Groto Cosquer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO

La Groto Cosquer [prononcu Kosker] situas en la Kalanko la Triperie, en Marseille, apud la Kabo Morgiou. Tiu groto, kies enirejo estas hodiaŭ enmara, havas la nomon de sia eltrovinto, (Henri COSQUER), kiu signalis ĝin en 1991.

Priskribo de la kavo

La groto estas alirebla hodiaŭ per tunelo longa je 175 metroj, kies enirejo troviĝas 37 metrojn sub la nuntempa nivelo de la maro.

Antaŭ 20 000 jaroj, dum la glaciigo-epoko nomita Würm, granda akvo-kvanto estis mobilizita sub formo de glaciaj masoj, kaj la nivelo de la maro estis cent-dek-ĝis-cent-dudek metrojn pli suba ol tia kia ĝi estas nuntempe. Tiam la marbordo de la Mediteranea maro situis je pluraj kilometroj de la grot-enirejo.

La arto de la Groto Cosquer

Tiu groto entenas plurajn dekojn da verkoj pentritaj kaj gravuritaj dum malfrua Paleolitiko. Tiuj verkoj respondas al du disaj periodoj de homa okupiĝo :

  • frua periodo kun negativaj manspuroj kaj perfingraj strekaĵoj datumantaj de ĉirkaŭ - 27 000 jaroj antaŭ la nuntempo (Gravetio) ;
  • periodo pli malfrua, kiu entenas signojn samkiel pentraĵojn kaj gravuraĵojn esence bestajn. Tiu periodo datumas ĉirkaŭ - 19 000 jaroj antaŭ la nuntempo (Solutreo). La plimulto de la bestoj desegnitaj dum tiu dua epoko estas klasikaj (bizonoj, ĉevaloj), sed oni rimarkas ankaŭ la originalan ĉeeston de maraj specioj (fokoj, pingvenoj, meduzoj). Unu gravuraĵo estis rigardata kiel reprezentado de la temo de « la vundita homo»

Aliaj grotoj kun prahomaj pentraĵoj: · Lascaux (groto) · Groto Cosquer · Kavo Chauvet · Groto Cussac · Groto du Mas d'Azil · Groto de Niaux · Groto Pech Merle · Groto de Rouffignac


Koordinatoj: 43° 12′ 10″ N 5° 26′ 57″ O / 43.20278 °N, 5.44917 °O / 43.20278; 5.44917 (mapo)

Eksteraj ligiloj

Oficiala TTTejo de la franca kulturministerio france