Großkorbetha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Großkorbetha
Großkorbetha (Germanio)
Großkorbetha (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Burgenland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034446
Poŝtkodo 06688
Aŭtomobila kodo BLK
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 16′ N, 12° 2′ O (mapo)51.2612.031111111111Koordinatoj: 51° 16′ N, 12° 2′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 108 m
Areo 12,68 km²
vdr

Großkorbetha estas eksa komunumo kaj nuna parto de la urbo Weißenfels en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj ĝis administra reformo en julio 2007 estis parto de pli malgranda distrikto Weißenfels. Ekde plia administra reformo en septembro 2010 ĝi iĝis parto de la urbo Weißenfels. Ĝis tiu momento ĝi estis la centro de komunumaro, do kunlabora administra ligo de pluraj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Saaletal, kiu same tiam ĉesis ekzisti. La 31-an de decembro 2009 la komunumo havis 1923 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua endokumenta mencio de Großkorbetha estis en 881 en dekonaĵlisto de la Abatejo Hersfeld. La idilieca vilaĝo kun eturba karaktero ankaŭ bicikle kaj migrade komforte atingeblas. Ponto unuigas Groß- kaj Kleinkorbetha. La stacidomo Großkorbetha ekfunkciis en 1856. Pro sia favora situo ĝi evoluiĝis al grava trafiknodo por persona kaj vara movigo (en la direkto kaj de Lepsiko kaj de Halle (Saale) kaj de Vajmaro) kaj ekde tiam destinis la historion vilaĝan.

Dominas la vilaĝon la vidinda evangelia Kirko Sankta Marteno kun en 1874 konstruita orgeno de Rühlmann (el Zörbig).

la loka kirko de Großkorbetha
loka akvoturo
la kirko de loĝloko Kleinkorbetha