Gronlanda ŝarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gronlanda ŝarko
Somniosus microcephalus okeanos.jpg
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Subfilumo: Vertebrata
Klaso: Chondrichthyes
Subklaso: Elasmobranchii
Superordo: Euselachii
Ordo: Squaliformes
Familio: Dalatiidae
Genro: Somniosus
Somniosus microcephalus
Bloch & J. G. Schneider, 1801
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Gronlanda ŝarko

La gronlanda ŝarkoglacia ŝarko (Somniosus microcephalus) estas ŝarko el ordo de dornoŝarkoj (Squaliformes). Pri la specio estas malmulto konata, laŭ novaj esploroj, ĝi povas vivi ĉ. 200 jarojn.

Korpoformo[redakti | redakti fonton]

La gronlanda ŝarko longas 4 ĝis 5 metrojn. La plej grandaj individuoj povas atingi longon de 8 metroj kaj pezon de 2,5 tunoj. Ĝia korpo estas torpedoforma, ĝia koloro estas de grizbruna ĝis olivverda. La naĝiloj estas relative malgrandaj, ili ne havas dornojn; la vosta naĝilo estas nesimetria.

Konduto[redakti | redakti fonton]

La unua filma dokumentado de vivanta gronlanda ŝarko okazis nur en 1998 fare de usonaj esploristoj. En 2012 esploras kanada-usona esplora teamo la ŝarkojn en la Bafina Golfo. Oni alligis radiosignan sendilon je unu individuo, por dokumenti ties migran vojon kaj subakviĝan profundon. La gronlanda ŝarko naĝas nur malrapide, maksimume 2,6 km/h.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝa areo de gronlanda ŝarko.

La gronlanda ŝarko vivas plej ofte en malvarmaj regionoj, precipe en la arktaj akvoj de la Norda Atlantiko. Malofte ĝi naĝas pli sude, ĝis Biskajo.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ĝi manĝas ĉefe fokojn kaj fiŝojn.

Generado[redakti | redakti fonton]

La gronlanda ŝarko estas ovoviviparo, la idoj eloviĝas jam en la patrina korpo kaj tiel naskiĝas.

Graveco por fiŝkaptado[redakti | redakti fonton]

Karno de gronlanda ŝarko dum prilaboro de Hákarl en sekiga kabano

La karno de la gronlanda ŝarko ne povas estis manĝata sen specifa antaŭpreparo. Ĝi entenas trimetilaminoksidon, kiu tranfromiĝas dum digesto al trimetilamino, kiu povas esti danĝera.

Por la sporta fiŝkaptado, ĝi estas malpli interesa: kaptitajn ŝarkojn oni markas kaj reliberigas en la akvon. Oni povas uzi nur ties grandan hepaton, la haŭton kaj la naĝilojn. En Gronlando kaj Islando, ĝia sekigita karno estas uzata kiel hundonutraĵo; krom tio, la fermentita karno (Hákarl) estas – inter islandaj frandemuloj- taksata kiel forte gusta delikataĵo.