Gro Harlem Brundtland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gro Harlem Brundtland
Persona informo
Gro Harlem Brundtland
Naskonomo Gro Harlem
Naskiĝo la 20-an de aprilo 1939
en Bærum, Akershus
Lingvoj norvegaangla vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Alma mater University of Oslo Faculty of Medicine • Harvard T.H. Chan School of Public Health • Universitato de OsloUniversitato Harvard vd
Partio Laborista Partio vd
Subskribo Gro Harlem Brundtland
Familio
Patro Gudmund Harlem vd
Gefratoj Hanne Harlem • Lars Harlem vd
Edz(in)o Arne Olav Brundtland vd
Infanoj Knut Brundtland vd
Profesio
Okupo aktoropolitikistodiplomato vd
Aktiva en Oslo vd
ministro pri mediprotektado
Dum 1974-1979
Ĉefministro de Norvegio
Dum 19811981
Antaŭulo Nordli
Sekvanto Willoch
2-a periodo
Dum 19861989
Antaŭulo Willoch
Sekvanto Syse
3-a periodo
Dum 19901996
Antaŭulo Syse
Sekvanto Jagland
ĝenerala direktoro de Monda Organizaĵo pri Sano
Dum 19982003
Antaŭulo Hiroshi Nakajima
Sekvanto Lee Jong-wook
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gro HARLEM BRUNDTLAND [gru hArlem brIntlan] (naskiĝis la 20-an de aprilo 1939) estas norvega kuracisto, politikisto kaj la unua virina ĉefministro de Norvegio.

Gro Harlem edziniĝis kun Arne Olav Brundtland en 1960 kaj aldonis lian familian nomon al la sia. Ŝi edukiĝis kiel kuracisto, sed jam en 1974 estis plentempa politikisto por la norvega laborista partio (Det norske arbeiderparti).

Ŝi havas longan sperton en la norvega registaro, unue kiel ministro pri mediprotektado (1974-1979), poste kiel ĉefministro (1981; 1986-1989; 1990-1996). Ŝi estis populara ĉefministro kaj respektata politikisto ankaŭ ekster la propra partio.

Gro Harlem Brundtland famiĝis ekster Norvegio unue pro sia estrado de Monda Komisiono pri Medio kaj Disvolvado, starigita de UN en 1983. Ŝi estis estrino de tiu komisiono, kiu liveris en 1986 raporton "Nia komuna estonteco".

En 1996 Gro Harlem Brundtland definitive forlasis norvegan politikon kaj en 1998 ŝi estis elektita kiel ĝenerala direktoro de Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, angle WHO, france OMS) por kvinjara periodo. Dum ŝia estrado en MOS, ŝi akre batalis kontraŭ povo de tabakaj firmaegoj.

Ŝi emeritiĝis en 2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]