Groto de Les Planches-près-Arbois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Groto de Les Planches-près-Arbois
kaverno
Lando Francio Francio
Regiono Franĉ-Konteo
Departemento Jura
Tipo de kaverno Karsta kaverno
Subtera rivero Cuisance
Situo Kavernoj en Les Planches-près-Arbois
 - koordinatoj 46° 52′ 46″ N 05° 48′ 27″ O / 46.87944 °N, 5.80750 °O / 46.87944; 5.80750 (mapo)
Geologia konsisto Marmito de giganto
Materialo Kalkoŝtono
Por publiko alirebla
Plej facila aliro Les Planches-près-Arbois
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Adreso Grotte des Planches
39600 Les Planches-près-Arbois
Telefono +33 (0)3 84 66 13 74
Situo de la groto enkadre de Francio
Situo de la groto enkadre de Francio
Situo de la groto enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Grotte des Planches
Retpaĝo: Informoj pri la kavernoj

Groto de Les Planches-près-Arbois (prononcu: le planŝ pre arbŭa) situas ĉe la klifa valo sur la teritorio de la komunumo Les Planches-près-Arbois. Subtera rivero fluas tra la galerioj. Tie estas unu el la du fontoj de la rivero Cuisance.

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

Tie spuroj estas ekde paleolitiko ĝis La Têne. La plej riĉaj spuroj datiĝis de la malfrua bronzepoko, ili konsistas ĉefe el loĝejoj kaj sepuldadoj.

La pli malfruajn spurojn de biero en Gaŭlujo oni trovis en groto. Ĝxi datigxas inter -1400 kaj -800. Temas pri malto en vazo[1].

Malkovro kaj esplorado[redakti | redakti fonton]

En 1813 uloj de Arbois malkovris la groton. La unuaj turistaj vizitoj okazis en 1936. La esplorado daŭras ankoraŭ nuntempe malantaŭ sifono. Dum la somero 2010, teamo de plonĝistoj vivis plurajn tagojn post la sifono por esplori la galerioj.

Karakterizoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • temperaturo de la aero : 12°C
  • temperaturo de la akvo : 6°C

La groto estas fama pri marmito de giganto. La alteco de la subtera rivero dependas de la kvanto da pluvo dum la ĵusaj tagoj. Ĝi povas esti tre alta kaj torenta aŭ preskaŭ senakva. En kelkaj lokoj estas gipsoŝtono kaj kristaloj.

La speleo konsistas el 4 galerioj de la plej alta ĝis la plej malalta. Du estas viziteblaj : Unue la fosilian galerion, kie ne plu fluas rivero, sed dum jarmiloj, akvoj glatigis okran rokon kaj kavigis mirindajn marmitojn, kiuj estas unikaj tra Eŭropo. La groto tiel belas, ke ĝi aspektas kiel vera « artgalerio ». Pli sube staras la erozigata galerio, kie  meze de grandioza subtera pejzaĝo, tra mirindaj lagoj,  akvofaloj, kaj akvokirloj, torente fluas verda akvo aŭ trankvile fluas klara akvo, laŭ la vetero de la ĵusaj tagoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

En la groto vivas kiropteroj (rinolofoj), krustacoj kaj insektoj. Nyphargus estas kutima krustaco ĉe grotoj. Multaj vostsaltuloj vivas tie. Hystrichocampa pelletieri estas malofta insekto kiu oni malkovris tie.

Esperantio[redakti | redakti fonton]

  • La 28-an de majo 2011 Jura-Esperanto organizis unutagan staĝon de esperanto.

Programo : ludoj por infanoj, tradiciaj dancoj kaj por la unua fojo vizito de la groto dulingve (esperante kaj franclingve).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fanette Laubenheimer, « Les boissons préférées de nos ancêtres les gaulois », La Recherche,‎

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

en la franca lingvo :

Dulingve en la internacia lingvo kaj la franca :