Gronlanda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gronlande)
Saltu al: navigado, serĉo
gronlanda
Kalaallisut
Parolata en Gronlando
Denaskaj parolantoj ĉircaŭ 50 000
Skribo Latina skribo / Gronlanda skribo
Lingvistika klasifiko
Eskim-aleŭta lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Gronlando
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 kl
  ISO 639-2 kal
  SIL KAL
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La gronlanda lingvo (kodoj laŭ ISO 639: kal, kl) estas inuita lingvo parolata de ĉirkaŭ 40 mil homoj en Gronlando kaj sep mil homoj en Danio. Ĝis 2006, ĝi estas la sola oficiala lingvo de Gronlando. Ekzistas Vikipedio en la gronlanda lingvo, kiu proksime rilatis al la inuitaj lingvoj en Kanado, kiel ekzemple Inuktituta lingvo. La gronlanda ne apartenas al la inuktitutaj lingvoj, kvankam tion skribas kelkaj fontoj. Sed la lingvo estas tiel proksime parenca, ke rekta kompreno grandparte eblas.[1]

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La Grondlanda (Kalaallisut) apartenas al la eskim-aleŭta lingvaro kaj estas parolata en Gronlando. Ĝi estas proksime parenca al la kanadaj lingvoj kiel Inuktituto kaj kiel tiu forte polisinteza.

Oni povas distingi tri dialektojn: okcidenta, orienta kaj norda (aŭ polusa). La okcidenta dialekto havas plej da parolantoj kaj estas la bazo de la oficiala lingvo. La vorto Kalaallisut estas la ekvativo kaj signifas laŭvorte kiel Gronlandano.

Por kompari: la nomo Inuktitut estas redonata en la Grondlanda (Kalaallisut) kiel Inuttut. Unu el la plej konataj vortoj de Inuktituto, iglu („domo“), estas en Kalaallisut illu (ĉe tio ll staras por la laterala frikativo ɬ).

Esperanto krom la vorto "iglo" (gronl. illu) transprenis la vortojn "anorako" (gronl. annoraaq) kaj "kajako" (gronl. qajaq) el la Gronlanda.

Fonologio[redakti | redakti fonton]

La plej ekstensiva studo de la Gronlanda fonologio estas Jørgen Rischel's "Topics in West Greenlandic Phonology" (1974)[2].

Tri vokaloj: /i/, /u/ kaj /a/

Antaŭ la uvulara konsonanto ([q] aŭ [ʁ]) /i/ estas realigata alofonie kiel [e] aŭ [ɛ] kaj /u/ kiel [o] aŭ [ɔ]. Ĉi tiu alterno montriĝas en la moderna norma ortografio per la skribo /i/ kaj /u/ kiel <e> resp. <o> se ili aperas antaŭ la uvularoj ( kaj <r>).

Se vorto havas la finaĵon i aŭ u, tio ŝanĝiĝas al e aŭ o, se aldoniĝas sufikso, kies unua sono estas [q] aŭ [ʁ]. Ekz. ini "ĉambro" + -qarpa "ĉu ekzistas?" -> ineqarpa "ĉu ekzistas ĉambro?". Sed e aŭ o en vortoj kun la finaĵo je q aŭ r ŝanĝiĝas al i aŭ u, se ŝanĝiĝas la sufikso. Ekz. qimmeq "hundo" -> qimmit "hundoj".

Duoblaj vokaloj estas parolataj kiel du silaboj, tiel ili estas fonologie vokala sekvo sed ne longa vokalo. Ili ankaŭ estas skribataj kiel du vokaloj en la ortografio.

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Literoj inter // estas la fonemoj kaj la sekva litero estas la maniero laŭ kiu oni skribas ĝin en la nova norma Gronlanda ortografio ekde la jaro 1973.

Labialo Alveolaro Palatalo Velaro Uvularo
Plozivoj /p/ - p /t/ - t /k/ - k /q/ - q
Frikativoj /v/ - v~f [3] /s/ - s /ɣ/ - g
Nazaloj /m/ - m /n/ - n /ŋ/ - ng
Likvidoj /l/ - l ~ /ɬ/ - ll /ʁ/ - r
Duonvokalo /j/ - j

La Kalaallisuta fonologio distingiĝas fonologie de aliaj Inuitaj lingvoj per serio de asimiladoj. Unu el la plej konataj Inuktitutaj vortoj, iglu (domo), estas illu en la Gronlanda (Kalaallisut), kie la konsonanta sekvo /gl/ de Inuktituto estas asimilata al senvoĉa laterala afrikato. Kaj ekzemple la nomo Inuktitut, se ĝi estas tradukata al Kalaallisut, estas Inuttut.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La Gronlanda (Kalaallisut) havas en limigita amplekso ergativan strukturon. La kunmetado (kunmeto de memstaraj vortoj) estas diference al la derivado tre malofta.

La enhavaj vortoj (germane Inhaltswörter) povas esti grupigitaj en la Grondlanda (Kalaallisut) (kun certaj limigoj) en la vortospeciajn klasojn nomenoj kaj verboj. Ĉiu el ĉi tiuj kategorioj estas dividata en netransitivajn kaj transitivajn vortojn. Estas distingataj: kvar personoj (1., 2., 3., 3. refleksivo), du numeroj (singularo, pluralo; dualo kiel en Inuktituto ne ekzistas), ok modoj (indikativo, participialo, imperativo, optativo, subjunktivo de estinteco, subjunktivo de futuro, habituativa subjunktio), dek kazoj (absolutivo, relativo, ekvativo, instrumentalo, lokativo, alativo, ablativo, prosekutivo sed ankaŭ por certaj nomenoj: nominativo kaj akuzativo). Ĉe la verbo ankaŭ estas markataj la subjekto kaj objekto en formo de persono kaj numero. Transitivaj nomenoj havas posedajn afiksojn.

Transiro de buŝa al skriba lingvo[redakti | redakti fonton]

En 1851 Samuel Kleinschmidt, hernhuta pastro ĉe la misionstacio en Nuuk, eldonis Grammatik der grönlandischen Sprache kie li pere de latinaj literoj kreis gronlandan alfabeton (kun 2 specialaj sonoj gdl/rdl/vdl = l sed kun samtempe elblovita aero de la buŝflankoj kaj ĸ = tre fermita qr kiu restas preskaŭ en la gorĝo) kaj ortografio. Tiu estis la unua klopodo por krei inuitan skriban lingvon. La ortografio de Samuel Kleinschmidt restis ĝis 1973 kiam oni i.a. sanĝis la alfabeto tiel ke nun gdl/rdl/vdl = ll, kaj ĸ = q.

En gronlandaj vortoj nuntempe estas uzataj la sekvaj literoj:

a e f g i j k l m n o p q r s t u v

La longeco de vokaloj kaj konsonantoj gravas ĉe la distingo de vortoj.

En danaj fremdvortoj krome estas uzataj la jenaj literoj:

b c d h w x y z æ ø å

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kauderwelsch, paĝo 13
  2. Jørgen Rischel, 1974, Topics in West Greenlandic Phonology. Copenhagen: Akademisk Forlag.
  3. <f> estas maniero de skribado de senvoĉa /vv/ duobla konsonanto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]