Grodków

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grodków
germane: Grottkau

Blazono

Blazono
urbo
Grodków (Pollando)
Grodków (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Grodkowa
Provinco Opolio
Distrikto distrikto Brzeg
Komunumo Grodków
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 1234
Urborajtoj 1248/12491268
Koordinatoj 50° 41′ N, 17° 22′ O (mapo)50.68333333333317.366666666667Koordinatoj: 50° 41′ N, 17° 22′ O (mapo)
Areo 9,88 km²
Loĝantaro 8210 (en 2021)
Loĝdenso 831 loĝ./km²
Poŝtkodo 49-200
Telefona antaŭkodo 77
TERYT 5162301034
Estro Marek Andrzej Antoniewicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Warszawska 29
Poŝtkodo de estraro 49-200
Telefono de estraro 77 415-52-31
Fakso de estraro 77 415-55-16
Poŝto de estraro um@grodkow.pl
Komunuma retejo http://www.grodkow.pl
vdr

Grodków (germane Grottkau) estas urbo en la provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 8210 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 831 homoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo Grodków en distrikto Brzeg (germane Brieg), post kiam ĝis la jaro 1975 ekzistis aparta distrikto Grodków. Ĝis la jaro 1945 la urbo apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj.

unu el la kvar urbopordegoj el la mezepoko

Laŭ skribaj dokumentoj en 1234 ĝi nomiĝis Grodcov, kiam la princo Henriko la 1-a fondis du vilaĝojn laŭ la Magdeburga juro (Malnova kaj Nova Grodcov). Jam pli frue estis ĉi tie setlejo, kiu en 1210 nomiĝis villa Grodcobichi. Henriko vokis germanajn setlistojn, kiuj plimultigis la loĝantaron de vilaĝo al urbo, kaj en 1278 la loĝloko estis translokigita je kvin kilometroj: nova urbocentro ekestis laŭplane, ĉirkaŭiĝis per cirkla remparo, kaj de la centra placo kvar ĉefaj placoj krucoforme gvidis al la kvar urbopordegoj Neisser, Münsterberger, Breslauer kaj Löwener Tor. La urbo apartenis unue al la duklando Breslaŭo/Vroclavo, kaj ekde 1311 al la duklando Brieg/Brzeg. En 1344 ĝi iĝis parto de la episkopa princlando Neisse/Nysa, kiu ekde 1342 estis vasala ŝtato de Bohemio. Ties reĝo donis al la episkopoj de Breslaŭo/Vroclavo la rangon "dukoj de Grottkau", kiu do atingis la rangon de duklando. Ĝis la sekularigo de la episkopa lando en 1810 la episkopoj havis la titolon "princo de Neisse kaj duko de Grottkau".

En la husanaj militoj la urbo forte difektiĝis. Por protekti la loĝantaron de pliaj danĝeroj, la sileziaj princoj en 1427 kunvenis en Grottkau kaj konsentis pri reciproka defendo kontraŭ la husanoj. En 1742 la regiono iĝis parto de la reĝlando Prusio.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]