Groen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Groen!)
Verde
Groen
Emblemo de Verde
Verda partio
Lando  Belgio
Estro Meyrem Almaci
Fondiĝo 1982
Lingvo(j) nederlanda
Ĉefa sidejo Sergeant De Bruynestraat
78–82 Anderlecht
Ideologio verda politiko
Internacia aliĝo Eŭropa Verda Partio
Junulara organizaĵo Jong Groen
Retejo http://www.groen.be
vdr

Verde (nederlande Groen) estas belga kaj flandra verda politika partio. La partio fondiĝis kiel Agalev (la akronimo de la nederlanda Anders Gaan Leven, laŭvorte por komenci vivi alie). Nomiĝis tiel ĝis la 15-a de novembro 2003.

La plej grandan subtenon ĝi ricevis dum balotado en 1999 kaj de tiam ĝis la balotado en 2004 Agalev/Groen! estis parto de la flandra registaro. Tiel Magda Aelvoet, unu el lideroj de partio ekestis vicĉefministro. Ministroj de tiu registraro estis ankaŭ Mieke Vogels (bonfarto kaj evoluhelpo) kaj Vera Dua (medio kaj agrikulturo). Dum la balotado de la 18-a de majo 2003 la partio perdis tiom da subteno, ke decidiĝis provizore retiriĝi de aktivaj postenoj. En 2007 enirigis sian nemultnombran reprezentaron al la federacia parlamento, restante kiel opozicio. En 2009 kun Groen! kunligis Social-Liberala Partio. En 2012 la partia estraro decidis forigi la voksignon el la nomo Groen! kaj simpligi la nomon al "Groen".

La paralela partio en Valonio, la franclingva parto de Belgio, cetere nomiĝas Ecolo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]