto estas tro mallonga por tiu celo.[16]

Tiu estas unu el plje voĉemaj greboj dum la reprodukta sezono, sed, kiel ties parencoj, ĝi estas ĉefe silentema dum la resto de la jaro. Ĝi havas laŭtan, mornan aŭ hurlan memmontradan alvokon uooooh, elsendata de sola birdo aŭ de paro en duo, ĉu nokte aŭ dumtage, kaj ofte el kovro. Longaj sekvencoj de ĝis 60 sinsekvaj notoj povas esti elsenditaj dum kantadaj “luktoj” inter rivalteritoriaj birdoj. Ankaŭ oni elsendas grandan varion de kvakaj, klukaj, fajfaj, sonoraj kaj ronronadaj alvokoj, kun multe granda individua variado.[9]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Flava la reprodukta teritorio kaj blua la vintra teritorio

Reproduktado okazas en neprofundaj nesalakvaj lagoj, golfoj de grandaj lagoj, marĉoj kaj aliaj internaj akvejoj, ofte malpli ol 3 ha etende kaj malpli ol 2 m profunde. La Grizvanga grebo montras preferon por akvoj de arbaraj areoj aŭ, pli norde, en arbustara tundro, kaj favoras lokojn kun abunda elmerĝa plantaro, kiaj ĉe kareksejoj.[17] La plej bona reprodukteja habitato estas fiŝlagetoj, kiu havas abundon de manĝo aldone al aliaj postuloj.[18] La amerika subspecio estas malpli ligita al akvaplanta denseco, kaj foje reproduktiĝas en tre malfermaj lagoj.[2]

Ĉiuj populacioj estas migrantaj kaj vintras ĉefe ĉemare, kutime en estuaroj kaj golfetoj, sed ofte ĉe marborde kie fiŝoj estas ene de atingeblo ĉe neprofundaj sablejoj aŭ insuloj.[6] La preferata pasejo kaj vintra habitato estas akvo malpli ol 15 m profunda kun sabla aŭ ŝtoneteca fundo, disaj rokoj kaj makulareoj de algoj.[17] Dumvintre, birdoj tipe manĝas solaj kaj rare kuniĝas en aroj, sed dum migrado, povas okazi koncentroj de ĉirkaŭ 2,000 individuoj ĉe favoraj restolokoj.[17] Migrado kutime okazas nokte, sed povas okazi dumtage, ĉefe superakve. Tio partikulare rimarkindas aŭtune ĉe la Grandaj Lagoj, kiam ĝis 18,000 birdoj povas pasi preter la Birdobservejo Whitefish Point ĉe la Supra Lago; tiuj ŝajne estas kanadaj reproduktuloj survoje al la Atlantika Oceano por vintrumi. Tiu pli orienta vojo estas pli longa ol tiu de la Pacifiko, sed evitas la barejon de la Roka Montaro.[6]

Plenkreskulo de amerika subspecio kun ido

La reprodukta teritorio de la Grizvanga grebo koincidas kun tiu de la Slavonia grebo, kvankam tiu lasta specio tendencas esti anstataŭata el lokoj taŭgaj por ambaŭ. La Grizvanga grebo preferas internajn moderklimatajn areojn, kaj estas malpli sukcesa ĉe marbordoj kaj en ĉearktaj kaj varmaj moderklimataj zonoj. Ĝi estas kutime birdo de malaltaj teroj, kiu reproduktiĝas sub 100 m super marnivelo, kvankam ĝi foje nestis ĝis 1800 m en Turkio.[9]

La nomiga subspecio reproduktiĝas el suda Svedio kaj Danio tra centra kaj orienta Eŭropo orienten al okcidenta Siberio, kaj vintras ĉefe en la Norda kaj Balta Maroj, kun pli malgrandaj nombroj en la Adriatiko, Nigra Maro, Kaspia Maro, Mediteraneo kaj en internaj lagoj.[19] P. g. holboelii reproduktiĝas en Nordameriko en Alasko, okcidenta kaj centra Kanado, kaj norda Usono oriente al Minesoto; en Azio ili reproduktiĝas en orienta Siberio el Kamĉatko suden al Hokkaido kaj okcidente al Mongolio. La aziaj birdoj vintras mare el Japanio al la Orientĉina Maro, kaj la amerikaj reproduktuloj vintras ĉe la Pacifiko, ĉefe el suda Alasko al Brita Kolumbio (kun pli malgrandaj nombroj suden al Kalifornio), kaj ĉe Atlantiko el Novlando kaj Labradoro al Florido. Kelkaj birdoj restas ĉe Grandaj Lagoj se ili estas sufiĉe nefrostaj.[19] Tiu specio loĝas kiel rara vintra vaganto en Afganio, Pakistano[20] kaj partoj de norda kaj okcidenta Barato.[21][22][23]

En Hungario (ekzemple)[redakti | redakti fonton]

En Hungario oni spertis ĝian disvastiĝon plur- kaj plurloke, kio havas la kaŭzon, ke multe da grandaj-malgrandaj artefaritaj akvejoj (akvorezervejoj, lagoj, fiŝbredejoj) konstruiĝis, sur kiuj favore formiĝis ankaŭ la faŭno por la Grizvanga grebo. Apud Debrecen, sur lagoj de la arbara stepo nun ĝi jam estas unu el la plej karakterizaj akvobirdoj. En la stepo Hortobágy, en iuj fukokovrataj basenoj de la lagaro Halastó kaj Fényes-tó plialtiĝas la nombro de ĝiaj kovantaj paroj. Ĝi troviĝas ankaŭ en marĉejoj de Bihar.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado kaj survivado[redakti | redakti fonton]

Reproduktaj areoj devas havi elmerĝan vegetaĵaron

La Grizvangaj greboj kutime nestumas kiel izolaj paroj kun pli ol 50 m inter najbaraj nestoj, kvankam duon-kolonia nestumado povas okazi en taŭgaj lokoj, kie ĝis 20 paroj povas defendi ĉiuj sian linian teritorion.[17] Duonkolonia reproduktado estas pli ebla en ĉefaj lokoj, kiaj grandaj flosantaj amasoj de vegetaĵaro sen konekto al la akvobordo. Tiaj lokoj, sekuraj el plej predantoj kaj sufiĉe grandaj por havigi protekton kontraŭ vento aŭ ondoj, havas grebojn nestumantaj multe pli proksimaj ol la akvobordaj reproduktuloj, ĝis 10 m.[24] Paroj nestumantaj en tiuj kolonioj produktas pli grandajn ovokvantojn, kiuj eloviĝas pli frue en la sezono kaj rezultas en pli grandaj idaroj.[25] La teritorio estas defendata per variaj minacaj memmontradoj, inklude flugiletendon, arkiĝon, kaj bekopeladon;[11] paroj reproduktantaj en kolonioj estas pli agresemaj, malplej emaj lasi la neston sengvardaj kaj montras pli grandan tendencon moviĝis for de rigardo el la kolonio kiam ne kovantas.[26] Reproduktado estas ofte en izola asocio kun mevoj aŭ aliaj koloniaj akvo birdoj.[9]

El sia sud-eŭropa vintrumejo ĝi revenas fine de marto, komence de aprilo, kaj kvazaŭ tuj ĝi okupas sian kovoteritorion. La monato, sekvanta ĝian alvenon, estas tre movoplena en la vivo de la Grizvanga grebo. La monogama paro formiĝas aprile aŭmaje dum migrado aŭ jam ĉe la reproduktejaj areoj, kaj tiam komencas voĉema pariĝada ritaro.[9] Tiatempe ili elektas partneron, kaj tiam komenciĝas la periodo de la nuptodanco, kiu estas por la observanto unu el la plej spektakloriĉaj scenoj. Per sia eksterorde forta, henosimila voĉo la Grizvanga grebo estas unu el plej laŭtaj grebedoj. La komencon de la nuptodanco signas ĝojkrioj de birdoj vokantaj, allogantaj demalproksime unu la alian. De diversaj punktoj de la nestejo ili naĝas unu al la alia, poste oni povas observi proprecajn komplimentadon, montradon de plantoj aŭ algoj, ceremoniajn movojn. Forirante dek-dekkvin metrojn ili subite rektiĝas palisosimile, kaj kun tiu ĉi pozo simila al tiu de la pingveno, ili alkuras unu al la alia kun akravoĉa klamado. Dum kelkaj sekundoj la du birdoj staras unu kontraŭ la alia, poste ili ekskuas la kapon kaj eksilentas. La danco finiĝis, sed post dekkvin-dudek minutoj ĝi denove komenciĝas.[9][10][11]

Preta al memmontrado

Kiel ĉiuj greboj, ankaŭ la Grizvanga grebo nestumas ĉe akvo tra kiu ili povas fuĝi, ĉar la situo de ties kruroj tiom malantaŭe de la korpo malhelpas rapidajn movojn surtere. Ili ofte reproduktiĝas pli ene de kareksejoj ol aliaj greboj. La nesto estas flosanta platformo de planta materialo ankrita al submerĝa aŭ elmerĝa vegetaĵaro,[9] en akvo 0.5–0.75 m profunda, kaj kun la kerno de la nesto sub la akvolinio.[2] La ovodemetado okazas ĉefe el meza aprilo al majo en Eŭropo,[7] kaj iome poste, el meza majo al junio, en Nordameriko.[2] Se la birdo forlasas por pli-malpli longa tempo sian neston, la ovojn ĝi zorgeme kovras per la nestomaterialo. Gepatroj povas lasi la neston dum gravaj tempoperiodoj ĉefe dumnokte, eble por eviti noktajn predantojn. Neklaras ĉu tio estas por mem-protektado aŭ por protekti la ovojn per eltiro de atento el la nesto; la ovaro ŝajne ne suferas pro tiu portempa abandono, ĉiu ajn estu la tialo.[27]

La Grizvanga grebo demetas 4 aŭ 5 (sed eĉ 1 al 9) blankecajn aŭ helbluecajn ovojn, kiuj averaĝe larĝas 3.4 cm, dum longas 51 cm kaj pezas ĉirkaŭ 30.5 g, el kio 10% estas konkoŝelo.[28] La gepatroj laŭvice kovas la ovojn dum 21–33 tagoj ĝis la frumaturaj lanugaj idoj eloviĝas;[9] kiujn unu el la gepatroj surdorsigas, dum la alia el la gepatroj subakviĝante akiradas la manĝaĵon por la familio, kaj tio pluas plejparte de la tempo ĝis la idoj estas 10–17 tagaĝaj.[11][29] La junuloj povas esti nutrataj de la gepatroj ĝis 54 tagoj post eloviĝo,[2] kaj povas flugi post 50–70 tagoj.[29]

Idoj sur patra dorso

La gepatroj ne intervenas en la nutrado de siaj idoj kiam ili estas ankoraŭ portataj. Poste ili zorgas la plej junajn idojn dumlonge, kaj estas agresemaj ĉe plej aĝaj idoj. Tio egaligas la post-elnestiĝan survivadon de ĉiuj idoj, kaj kuraĝigas ties sendependigon.[30] La idaro povas esti dividata, kaj tiele ĉiu patro nutras nur kelkajn el la idoj. Tio distribuas la manĝopostulon egale inter gepatroj.[31]

Ĝis la somerfino ili restas kune. Intertempe la plenkreskuloj ŝanĝas siajn ruĝajn plumojn, al ili kreskas palgrizaj plumoj. Fine de septembro ili formigras. Post reproduktado la plenkreskuloj plumoŝanĝas siajn flugoplumojn kaj restas portempe neflugaj; migrado komencas post kiam la flugoplumoj rekreskiĝis.[17] La Grizvanga grebo estas normale unudemeta (ununuran ovodemetadon jare), kvankam dua ovodemetado kaj re-nestumado post la perdo de ovodemetado povas etendi nestumadon al julio aŭ aŭgusto.[9]

La ovoj povas esti detruitaj kaj la idoj mortigita de gamo da predantoj, kiaj la lavursoj en Nordameriko kaj la kornikoj en Eŭropo.[2][32] Ezoko povas kapti naĝantajn idojn.[33] Averaĝe, por ĉiu plenkreskulo, 0.65 junuloj estas ankoraŭ vivantaj la kvaran monaton, kvankam la mortindico de plenkreskulo estas nekonata. La Grizvanga grebo klopodas fuĝi el rabobirdoj per plonĝado; dum manĝo, plonĝoj averaĝas malpli ol 30 sekundoj, kvankam fuĝaj plonĝoj estas pli longaj.[2]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Idoj estas nutrataj de gepatroj dum kelkaj semajnoj.

Ĉe la reproduktejaj areoj, la Grizvanga grebo ĉefe manĝas senvertebrulojn kiaj kaj plenkreskulojn kaj larvojn de akvaj insektoj, kiaj larvoj de akvoskaraboj kaj de libeloj, kraboj kaj moluskoj. Fiŝoj (kiaj eperlanoj[34]) povas esti gravaj surloke aŭ laŭsezone, ĉefe por la amerika subspecio, kaj krustuloj povas konstitui ĝis 20% el la greba dieto. Birdoj reproduktantaj ĉe marbordoj ofte faras manĝoflugojn al internaj lagoj por manĝi.[17]

Akvaj predoj estas akiritaj per plonĝado aŭ per naĝado surface havante la kapon submerĝe, kaj surteraj insektoj kaj ties larvoj estas plukitaj el la vegetaĵaro.[9] Klina linio el la okulo suben al la pinto de la malferma suba makzelo povas esti uzata por vidi predon antaŭ plonĝi aŭ dumnaĝe subakve. Tiu grebo probable malfermas sian bekon kaj rigardas suben laŭ la okullinio al sia celo.[35]

Eŭropaj reproduktuloj, kiuj devas konkurenci kun la pli granda Tufgrebo por fiŝoj, manĝas pli grandan proporcion de senvertebruloj ol la longbeka amerika subspecio, kvankam ambaŭ rasoj manĝas ĉefe fiŝojn vintre.[2] Birdoj de la nomiga subspecio el la plej nordaj reproduktaj populacioj de Finlando kaj Rusio, trans la limo de la teritorio de la Tufgrebo, havas pli longan kaj pli sveltan bekon ol tiuj pli sudaj, kio respondas al pli granda proporcio de fiŝoj en la dieto kie ties ĉefa konkurencanto forestas.[36] Se manĝo malabundas, gepatroj povas abandoni neeloviĝintajn ovojn, aŭ eĉ permesi la plej malgrandajn idojn malsategi, kvankam tiu laste menciita strategio ŝajnas ne tre efika por protekti la plej aĝajn idojn.[18]

Kiel aliaj greboj, ankaŭ la Grizvanga grebo englutas grandajn kvantojn de siaj propraj plumoj, kiuj restas en la birda stomako.[11] Tiuj plumoj ne estas englutitaj nur de plenkreskuloj, ĉefe dum plumaranĝado, sed estas ofte nutrataj al la idoj, foje eĉ nur unu tagon post eloviĝo. Tiuj plumoj tuje malkomponiĝas en felteca, senforma maso.[37] La funkcio de plumoj en la stomako estas nekonata, sed oni sugestis, ke ili helpas protekti la suban digestan inteston el ostoj, spinoj, skvamoj kaj el alia malmola, nedigestebla materialo.[11]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo kaj idoj

La Grizvanga grebo havas grandan teritorion, ĉirkaŭkalkulata je 1–10 milionoj da kvadrataj kilometroj kaj tutmondan populacion de 150,000–370,000 individuoj,[38] kaj P. g. holboellii estas duoble nombra kiel la nomiga raso.[39] La populacia tendenco ne estis kalkulita, sed oni supozass, ke ĝi ne alproksimiĝas al la sojlo por la kriterio por populacia malpliiĝo (malpliiĝo pli ol 30% en dek jaroj aŭ tri generacioj) de la IUCN Ruĝa Listo. Pro tiaj tialoj, la specio estis pritaksita kiel Malplej Zorgiga.[40]

La Grizvanga grebo estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).[41] Partoj engaĝitaj en la Traktato estas postulataj por engaĝiĝi en ampleksa gamo de konservostrategioj. La plano konkretiĝas en specia kaj habitata konservadoj, administrado de homa agado, priserĉado, edukado, kaj plibonigo de la medio.[42]

La Grizvanga grebo estis ĉasata de homoj en norda Eŭropo jam en Mezolitiko kaj en Paleolitiko,[43][44][45] sed ne estas pruvaro ke estas grava nivelo de ĉasado nuntempe.[40][32] En Nordameriko estas eventualaj minacoj el poluantoj kiaj poliklorizita bifenilo (PKB) kaj pesticidoj kiaj DDT kiuj povas kaŭzi malpliigon de la reprodukta sukceso pro ova malfekundeco kaj ovoŝela maldikigo. Reproduktaj areoj povas esti minacataj pro modifado kaj degradado de lagoj kaj pro homa ĝenado el akvobaza distra aktivado.[17] Ne estas pruvaro por sugesti ke tiuj minacoj povus rezulti en grava risko al la ĝenerala populacio; pli ol 70% el la nordamerikaj Grizvangaj greboj reproduktiĝas en Kanado, kie la populacio estas stabila aŭ pliiĝanta.[32]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ogilvie & Rose (2002) 8–9
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Johnsgard, PA (1987) 130–135
  3. Bedetti, C. (2001). "Update Middle Pleistocene fossil birds data from Quartaccio quarry (Vitinia, Italy) – The World of Elephants", gazeto : Proceedings 1st International Congress – Rome, October 16–20, paĝoj : 18–22 (PDF)
  4. Ogilvie & Rose (2002) 98
  5. Ogilvie & Rose (2002) 102
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Ogilvie & Rose (2002) 57–60
  7. 7,0 7,1 Snow & Perrin (1998) 17–20
  8. Sibley (2000) 29
  9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 9,10 9,11 Snow & Perrin (1998) 20–22
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 Mullarney et al. 18
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 11,6 Red-necked Grebe. BirdFacts. Alirita 26a Aŭgusto 2008.
  12. Ogilvie & Rose (2002) 92
  13. Fjeldsa (2004) 140
  14. Fjeldsa (2004) 31
  15. Johnsgard (1987) 26–36
  16. Fjeldsa (2004) 10
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 17,6 BirdLife International Species factsheet: Podiceps grisegena. Alirita 12a Axugusto 2008.
  18. 18,0 18,1 Kloskowski, Janusz (2004). "Food provisioning in red-necked grebes (Podiceps grisegena) at common carp (Cyprinus carpio) ponds", gazeto : Hydrobiologia, volumo : 525, numero : 1–3, paĝoj : 131–138. COI:10.1023/B:HYDR.0000038860.37405.d0
  19. 19,0 19,1 Harrison (1988) 217
  20. Savage, CDW (1968). "Rednecked Grebe Podiceps griseigena (Boddaert) again sighted in West Pakistan", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 65, numero : 3
  21. Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005). Birds of South Asia. The Ripley Guide.. Smithsonian Institution and Lynx Edicions. ISBN 84-87334-67-9. 
  22. Gaston, A J; Pandey, S (1987). "Sighting of Rednecked Grebes (Podiceps grisegena) on the Pong Dam Lake, Himachal Pradesh", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 84, numero : 3, paĝoj : 676–677
  23. Mundkur, Taej; Pravez, Rishad (1989). "Sight record of Rednecked Grebe Podiceps griseigena near Rajkot, Gujarat", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 86, numero : 3
  24. Sachs, Joel l.; Hughes, Colin R.; Nuechterlein, Gary L.; Buitron, Deborah (2007). "Evolution of coloniality in birds: a test of hypotheses with the red-necked grebe (Podiceps grisena)", gazeto : The Auk, volumo : 124, numero : 2, paĝoj : 628–642. COI:[628:EOCIBA2.0.CO;2 10.1642/0004-8038(2007)124[628:EOCIBA]2.0.CO;2]
  25. Nuechterlein, Gary L.; Buitron, Deborah; Sachs, Joel L.; Hughes, Colin R. (February 2003). "Red-necked grebes become semicolonial when prime nesting substrate is available", gazeto : The Condor, volumo : 105, numero : 1, paĝoj : 80–94. COI:[80:RNGBSW2.0.CO;2 10.1650/0010-5422(2003)105[80:RNGBSW]2.0.CO;2]
  26. Klatt, Paul H.; Nuechterlein, Gary L.; Buitron, Deborah (1999). "Frequency and distribution of behaviour of red-necked grebes breeding colonially and in classic territories", gazeto : Behaviour, volumo : 141, numero : 3, paĝoj : 263–277. COI:10.1163/156853904322981842
  27. Jablow, Valerie (April 2003). "Bringing Up Baby: Scientists zero in on the caring and cunning ways of a seldom-seen waterbird", gazeto : Smithsonian, volumo : 34, numero : 1, paĝoj : 333–337
  28. Red-necked Grebe Podiceps grisegena (Boddaert, 1783). Bird facts. Alirita 14a Aŭgusto 2008.
  29. 29,0 29,1 Ogilvie & Rose (2002) 94
  30. Kloskowski, Janusz (2001). "Temporal patterns of parental resource distribution in the red-necked grebe: equalizing the share of the survivors", gazeto : Behaviour, volumo : 138, numero : 11, paĝoj : 1355–1370. COI:10.1163/156853901317367636
  31. Lott (1991) 74, 76, 146
  32. 32,0 32,1 32,2 Red-necked Grebe (Podiceps grisegena) (PDF). "Marshbird" species conservation status assessment. Alirita 16a Aŭgusto 2008.
  33. Chamberlin, Michael L. (1977). "Observations on the red-necked grebe nesting in Michigan", gazeto : Wilson Bulletin, volumo : 89, numero : 1, paĝoj : 33–46 (PDF)
  34. Piersma, T (1988). "Body size, nutrient reserves and diet of red-necked and Slavonian grebes Podiceps grisegena and P. auritus on Lake IJsselmeer, The Netherlands", gazeto : Bird Studies, volumo : 35, numero : 1, paĝoj : 13–24. COI:10.1080/00063658809476975
  35. Ficken, Robert W.; Matthiae, Paul E.; Horwich Robert (September 1971). "Eye Marks in Vertebrates: Aids to Vision", gazeto : Science, volumo : 173, numero : 4000, paĝoj : 936–939. COI:10.1126/science.173.4000.936
  36. Fjeldsa, Jon (1982). "The adaptive significance of local variations in the bill and jaw anatomy of North European red-necked grebes Podiceps grisegena", gazeto : Ornis Fennica, volumo : 59, numero : 2–3, paĝoj : 84–9
  37. Johnsgard (1987) 37–53
  38. BirdLife International (2009). "Podiceps grisegena". IUCN Red List of Threatened Species. Versio 2011.1. International Union for Conservation of Nature. 19a Aŭgusto 2011
  39. Ogilvie & Rose (2002) 96
  40. 40,0 40,1 BirdLife International   (2012).   Podiceps grisegena.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 2012.1.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.   Elŝutita 16a Julio 2012.
  41. Annex 2: Waterbird species to which the Agreement applies (PDF). Agreement on the conservation of African-Eurasian migratory Waterbirds (AEWA). Alirita 4a Julio 2008.
  42. Introduction. African-Eurasian Waterbird Agreement. Alirita 4a Julio 2008.
  43. Simmons, Tal; Dani Nadel (1998). "The avifauna of the early Epipalaeolithic site of Ohalo II (19 400 years BP), Israel: species diversity, habitat and seasonality", gazeto : International Journal of Osteoarchaeology, volumo : 8, numero : 2, paĝoj : 79–96. COI:<79::AID-OA386>3.0.CO;2-I 10.1002/(SICI)1099-1212(199803/04)8:2<79::AID-OA386>3.0.CO;2-I
  44. Zhilin MG, Karhu AA (2002). "Exploitation of birds in the early Mesolithic of Central Russia. In: Proceedings of the 4th Meeting of the ICAZ Bird Working Group Kraków, Poland, 11–15 September 2001", gazeto : Acta zoologica cracoviensia, volumo : 45, paĝoj : 109–116 (PDF)
  45. Mannermaa, Kristiina. The archaeology of wings: Birds and people in the Baltic Sea region during the Stone Age. Academic dissertation. Alirita 31 August 2008.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • Einhard Bezzel: Vögel. BLV Verlagsgesellschaft, München 1996, ISBN 3-405-14736-0
  • Jon Fjeldså: The Grebes. Oxford University Press, 2004, ISBN 0198500645
  • V. D. Il'ičev & V. E. Flint (Hrsg.): Handbuch der Vögel der Sowjetunion - Band 1: Erforschungsgeschichte, Gaviiformes, Podicipediformes, Procellariiformes. Aula Verlag, Wiesbaden 1985, ISBN 3-89104-414-3
  • André Konter: Grebes of our world, Lynx Edicions, Barcelona 2001, ISBN 84-87334-33-4
  • Günther Niethammer (Hrsg): Handbuch der Vögel Mitteleuropas - Band 1: Gaviformes - Phoenicopteriformes, bearbeitet von Kurt M. Bauer und Urs N. Glutz von Blotzheim, Akademische Verlagsgesellschaft, Wiesbaden 1966
  • M. A. Ogilvie und Chris Rose: Grebes of the World, Bruce Coleman Books, New York 2002, ISBN 1872842038



Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]