Groovin’ High
Groovin’ High estas frua bibopa titolo, kiun ĵazmuzikisto kaj komponisto Dizzy Gillespie verkis kaj publikigis en la jaro 1944[1] kaj kiu fariĝis unu el liaj plej famaj kantoj.[2] La temo havas la kantoformon A - B - A - C. Ĝi baziĝas kiel biboptemo sur la akorda strukturo de Whispering, normkanto komponita de John Schonberger en 1920,[3] kaj staras daŭre en maĵoro. En la taktoj 1/2, 5/6 und 9/10 de la partoj A ĝi konsistas nur el tritomotivo, kiu memoras pri kukolo krio, en la aliaj taktoj tamen el biboptipaj okonnotaj frazoj.[4]
En la biografioDizzy la kanto estas priskribita kiel „plaĉa kanto mezrapida“, kiu montras la povon de Gillespie je la formado de interesaj strukturoj kun nur ses instrumentoj.[3] La titolo ankaŭ estis uzata kiel titolo de diversaj muzikalbumoj aŭ libroj, ekzemple por la biografio Groovin’ High: The Life of Dizzy Gillespie.[5]
Efikohistorio[redakti | redakti fonton]
La pecon Groovin’ High Gillespie unue surbendigis la 9-an de februaro 1945 kun Dexter Gordon ĉe tenorsaksofono, Frank Paparelli ĉe piano, Chuck Wayne, gitaro, Murray Shipinski, kontrabaso kaj Shelly Manne ĉe frapinstrumentaro.[6] Ĉi tiu unua registraĵo enhavas „aŭdacan 6-taktan enkondukon kaj surprize solenan kodon“; Gordon ludas pri la melodio de Gillespie „kontrapunktan kontraŭvoĉo“.[4] Jam en la sama monato ekestis du aliaj sonregistraĵoj, kiujn kunverkis la komponisto.
Ĵazhistorie fama estas aparte la sonregistraĵo el 28-a de februaro 1945, ĉar ĝin kunverkis krom Gillespie ankaŭ Charlie Parker, kaj ĉar temas pri la unua studioregistraĵo, sur kiu la du muzikas kune.[7] Ĉifoje la du blovinstrumentistoj prezentis la pecon Groovin’ High unusone. Ĉi tiu versio pli malfrue ankaŭ aperis sur la albumo Shaw Nuff.[8] la kanto estas unu el sep kantoj sur la albumo, kiuj ŝokis laŭ ĵazrecenzisto Scott Yanow la samtempuloj de Gillespie.[9] Yanow klarigis en sia libro Jazz: A Regional Exploration, ke tiutempe tiaj kantoj estisr senekzemplaj, ĉar ili montris radikale alian tonlingvon kompare kun samtempa svingomuziko.[10]
Kvankam la entuziasmuloj kaj amikaj muzikistoj komence trovis la materialon tre stranga kaj malfacila, Groovin’ High laŭ The Sax & Brass Book baldaŭ establiĝis kiel ĵaza normkanto.[11] LaŭYanow la solaĵoj de Parker kaj Gillespie nur malmulte rilatis al la melodio, sed ili estis ja ligitaj. Estis grava paŝo antaŭen por la ĵazo.[10]
Kaj Gillespie kaj ankaŭ Parker surdiskigis la pecon ankoraŭ pli malfrue – Parker en 1953 kun orgenisto, Gillespie fine de la 1950-aj jaroj kun la kantensemblo Les Double Six. La plej gravaj novversiojn de la normkantoj estas tiuj de Cannonball Adderley/Milt Jackson, Lou Donaldson, Erroll Garner, Hampton Hawes, Bobby Timmons, George Wallington kaj Gerald Wilson.[1]
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Hans-Jürgen Schaal (Hrsg.) Jazz-Standards. Das Lexikon. Bärenreiter, Kassel, 2004 (3-a eldono); ISBN 9783761814147
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Carlo Bohländer u.a. Reclams Jazzführer Stuttgart 1970, S. 859
- ↑ Vd. Henry Martin, Keith Waters: Jazz: The First 100 Years, eldonita de Thomson Wadsworth en 2005paĝoj 203, 209, ISBN 0534628044
- ↑ 3,0 3,1 Vd. Donald L. Maggin: Dizzy: The Life and Times of John Birks Gillespie, S. 167, Harper Collins 2005, ISBN 0688170889
- ↑ 4,0 4,1 Hans-Jürgen Schaal Jazz-Standards. Das Lexikon, p. 174s.
- ↑ Vd. Alyn Shipton: Groovin' High: The Life of Dizzy Gillespie, Oxford University Press, ISBN 0195144104
- ↑ Dexter Gordon, Vol. 2 Young Dex 1944-1946
- ↑ Al la sesopo apartenis krome Clyde Hart, Remo Palmieri, Slam Stewart kaj Cozy Cole. La sonregistraĵo pli malfrue aperis sur la samnoma albumo ĉe diskeldonejo Musicraft.
- ↑ Portreto de la kanto ĉe jazzstandards.com
- ↑ Scott Yanow: Bebop: The Best Musicians and Recordings, p. 55, Backbeat Books 2000, ISBN 0879306084
- ↑ 10,0 10,1 Scott Yanow: Jazz: A Regional Exploration, p. 111, Greenwood Publishing Group 2005, ISBN 0313328714
- ↑ Brian Priestley, Dave Gelly, Tony Bacon, Paul Trykna: The sax & brass book: Saxophones, Trumpets and Trombones in Jazz, Rock and Pop, p. 18, Backbeat Books 2003, ISBN 0879307374